Tuesday, December 31, 2013

La lageto - 22

La vidaĵo montri lastajn plantojn ĉe la rando de lageto.
Hodiaŭ, estas bona tempo, la lasta tago de la jaro por sumigi tutan sencon aŭ esencon de mia aranĝo de lageto. Alivorte temas pri laboro ĉe ĝi.
Ĉar zorgo, klopodo, laboro donadis al mi iom da sato. Ĉu mi enmetis multon da klopodo, kaj laboro dum la lasta jaro 2013, mi tion esprimis en la privata paĝaro.
Sed, ĝenerale ĵus ĉi-jare, mi komprenis kiajn erarojn estis farate de mi. Verdire oni povas diri: Mi forgesis pri jena principo: 
 Guto malgranda, sed ŝtonon ĝi boras.

La nivelo de akvo en lageto - 34cm /Tio signifas, ke mankas 34 cm da akvo lau baza nivelo/





Bondezirojn okaze de Novjaro- 2014

Nur unu momento, ankoraŭ unu paŝo,
Kaj, ni enpaŝos Novjaron - 2014.
Por ke nia vivo glite ŝovu el la monto,
Kaj, la vento ne blovu en okulojn.
Krome, niajn revojn ĉiam plenumu bele,
ankaŭ agrablajn impresojn.

Feliĉan, Gajan kaj Riĉan Novjaron 2014 por ĉiuj legantoj de mia blogo,
deziras modesta blogisto.

Saturday, December 28, 2013

La naturo - pri la fungo de tindro

Flava kolora allogas nian okulon, do ili aspektas bele
Tindro, ankaŭ ĝi nomiĝi brulspongo - kie ĝi kreskas, plej parte sur foliaj arboj, kaj apartenas al la grupo de parazitaj fungoj.
Tio estas araro, kolekto de unuopaj fungoj, kaj ili estas alfiksitaj al arbo, aŭ dikaj branĉoj. /sur la foto ni vidas ilin sur saliko/.
Foje tindro kaŭzas grandan minacon por arboj, tamen, ĝi atakas la plej parte  malfortajn arbojn. La arboj estas tiam difektitaj, pro tio fungoj helpas al pli rapida malkresko de arboj, ĝenerale, ĝi estas malutila. Sed, oni devas prijesi, ke tindro aspektas tre bele sur arbon.

Friday, December 27, 2013

Esperanto - 11

La alvoko tuŝas ĉiujn esperantistojn, manoj atestas tion.
Ĵus aperis nova januara numero de revuo Esperanto, sed ĝi estis sendita rete al abonantoj de tiu gazeto.
Vere, ĝi plaĉas al mi, ĝia aspekto bone prezentiĝas. Kvankam mi ĝin detale ne legis, tion mi faros, kiam ĝi estos en miaj manoj, tiam mi ĝuos.
Nun mi prezentas iom da opinioj pri la revuo 'Esperanto'., kiujn mi tralegis en reto,
Jen ili:

Korajn gratulojn pro la nova versio de la revuo.

Tre plaĉas al mi la nova kaj freŝa dizajno (aspekto?) de la revuo Esperanto! Gratulojn! :-) 

La nova aspekto estas vere moderna kaj alloga. Sed mi havas impreson, ke su...

Kara Fabrizio,
Dankon; mi jam iris al la pagho Revuo Esperanto en Facebook kaj tie afishis mian reagon...

Mi ankaŭ ricevis ĝin retpoŝte. Bele, bele, bele. Kaj interese!!! Jen, mirinde. Ĝi estas interesa.

Mi ĵus ricevis la revuon retpoŝte, je unua rigardo mi volas diri ke la formato estas eksterordinara, gratulojn kaj bonan Kristnaskon al ĉiuj...

Gratulegon al RE-teamo pro la nova revuo!
Oportune: Tiu ligilo http://bit.ly/1ce1Y86 por scii pliajn informojn pri "Kiel aperi en...

Al mi, nova esperantisto, ŝategas la nova revuo. Ĝi plijunigas la movadon, kaj ŝajnas tre bona por logi novajn legantojn.

Mi ne gratulas ĉar, verdire, la nova formato tute ne plaĉas al mi.
Ĉefe mi rimarkis unu fakton. Vi ripete...

Do alivorte via modernigo de la revuo signifas malpliigo de la peritaj informoj... ??? La ekvilibro ja estis tre bona antaŭe...
Oficiala organo de monda asocio estu unuavice informilo, kaj ne kopiu la stilon de iu bulvarda gazeto.
Ŝajne mi pagis la kotizojn tro frue, kaj la kroma mono por la kategorio MA estas malŝparita...

