Friday, May 31, 2013

Sen kategorio - pensoj pri preterpaso

La pejzaĝo de kampoj konstante ŝanĝiĝas
Majo, kiel ege mi bedaŭras, ke ĝi tiel rapide pasis. Mi certe sopiros venonte la unuajn fruajn florojn.
Kiam homo  estas jam  maljunaĝa, do pli aprezas kaj firme admiras ĉiujn pozitivajn akcentojn de la vivo.

 Kaj, mi, ankaŭ vi memoru, ke la periodo de la homo estas limigita

Sunday, May 26, 2013

Sen kategorio - tago de l' patrino

Mia patrino, kaj kuranta mia frato

La tago de l' patrino oni solenas en pli ol cent landojn, ĝuste, hodiaŭ ni solenas ĝin en mia lando, Pollando. 
La vorto, patrino, panjo /mama, mamusia/ estas la plej bela vorto el ĉiuj vortoj de la mondo, kies ni elparolas.
Omaĝe al mia patrino, mi dediĉas subajn vortojn.

Mi amas vin patrino
pro tio, ke vi estas
pro tio, ke vi estis
ankaŭ pro tio, ke vi estos.
Mi amas vin patrino
tra tute mia fortigo!
Mi amas vin patrino
matene, kaj nokte.
Mi amas vin pro tio,
ke vi estis,
kiam mi starigis la unuan paŝon!
Mi amas vin patrino,
plue amas, kaj plue amos.

Saturday, May 25, 2013

La lageto - 18

Elfosita grundo - torfo
Malgraŭ, ĉio?, mi iom laboras ĉe mia lageto. Do, pri kio temas, mi trovis  etan placon por konstrui akvan ŝeklon sur la dua lageto, kaj la entrepreno ankoraŭ daŭras. Rimarku, mi aplikas lignoŝuojn, ĉar grundo estas mola, alie laboraĵo estus difektita. La grandeco de ĝi mezuriĝi: longeco 2m, larĝeco 1m, profundeco 1,5m. La randojn mi devas fortigi, krome, ili estos plantitaj pere de herboj. Post iom da tempo evidentiĝos, ĉu tio sufiĉos. Mi intencas enkonduki ĉi tien naĝajn akvajn liliojn.
Sur la fotografio, ni vidas krudan staton de mia entrepreno.

Wednesday, May 15, 2013

La printempo - 2013

Majo, ĉu estas pli bela monato en la tuta jaro, almenaŭ por mi. Majo, reĝo de monatoj, monato de amantoj, plena verdeco, flaro de floroj, kanto de birdoj. En mia lando oni hodiaŭ /15 de majo/ solenas la tagon de miozoto. Alie, la miozoto diras, ne forgesu pri mi, kaj memoru, ke ĝuste majo vere estas la plej bela periodo.
Ankoraŭ, hodiaŭ ni solenas antaŭnomon de Sofio /Zofia/. Pola proverbo diras: /"Zofia kłosy wywija"/, esperante, oni povas traduki, "Sofio kreas spikojn", temas kompreneble pri vintragrena novaj spikoj.

Sunday, May 12, 2013

Tio kaj alio - rememoroj

mia dungokontrakto.
La tagon de 12 de majo, mi bone memoras, kvankam tio estis en 1969, ĉar en tiu ĉi tago mi komencis labori en entreprenon /fabrikon/, kiu konservis fruktojn kaj legomojn, /la dua mia loko de laboro/. Tio daŭris ĝis 1990, kaj poste mi ŝanĝis alian fabrikon, sed ĝi estas aparta historio. Kiel mi rememorigas laboron en ĉi fabrio, eble mi ankaŭ tion priskribos?

La nomo de fabriko:
"Nektawit"
'Entreprenoj de transformado legomoj kaj fruktoj'.

En la enhavo de dungo konsistis: posteno, salajro, kaj la tri manata periodo de pruvo al konveneco al laboro. Ĉio kompreneble devis konkordi kun konvena leĝaro.

Mi aldonu, ke jam ne ekzistas tiu ĉi fabriko, eĉ oni ŝanĝis la nomon de strato, tio okazis dum nia ' stranga revolucio' en 1989-1990.

Thursday, May 2, 2013

Sociaj kaj politikaj aferoj - flago



La tago de flago oni establis en 2004 kaj solenas ĝin la 2-an de majo, ĉiun jaron. Ĉefaj koloroj de la pola flago, nur blanka kaj ruĝa, krome sur ĝi estas simbolo de blanka aglo kun krono.
Historie,  la naciaj koloroj devenas de la antaŭaj tempoj el la 14-a jarcento, kaj devenis de du nacioj, nome, Polujo kaj Litovio, tio ĉi nur tre mallonge.
Kion simbolas blanka koloro: beleco, boneco, virteco de ĉiuj agadoj. Kaj, ruĝa koloro: honoro, kuraĝo, sango- kiam postulas situacio.

Krome, ĝi  ankaŭ estas festo de la tago de Polonio, - poloj loĝantaj eksterlande de Polujo.  Ĝi diras al ni, ke Poloj dissemitaj en la tuta mondo povintus memori pri fideleco kaj alkateno al poleco, kaj helpigi patrujon en malfacilaj momentoj.
Patriotismo, ĉu ĝi estas nur malplena vorto?  Sed, ĉu ni nuntempe bone komprenas la vorton nacian patrujon, eble tuta mondo estas nia Patrujo? Tamen, ĉiu el ni posedas aŭ posedis sian propran patrujon. Do, ni estu kontentaj kaj fieraj pro ĉi tio.