Saturday, December 21, 2013

La aŭtuno - 2013

La foto farita dum la unuaj tagoj de decembro,do ni vidas iomete da vintro
Ĵus hodiaŭ, efemere renkontiĝas aŭtuno kun vintro, nur ili preterpasis laŭ maldika linio. La situacio ripetiĝas ĉiu jaro, do nenio eksterordinare. Sed, la antaŭaj jaroj tiu periodon karakterizis jene, la tero estis kovrita per neĝa blanka kuseno, krome ankaŭ tiam frostis.
Hodiaŭ sabato, la vetero konvena por longa promenado, milda vetero, sune, kaj plej grave temperaturo +5*C

Nia vintro blanka
Per tuko kovrita.
Al ni iri por engasitĝi /iom ekloĝi/
Arĝente tute brili!
Sur la frunto
enmetita luna rondo,
El mantelo ŝprucas oraj steloj,
Kiam ĝi skuiĝi.
Krome, en ĝia mano
la glacia sceptro.
Ĝi ja estas la reĝino de l' vintro

Monday, December 16, 2013

La naturo- pego

Kuracisto de arboj.
Ĝi estas vidata en mia ĉirkaŭaĵo, apud la domo dum la tuta jaro, sed precize mi povas ĝin rigardi ĝuste sur arboj nune, ĉar ili estas sen folioj.
Kiu interesiĝi pri birdoj, do scias bone kiel ĝi aspekti. Sed mallonge, pegeto /ĝi tiel nomiĝas/ estas iom pli granda ol pasero, iliaj plumoj estas buntaj, ĉapelkapo ruĝa, dorso nigro-blanka, subventro blanka. Ĝia laboro karakterizas - serĉi insektojn kaj formanĝi ilin, do ĝi estas kuracisto de arboj. Kion ankoraŭ oni povas diri pri ĝi, ĝia bekpikado estas aŭdata sufiĉe laŭte, sed rimarki pegon estas malfacile pro ĝia vigleco.
Mi aldonu ankoraŭ, ke krom jam menciita pegeto, mi renkontas pegon nigran, kaj pegon verdan. Statistiko taksas, ke en naturo oni kalkulas 10 specojn de pegoj.

Saturday, December 14, 2013

Bagateloj - 'ĉina' anaso

Ĝi jam trovis lokon por nesto!
Tio estis la frua printempo ĉi- jaro. Al mia bieneto alvenis aŭ alflugis 'ĉina' anaso. De komenco ĝi ne alproksimiĝis al domo, ĉar ĝi estis suspektema, kaj precipe naĝis sur lageto. Sed malsata stomako devigis ĝin, por ke formanĝi ion. Ĝi tiel pripensis, kaj sekvis agadon. Sed imagu al si, ke kokinoj ankaŭ numidoj ne permesadis ĝin, por ke ĝi eĉ ŝteli iom da nutraĵo. Vere anas-ino estis fremdulino, kaj novulino. Finfine kortbirdoj ne akceptis ĝin ĝis hodiaŭ tago. Mi ankoraŭ aldonu, ke mia nova kortbirdo estis ino, kaj la naturo devigis ĝin, havu idojn. Komence, mi ne estis certa, kie ĝi aranĝis la neston, mia kvartaga  observado efike sukcesis.  Ĝi faris tion en komentubo de la domo. La plej sekura loko.
Ok ovojn ĝi havis, kaj zorge ilin flegis, kovis sur ili ne 28 tagojn, sed preskaŭ 60 tagojn. Kial tiel longe, simple verŝajne ĝi ne estis fekundigita. Kiam mi jam anoncis, ĝi noktas sur lageto, ĉar birdoj ne amikiĝis kun ĝi. Tia estas malgaja sorto de "ĝenulo" Ĉu ĝenulo al mi?

Thursday, December 12, 2013

La naturo - raŭpo

Ĝi pensas,- ĉu Ĝi  transiros pere tiun bastoneton je la dua flanko?

Ĵus, tiu ĉi raŭpo decidis, ĝi devas ekvidi ĝian amikinon, sed la vojo estas longa kaj danĝera. Finfine ĝi prenis malfacilan taskon, kaj elmarŝis antaŭen. Komence ĉio iris laŭ pripensita vojo, do estis facile kaj glate, sed tuj sekvis la baro. Kaj, ĝi  estas kuraĝa, granda raŭpo, do ĝi certe sukcesos, ĉar atendas  /ĝin/ amikinon, tiu penso volontigis ĝin. La raŭpo grimpis sur la unuan herbon sekve najbaran, kaj fine ĝi estas sufiĉe alte, sed ankoraŭ ĝi glitis al alia, pli dika bastono elektis la plej longan kaj sekuran laŭ ĝi. Jes, ĝi jam pendas, kaj samtempe ĝi pensas - ĉu ĝi transglitos pere tiun bastoneton je la dua flanko. Ĉu ĝi plenumis la taskon?

Wednesday, December 4, 2013

La naturo- oriolo 2

 Longe mi ĝin /neston/ serĉis, sed fine renkontis ĝian lokecon.
Longe mi serĉis, ankaŭ miaj oreloj pene aŭskultis iliajn belajn voĉojn, pli ĝuste, kantadon aŭ fajfadon. Temas pri orioloj. Sed, la situacio tuŝas la periodon de frua printempo ĝis la monato aŭgusto, tiam iliaj serenadoj silentiĝis. Kial, do mi nun skribas pri tio, ĉar folioj apenaŭ falis de arboj, kaj branĉoj de poploj estas senfoliaj. Ĉi-jare ili fondiĝis nesto tre proksime de domo sur alta poplo /la antaŭan jaron sur salikon/, la proksimeco ĉe domo kaj homoj evidentiĝis sekure al orioloj. Finfine, jes, la nesto de oriolo estas bele videbla, do mia longa observado sukcesis, ĉar tiam el ĝi kovis kaj sekve naskiĝis idoj de orioloj. Mi devas konfesi, ke orioloj estas miaj amegataj birdoj, kaj kun malpacienco atendas ilian alvenon en la sekvonta

Sunday, November 17, 2013

De socialismo al kapitalismo- libro pri L. Wałęsa

La plej nova libro pri L. Wałęsa
Antaŭnelonge oni eldonis la verkon pri la pola eksa prezidento L. Wałęsa, kiu prezidentis en Pollando de 1992-1995. La aŭtoro de la libro, Sł. Cenckiewicz, apogas sian verkon surbaze de historiaj dokumentoj /li laboris en Instituto de Memoro Nacia/ prezentas al legantoj diversaj faktoj el tiamaj tempoj, kiuj ĝis nun larĝa publiko ne konis. La periodo ampleksas fruan politikan agadon de Wałęsa t.e. la sepdekaj kaj la okdekaj jaroj. Mi kompreneble legas tiun ĉi libron. Ĝi allogas preskaŭ ĉiun leganton.   En la tria parto de tiu ĉi noto, mi parte tradukas etan eron ĉi verkon.

Sed, nun ankaŭ pri la sama afero, temas pri JES,/Junulara E-Semajno/, en revuo Esperanto nr-o 2, 2012, sur la paĝo 31, oni prezentas artikolon, kiu rakontas
pri renkontiĝo L. Wałęsa kun junularo el la tuta mondo en urbo Gdańsk. Li parolis pri pasinto, nuntempo kaj proksima  estonto - rilate al diversaj aferoj: politiko, socio, ktp. La lasta frazo de renkonto  laŭ aŭtoro de artikolo sonas "pozitivaj vortoj kaj subteno estis dirataj rilate al Esperanto", certe ilin elparolis L. Wałęsa. Interese, kion li diris pri internacia lingvo Esperanto. Ĉu vere, ĉu ŝajne, li eldiris tion?

Nun la tria parto, traduko farita de mi, de la libro Sławomir Cenckiewicz- "Wałęsa homo el teko"

"Senĝene, senelŝuteblaj vortoj, agresive, premiito de Nobel premio paca, reklamita pere nuntempa prezidento, ĉefministro, registraro k.a, pseŭdohistoristoj, kaj forta ĵurnala medio, kiele, "nia ikono" kaj "bono nacia". Jen ĉi 'bono nacia' de tempo al tempo krias je ĉiujn polojn, senĉese instruas, instruas kaj mesaĝas pluajn vivajn saĝaĵojn kiele ĉiopova eksperto. Kaj, polaj dominantaj ĵurnalaj medioj preskaŭ ĉiun tagon malevitas la personon  Wałęsa, tiaman ŝatulon de "saĝulo de Eŭropo", kiele homo fide universala kaj aŭtoritato de politikaj moralaj aferoj. Pririgardante televidon "
'tvn' aŭ lagante..."

Tuesday, November 12, 2013

Ekologio - 8 - klimata konferenco en Varsovio

S-ro Sano kun grupo de gejunuloj.
Hieraŭ en Varsovio ekis la konferenco de ŝanĝo de monda klimato, COP19. En  konferencon partoprenas ĉirkaŭ 6 miloj da partoprenantoj el 200 landoj.
Laŭ organizantoj tiu ĉi konferenco estas nur tiel nomata "labora". Krom ŝtataj reprezentanoj, estas ankaŭ organizaĵoj apude, krome, ne ŝtataj sendependaj.
Tiel okazis, ke paralele en la sama tago estis ankaŭ pola nacia festotago de reakiro de sendependeco de nia lando, do, la klimatan konferencon iom kovris ĝuste nacia tago. Finfine, la ĉefa sciigo regis pri naciaj marŝoj diversajn dirojn, kaj iom da strata bataloj, do, tiu informo pezigis en amasajn mediojn.
Ni ĉiuj bone scias, ke estis granda tajfuno, kiu tuŝis la mezan Filipinon,kaj fariĝis tragedion, kaj ni ankaŭ konas ĝian konsekvencon al civitanoj de tiu ĉi regiono.
En la nomo de registraro de Filipino, la landon reprezentas S-ro Nadereven Sano, kaj li diris,ke komencas malsatiĝon gis la fino de Konferenco, t.s ĝis 21 de novembro. Kaj, al li ankaŭ alligas alia grupo de gejunuloj. Dum renkontiĝo kune kun sinjoro Sano gejunuloj kriis " Ni postulas al justeca klimato, kaj, ni ne volas malplenaj vortoj, ni postulas konkretajn agojn, monojn, ambiciojn, egalecon". "Ni malsatiĝos tiel longe,ĝis tiam,  kiam ne sekvos utila bona dissolvo"
Sed, ĉu ion pozitivos, kaj bonos en ĉi- konkreta afero,  mi dubas sincere pri tion, ĉar estas tiom da diversaj miskompreniĝoj je tiu ĉi temo. Vere, la aferon oni devas tuj konsideri, ĉar estas jam lasta Sonorilego.

Friday, November 1, 2013

Mia familio - letero al fratino

Mia fratino Ela kaj mi
Mia kara fratino, la plej trafe amata fratineto.
Mi hodiaŭ vizitis vin, ĉar ĵus hodiaŭ estas via festotago - mia sanktulino - Elizabeth
Tago de ĉiuj sanktuloj.
Memoro mia, tiam, kaj nun hodiaŭ estas mi ĉe vi, kvankam, fakto okazis 43 jaroj antaŭe.
Kiam mi skribas pri vi, miaj okuloj iomete malsekiĝas,
Ĉar vi tiel juna, almenaŭ, dekoka knabineto devis foriri sur la  duan flankon,
Ĉu prave, mi ĝis nun ne estas konvinkita.
Mi trovas vin la plej bela kaj virta knabineto,
mi devas konfesi al vi, ke nune tiu ĉi trajto estas raraĵo.
Tiel multe okazis en mia familio, mi tion laŭvice priskribos al vi,
mia amata fratineto.
....
p.s. kiam mi trovos vian fotografion, tuj ĝin publikos, ĝis...

Wednesday, October 30, 2013

Taglibro- mia retejo

Kvankam, rete akceptu de mi ĉi- blanka lilako.
Laste, mi ricevis mesaĝon de unu homo, kiu lanĉas retpaĝaron, kaj li instigas min, por ke mi alligu al ĝia retejo. La teksto estas en la  angla lingvo, krome, li skribas, ke mia reta taglibro atingis 30 spektantojn. Tamen, mi suspektas, ke ili estas hazardaj. Por pli eksplicite tion esprimi mi ĉi tiun tekston prezentas. Jen la teksto:
Hi Piotr,

My name is A..... I'm Founder of Feedspot - A Google Reader replacement with built-in Search and Sharing features.
http://www.feedspot.com

We recently launched Feedspot and got reviewed by TechCrunch.

I'm writing this to let you know that your blog 'Mia tero' has started getting new followers on Feedspot. You can view your blog and its followers on Feedspot from here. If you need detailed monthly/yearly analytics on how your blog is performing on Feedspot, please let me know.

As your blog is adding value to Feedspot, I'd like to give you one year Feedspot Premium subscription for free. Please use ............@gmail.com_Feedspot as promocode to enable your annual subscription.

Best,
A.....

Ankoraŭ pri statistiko de mia blogo, ĝin ekvidis jam 5995 legantoj el 80 landoj.
DANKON KARAJ TRARIGARDANTOJ

Thursday, October 24, 2013

Agrikulturo - ekologiaj produktoj

Ĝi laŭte krias, manĝu ekologiajn produktojn.
Polaj agrikulturistoj ĉiujare pligrandas siajn kampajn terenojn, por ke plantu ekologiaj produktoj. Ĝenerale, kiel informas pola agrikultura ministerio, surfaco por ekologiaj plantoj ili destinas 661687,3 ha da grundo, kaj tiu ĉi grundo kultivas 25944 da ekologiaj agrikulturistoj. La plej grande estas en regiono /Warmińsko-Mazurskie/ - 3793, kaj en mia regiono /Kujawsko-Pomorskie/ -390. La  statistiko ampleksas 2012.
Oni devas substreki, ke ĉiu ekologia bieno devas esti registrita, kaj posedu atestilon. Tio estas necesa kondiĉo, por ke ĝi ricevu rabaton de ŝtato.
Mi ankaŭ posedas ne tro grandan bieneton, kaj kompreneble kultivas plantoj laŭ ekologia metodo, sed produktoj uzadas al propraj bezonoj, ankaŭ vendas ilin al konataj personoj.
La kulitvado de tiuj produktoj postulas pli grandan zorgon, precipe, se temas pri fruktoj, legomoj, kokoj, vinberoj, kaj restaj simile. La produktoj la plej parte estas pli kostaj, sed la plej grave pli sanaj por la homoj.
Ĉu en via lando kara leganto ankaŭ oni diferencigas du direktojn de kultivado de terkultivaj produktoj: amasaj kaj ekologiaj.

Sunday, October 13, 2013

.La aŭtuno - 2013

Rikolto de tomatoj el mia forcejo.
Ĝi kuras rapide - ĝis  nun, nuntempa aŭtuno tre favora kaj milda, sed seka. Kvankam, la fino de septembro kaj la unuaj tagoj de oktobro iom frostis, eĉ miaj someraj floroj frostiĝis. Folioj de arboj flaviĝas, sulkiĝas kaj finfine falas sur teren, do arboj fariĝi nudaj. Sed, estas ankaŭ arboj sur kiuj folioj firmiĝi forte kaj ili aspektas verde. Birdoj jam forflugis al sudaj landoj, kaj birdoj restante vintraj jam silentiĝis, damaĝe.
La temperaturo cirkulas de 10 ĝis 20 plusaj gradoj.

Sunday, September 29, 2013

Ekologio - 7 , ŝanĝo de klimato

Imagu al si, ke iam oni uzadis nur ĉevalojn!
Fakuloj alarmas: La nivelo de maroj kaj oceanoj leviĝas pli rapide ol ili aŭguris antaŭe.

Finfine oni prezentis raporton /27.09/ en Stokholmo pri Ŝanĝoj de klimato sur nia terglobo. Do, la esploristoj avertas kaj alarmas pro tio ĉi. Kiam la homaro vivos je la sama nivelo konsuma kiel ĝis nun, do, la nivelo de akvo en maroj plialtiĝos ĉ 100 cm ĝis en 2100 jaro. Sed, kiam ni /homaro/ komencos zorgi serioze pri klimato, kaj iom malpli konsumi, ŝpari energion, do oni aŭguri, ke, nivelo de akvo plialtiĝos nur je 26 cm.
Ĉu ni kredas en ĉi prognozon? Estas homoj kiuj ĉi informo tute neglekti, sed estas ankaŭ  parto de homaro, kiuj kredas tiun ĉi informo. Se temas pri mia opinio, do mi kredas, ke homoj kaŭzas produktadon de forcejaj gasoj en atmosferon, kaj tiutempe ŝanĝas klimaton sur nia tero. Ekzemple, ni prenu branĉon sporton, kaj pli detale, aŭtaj vetkuradoj de sportaj autoj, kiujn organizas grandaj firmaoj. Rimarku, ni ĉiuj bruligas nian Teron, spektantoj kaj organizantoj.

Thursday, September 12, 2013

La lageto - 21

Maldekstre, akva okuleto 'Kazio'
Mi ĉiam eraras se temas pri nomo de akva arkitekturo sur mia lageto, do mi enkondukas novajn nomojn. Tio ĉi faciligos kaj simpligos al mi la aferon. Tio  ĉi gravas por mi, ankaŭ al miaj konatuloj. Jen ili: Kazio, rzeczka, rzęsowy, mój. Pardonu, sed ilin mi nomis pole. La plej ŝatata al mi estas 'mój' kaj ĝin ankaŭ aprezas mi. En sekvontaj notoj mi priskribos ĉiujn detalojn de akva arkitekturo.  La lastaj tagoj estis favoraj por ke labori ĉe lageto, do, mi kaptis la okazon kaj faris tion, precipe fortigante bordojn. Ankoraŭ, mi aldonu  alian kaŭzon pro kio mi laboris, tre malalta nivelo de akvo en ĝi. Mi eĉ timas, ke fiŝoj sufokiĝos, sed feliĉe hieraŭ, merkrede iom pluvis, ĉirkaŭ 4 cm.
Krome manko de pluvo, ankaŭ alia aflikto por mi estas: lutroj kaj ratoj, lutroj ŝtelas fiŝojn, ratojn damaĝas bordojn. Mi jam ne havas scion kiel forĵeti ilin.
La nivelo de akvo minus -56 cm

Sunday, September 8, 2013

Tio kaj alio - festeno

La boato de vikingoj.
  Hieraŭ, en mia loĝloko okazis festeno, ĝi, oni povas diri "privata". Kial privata, ĉar organizis ĝin du junaj homoj, kiuj interesiĝas pri historio de mezepoko, precize de vikingoj. Imagu al si, ke estas junuloj, kiujn povas entrepreni tiu ĉi aranĝo en vilaĝo, kaj allogi partoprenantoj el najbaraj urboj, kiuj dediĉas sian tempon, por distri loĝantanoj de vilaĝo, Kikół
Ni povis spekti diversajn batalojn de kavaliroj el mezepoko, estis amuze kaj gaje, precipe por infanoj, sed ankaŭ por restuloj.
 
Ili ludas je iamaj instrumentoj
 La afiŝo pri festeno. 

Saturday, August 31, 2013

Eksterlandaj aferoj - Sirio

Kial la mondo ĝis nun silentas pri la lando Sirio, kiam en ĝi pereas homoj. Do, landoj traktas militon en Sirio kiel propra afero, ĉu? En ĉiuj landoj ja ekzistas registaro, kaj en registaro sidas homoj en siaj molaj foteloj, ili timas preni ĝustan flankon. Eĉ psika influo helpas fali reĝimon, aŭ devigi registaron en Damaŝko por solvi problemon pace.  Tia ĉi posteno konstruus homojn en ĉi lando. Tamen, estas landoj kiuj volas helpi al homoj en Sirio, tio evidentiĝi baldaŭ.

Tuesday, August 13, 2013

Mia familio

Mi benas ilin.

La dato 10-an de aŭgusto, 2013, por juna geedza paro estas precipe. Ĝuste mia filino, fraŭlino Ania, kaj fraŭlo Michał kunedziĝis.
Ĉefa ceremonio okazis en eta preĝejo, kaj nuptan celebron ili havis en granda salono, sed ĉio komencis en mia domo, ĉar estas tradicio beni geedza paro en hejmo de fraŭlino  . Tion faras gepatroj de fraŭlino kaj fraŭlo. Gastoj kaj ni gepatroj estis ege kontentaj pro bona organizado, ankaŭ pro bongusta manĝado, kaj gaja etoso.
Mi devas aldoni, ke kostoj de geedziĝa festo entute kovris ili ambaŭ, Ania kaj Michał, do tio estis al ili bona leciono pri la vivo. Sed, la unua leciono okazis jam, ĉar profitoj /donacoj/ estis malpezaj ol kostoj, kiuj ili devis entrepreni.
Ni gepatroj bondeziras al ili ĉion la plej bonan en sekvontaj tagoj de la vivo.
Ili akceptas bondezirojn kaj donacojn de gastoj.

Unu el konkursoj dum gaja kaj amuza ludodanco en la salono.

Wednesday, July 31, 2013

La naturo - Kapreolo

La fotografio estis farata malfruan vesperon, do iom obskura
Je la dua flanko de lageto mi havas  kampon kun tritika greno, ĉirkaŭ unu hektaron, kaj en ĝi kapreolo naskiĝis du idoj. Do, la parto de kampo estis detruita. Krome, laŭ bordo de lageto estas diversaj arbustoj kaj herbaĵoj, larĝe 10 metroj.  Ĉi-bone servas al ili, kaj ili sentas, kaj trovis perfektan medion por vivi preskaŭ sen malhelpoj. Komence, ili estis singardemaj, sed, nune, kiam ili min vidas ne forkuras rapide. Sed kun graveco paŝo post paŝo la unua forlasas paŝtejon la kapreolo kaj idoj saltante sekvas ĝin. La triopo kaŝas sin en arbustoj, kaj ili estas sekuraj. La vidaĵon, tutan 'familion', mi observas fruan matenon, malfruan vesperon, ankaŭ ĉi tiu okazas dum tagmeze.

Mia loza rigardo estas jena, ke bestoj, kvankam ili estas sovaĝaj povi rapide ŝati la homon, sed gravas, ke homo devas havi paceman rilaton al ili.

Sunday, July 28, 2013

La somero - 2013

Sur insuleto de lageto ĉie ĉi regas 'salikario vulgara', kaj plue ni vidas ankaŭ belajn ...

Mezo de nuna  somero  akcentas sian altan temperaturon. Hodiaŭ mia termometro indikas +34*C, do estadi ekstere la domo pli longe, por mi estas iom danĝera.  Kiam, mi sidas sur insuleto de lageto, vaporo pluse pligrandiĝas ŝvitan aeron, do al mi ĉi tio estas ne tro komforta situacio.
Malgraŭ tio mi kaptas la okazon kaj iomete laboras ĉe mia lageto, oni devas profiti varman veteron, ĉu ne?

En mia lando oni jam rikoltas, sed mia grenaro ankoraŭ ne maturiĝis, ĉar ĝi estas printempa, sed baldaŭ tio ĉi sekvos, nur 2 ha.

Tuesday, July 9, 2013

La lageto - 20

lageto tordiĝas dekstren kaj fluas plue.
Nun, mi prezentas la duan parton de mia lageto, ĝi aspektigi ankaŭ bele, kiam mi komencis iom labori ĉe ĝi antaŭ kelkaj tagoj, denove malkovris ĝian ĉarmon.
Mi aldonu, ke tiun ĉi parton de lageto mi preskaŭ kreis de sama komenco, la ĉefan laboron elfosis  fosilmaŝino, tio verŝajne estis en 2003.
Do, mi iru al detalo de lageto, temas pri monteto, kiun mi kreis ĉe la bordo, /http://piotr46.blogspot.com/2009/05/la-lageto-4.html/
Pri afero mi rememorigis al si, kiam observis ankoraŭ ne prizorgitan monteton. Tuj, mane falĉis herbaĵon, kaj restis ĝi por sekiĝi, tio protektas antaŭ sekiĝado de tero. Sekve aĉetis mi dujarajn piceojn en potoj kun bona sistemo de radikoj, kaj plantas ilin sur monteto. Eble,  mi ĝisvivos okazontan arbareton.
Krome, vi vidas regulitan bordon, kaj freŝe elĵetitan koton el fundo de lageto.
Promenantaj kokinoj, ili serĉas insektojn.

Friday, June 28, 2013

Tio kaj alio - finala festivalo de kanzono en Kikół

La afiŝo de la festivalo, iom rompita
Kaj posttagmeze ĵus hodiaŭ en vilaĝo Kikół  okazis finala festivalo de kanzono "ranĉera". La vorto ranĉera oni prenis eble el angla lingvo, ĝi funkcias jam en pola lingvo, kaj ĝi similas al vorto vilaĝa. Por mi la vorto estas iom stranga, sed tia ĉi estas realo.
En festivalo partoprenis 13 asembleoj finalistaj el tuta Pollando. La finalon kaj ĉefpremion gajnis asembleo  sub la nomo 'Hałasy'.
Ankaŭ vizitis mian vilaĝon famaj aktoroj, kiuj ludas ĉefajn rolojn en televida serialo 'Ranĉo". Ĝenerale, la seria filmo temas pri vilaĝaj aferoj.
La junaj partoprenantoj de asembleo el vilaĝo Kikół.

Tio kaj alio - festeno, 28.06.2013

Junaj partoprenantoj de orkestro
Hodiaŭ en Kikół, mia vilaĝo okazas festeno. Ĝi estas iom speciala, ĉar ĉefrolas pola nacia televido, la programo "TVP -1", precize, "La trinkkafo, ĉu trinkteo" /kawa czy herbata/
Ĉio komencis sufiĉe fruan matenon je la sesa horo, kurantaj eroj de festeno onin montradis sur anteno de pola televido. En centra ĉefloko de vilaĝo oni prezentis diversajn postenojn el tuta provinco, /pole, - powiat/ Ĉion-ĉi komentis fama redaktoro, kaj intervjuis kreintoj de siaj laboraĵoj, ekzemple, pentriston, bakistojn, bareliston, brodaĵiniston, kaj multe aliaj.
Krome, du lokaj politikistoj instigis kaj alvokis al vizitado de nia regiono pro ĝia ĉarmeco, kiel kutime faras politikistoj dum la similajn okazintaĵojn, ĉar ili vere inicis la ĉi-festenon.
Ni vidas logon de "kawa czy herbata"
Ŝi faras benjetojn el  terpomj
Junaj sportistoj   


Wednesday, June 19, 2013

La somero - 2013

To są poziomki.
 Ĉi-jare la somero kunfandiĝis kun printempo, ĉar majaj tagoj estis tre varmaj, kaj belaj. Do, iom da miaj impresoj pri la somero.

La someraj trezoroj.

Kion signifas por mi someraj trezoroj,
Nome, varmaj sunaj radioj,
Ankaŭ mildan venteton, kiu puŝas grenspikajn aromojn,
Kaj, ĉirkaŭe senlime etendantajn verdaĵojn.

Arbareton novan, el kiu floras rezino,
Kaj, mi pigre promenadas sole inter  sveltaj arbetoj,
De tempo al tempo, mi vidas  vokante pri la  helpon birdetojn,
Nur, hodiaŭ ne rimarkis  la kapreolinon.

Ne povas manki la akvan vidaĵon
Do, feliĉe mi havas ŝatatan lageton.
En ĝi mi observas kurantan vivaĵon,
Ho, oni povas dri bagateleton.

Mi ŝatas kolekti herbaĵojn,
El ili vintre prepari trinkaĵojn.
 Mi ŝiras fruktojn en la bokalon ankaŭ,
Por ke almenaŭ rete regali vin ankaŭ. 

Sunday, June 16, 2013

La naturo - galinulo

Maldekstre, kaj en nesto ni vidas idojn.
De kelkaj jaroj tiu ĉi birdo malestis sur mia lageto, sed nun ĝi denove aperis. Mi tamen rimarkis, ke ĝi estas sola. Komence eĉ ne supozis, ke ĝi nestas, en la antaŭa artikoleto pri 'lageto - 19' oni vidis ĵus ovojn de galinulo. Hodiaŭ agrabla surprizo, mi ekvidis ĝis nun almenaŭ 5 galinulidojn. Ili estis solaj sen patrino, ĉiuj en la nesto, sed kiam rimarkis min, do malrapide forlasis la neston. Ĝenerale ĉi birdetoj serĉas nutraĵon ĉirkaŭe de sia nesto, kiam jam estas sataj, ili revenas al nesto. Ĉefa danĝero al ili estas rato akva.
Sur fotografio oni vidas junajn galinulojn, prefere vi devas pligrandigi la foton por ekvidi ilin. Nune mi ne kaptis okazon por fotografi la plenkreskan galinulon.

 Bonŝance, nekstan tagon mi sukcesis fari foton de galinulo. Kiel ĉi tio okazis, do, mi ne estas certa, ĉu anaso provis ataki idojn de galinulo, ĉu ĝi nur hazarde alproksimiĝis al ili. Kaj  ĉefa heroo, alie, galinulinio forpelis ĝin, krome, alte kriis. Imagu al si, anaso pligranda forkuris tre rapide.
Nun, oni vidas pli bone galinulon! 
Kiel amuza situacio, batalo inter galinulo kaj anaso!
oni bone vidas, kiel anaso defluas...

Wednesday, June 5, 2013

De socjalismo al kapitalismo

Mia ricevita signaĵo en 1984, ĝi estas bronza kruco.
Hieraŭ pasis la 24-a datreveno de parte libera balotado en Polujo, tio estis 4.06.1989. La poplo volis provi ion novan, kaj nepre forŝovu malnovan registraron. Mi ankaŭ en tiu tago  partoprenis kaj voĉdonis al dekstraj parlamentanoj.
 Se vi demandos min, ĉu ŝanĝis ion en mia vivo, kiam mi komparas ambaŭ periodoj, socialismo kaj kapitalismo, do mia pensado nenion, sed iomete materia sfero pliboniĝis.
Tamen, nun multaj homoj en mia lando ne estas kontentaj pro sia situacio viva, sed ili ne volus, ke tiamaj tempoj revenu denove.

Sunday, June 2, 2013

La lageto -19

Dum promeno akompanas al ni ankaŭ kato, ĝi atendi fiŝeton. fot /3/
Ni kaptas okazon, dum malesto de... fot/4/

Kara leganto nun mi kunprenas vin por promenado tra mia lageto. Sed, estu pacienca, ĝi estos maldanĝera eskskurso, nur virtuala. Kvankam ĉi jare, bedaŭrinde, januare mi gastigis junan junulon el Brazilio, kaj li vidis mian lageton, tiam ĝi estis kovrita pere neĝo, do ĉarmeco de lageto estis malvidata.
Do, en la vojon!

 Tamen, mi havas malfacilaĵojn por publiki fotojn, kaj precipe subskribojn, komentojn, do mi rezignas el pluaj fotoj, pardonpetu al mi.
Ni estas ĉe la unua parto de insulo. fot/ 2/

Ĉi tio estas unu el maniero, por ke mi povu enpaŝi la insulon.
Ankoraŭ ne finita ponteto / fot 1/








Saturday, June 1, 2013

Tio kaj alio - tago de l' infano

Ĉu mi kuraĝe vidas la mondon? La mieno indikas malfacilaĵojn.
Hodiaŭ ni solenas tagon de infano, sed ĉiam ĝi okazas la unuan de junio, kaj tio daŭras de 1952. Ĉu ĝi estas grava dato? Certe jes, ne nur por infanoj, sed ankaŭ plenkreskuloj.
En multaj landoj de la  mondo bedaŭrinde infanoj ne scias ĉi daton, kaj ĝi estas fremda, malplena vorto, ili peze laboras en malfacilaj kondiĉoj,la plej parte ili ricevas nur etan salajron. Okazas ankaŭ, ke infanoj partoprenas en militaj bataloj.

Friday, May 31, 2013

Sen kategorio - pensoj pri preterpaso

La pejzaĝo de kampoj konstante ŝanĝiĝas
Majo, kiel ege mi bedaŭras, ke ĝi tiel rapide pasis. Mi certe sopiros venonte la unuajn fruajn florojn.
Kiam homo  estas jam  maljunaĝa, do pli aprezas kaj firme admiras ĉiujn pozitivajn akcentojn de la vivo.

 Kaj, mi, ankaŭ vi memoru, ke la periodo de la homo estas limigita

Sunday, May 26, 2013

Sen kategorio - tago de l' patrino

Mia patrino, kaj kuranta mia frato

La tago de l' patrino oni solenas en pli ol cent landojn, ĝuste, hodiaŭ ni solenas ĝin en mia lando, Pollando. 
La vorto, patrino, panjo /mama, mamusia/ estas la plej bela vorto el ĉiuj vortoj de la mondo, kies ni elparolas.
Omaĝe al mia patrino, mi dediĉas subajn vortojn.

Mi amas vin patrino
pro tio, ke vi estas
pro tio, ke vi estis
ankaŭ pro tio, ke vi estos.
Mi amas vin patrino
tra tute mia fortigo!
Mi amas vin patrino
matene, kaj nokte.
Mi amas vin pro tio,
ke vi estis,
kiam mi starigis la unuan paŝon!
Mi amas vin patrino,
plue amas, kaj plue amos.

Saturday, May 25, 2013

La lageto - 18

Elfosita grundo - torfo
Malgraŭ, ĉio?, mi iom laboras ĉe mia lageto. Do, pri kio temas, mi trovis  etan placon por konstrui akvan ŝeklon sur la dua lageto, kaj la entrepreno ankoraŭ daŭras. Rimarku, mi aplikas lignoŝuojn, ĉar grundo estas mola, alie laboraĵo estus difektita. La grandeco de ĝi mezuriĝi: longeco 2m, larĝeco 1m, profundeco 1,5m. La randojn mi devas fortigi, krome, ili estos plantitaj pere de herboj. Post iom da tempo evidentiĝos, ĉu tio sufiĉos. Mi intencas enkonduki ĉi tien naĝajn akvajn liliojn.
Sur la fotografio, ni vidas krudan staton de mia entrepreno.

Wednesday, May 15, 2013

La printempo - 2013

Majo, ĉu estas pli bela monato en la tuta jaro, almenaŭ por mi. Majo, reĝo de monatoj, monato de amantoj, plena verdeco, flaro de floroj, kanto de birdoj. En mia lando oni hodiaŭ /15 de majo/ solenas la tagon de miozoto. Alie, la miozoto diras, ne forgesu pri mi, kaj memoru, ke ĝuste majo vere estas la plej bela periodo.
Ankoraŭ, hodiaŭ ni solenas antaŭnomon de Sofio /Zofia/. Pola proverbo diras: /"Zofia kłosy wywija"/, esperante, oni povas traduki, "Sofio kreas spikojn", temas kompreneble pri vintragrena novaj spikoj.

Sunday, May 12, 2013

Tio kaj alio - rememoroj

mia dungokontrakto.
La tagon de 12 de majo, mi bone memoras, kvankam tio estis en 1969, ĉar en tiu ĉi tago mi komencis labori en entreprenon /fabrikon/, kiu konservis fruktojn kaj legomojn, /la dua mia loko de laboro/. Tio daŭris ĝis 1990, kaj poste mi ŝanĝis alian fabrikon, sed ĝi estas aparta historio. Kiel mi rememorigas laboron en ĉi fabrio, eble mi ankaŭ tion priskribos?

La nomo de fabriko:
"Nektawit"
'Entreprenoj de transformado legomoj kaj fruktoj'.

En la enhavo de dungo konsistis: posteno, salajro, kaj la tri manata periodo de pruvo al konveneco al laboro. Ĉio kompreneble devis konkordi kun konvena leĝaro.

Mi aldonu, ke jam ne ekzistas tiu ĉi fabriko, eĉ oni ŝanĝis la nomon de strato, tio okazis dum nia ' stranga revolucio' en 1989-1990.

Thursday, May 2, 2013

Sociaj kaj politikaj aferoj - flago



La tago de flago oni establis en 2004 kaj solenas ĝin la 2-an de majo, ĉiun jaron. Ĉefaj koloroj de la pola flago, nur blanka kaj ruĝa, krome sur ĝi estas simbolo de blanka aglo kun krono.
Historie,  la naciaj koloroj devenas de la antaŭaj tempoj el la 14-a jarcento, kaj devenis de du nacioj, nome, Polujo kaj Litovio, tio ĉi nur tre mallonge.
Kion simbolas blanka koloro: beleco, boneco, virteco de ĉiuj agadoj. Kaj, ruĝa koloro: honoro, kuraĝo, sango- kiam postulas situacio.

Krome, ĝi  ankaŭ estas festo de la tago de Polonio, - poloj loĝantaj eksterlande de Polujo.  Ĝi diras al ni, ke Poloj dissemitaj en la tuta mondo povintus memori pri fideleco kaj alkateno al poleco, kaj helpigi patrujon en malfacilaj momentoj.
Patriotismo, ĉu ĝi estas nur malplena vorto?  Sed, ĉu ni nuntempe bone komprenas la vorton nacian patrujon, eble tuta mondo estas nia Patrujo? Tamen, ĉiu el ni posedas aŭ posedis sian propran patrujon. Do, ni estu kontentaj kaj fieraj pro ĉi tio.