Saturday, November 28, 2015

Ekologio - pinta konferenco en Parizo

Ni vidas folioj de maizo, al ili mankas akvo.
La 29an de novembro ekas la monda konferenco pri ŝanĝo de klimato sur nia tero. En ĝi partoprenos 147 delegacioj el tuta mondo.
La celo estas limigo de emisio gasoj forcaj pri 26-28%  ĝis 2020 jaro. Tio signifas, ke temperaturo ne povas plialtigi je 2 gradoj rilate al epoko antaŭindustria. Oni diras, ke kompromiso estas atingebla, sed ni vidos, ĉu efektiva.

Thursday, November 26, 2015

Polaj politikaj aferoj plue

Parlamentanoj dum balotado
Polaj politikaj aferoj por poloj nun estas tre interesaj, min ekzemple ili vere allogas, ĉefe pro tio, ke ili tuŝas ŝanĝojn internaj en Pollando. Mi jam skribis, ke preskaŭ tutan potencon posedas nur unu partio, kaj ĝi havas grandan volon por ke ripari situacion en lando. Ne estas plena vero, ke en Pollando regas ideala justeco. Homoj post venko dum lasta balotado 25.10. volas havi pli grandan eblecon por partopreni en publika vivo, por ke ilia voĉo estu aŭdata. Ŝanĝoj estos en diversaj branĉoj de la vivo. Ĉar en Pollando estas multe da privilegitaj grupoj, kiuj ne permesas por ŝanĝoj por ne perdi profitojn. Oni eĉ diras pri ŝanĝo de Konstitucio. Nun batalo iras pri tribunalo de konstitucio. Opozicio diras, ke tio estas atenco por demokratio. Persone, mi aprobas direkton por ŝanĝoj, tio estas justa maniero. Imagu al si, ke najbara lando ne estas kontenta, ke ĉe ni iras nova epoko.

La vetero - monato novembro

Arboj jam senfoliaj
La monato novembro apartenas al la plej malbelaj monatoj en la tuta jaro, kvankam hieraŭ kaj antaŭhieraŭ estis belaj tagoj, suno brilis, ne blovis vento, ili vere taŭgis por promenado. Sed, ĝenerale oni povas diri pri monato 'putra' ĝi estas. Ni poloj ne ŝatas tiun ĉi monaton ankaŭ pro tio, ke ĝi havas tre mallongajn tagojn. Ĉio ĉi influas ke ni fartas iom premitaj. Mi kompreneble skribas pri polaj kondiĉoj.

Friday, November 20, 2015

Polaj aferoj - Tribulano de Konstitucio

Krom tre gravaj aferoj en la mondo – terorismo, d.v akcidentoj, internaj konfliktoj, kataklismoj, politikaj aferoj, k.a, kiuj estas en diversaj landoj, do landoj solvas tiujn problemojn, kvankam tio ne estas facila tasko, ofte petas najbarajn landojn pri helpo.
Kiu ne sekvas politikan aferon en Pollando, mi skribas pri nia afero, ankaŭ ne ĉiuj scias, ke en Pollando ŝanĝis registraro,  kaj nova registraro tuj ekis agadi. Ekzemple, unu el aferoj estas riparo de juroj. Tion tuŝas la plej alta „Tribunalo de Konstitucio” Tiu ĉi instanco estas la plej grave en ĉiu demokrata lando ankaŭ en nia. Konvenan regulon jam subskribis pola prezidanto, ĉar parlamentanoj, kaj senatoroj tion aprobis. Sed opoziciaj partioj tre protestas, kaj diras, ke tio minacas demokration. Sen ŝanĝo en juro, venkinta partio nenion faros en aliaj direktoj por ripari malbonajn alkutimiĝojn, kiuj estas en lando.

Monday, November 16, 2015

Polaj aferoj - nova registraro

Nova registraro kun ĉefministro Beata Ŝydło
Pollando de hodiaŭ havas novan registraron. Ĝi estas konstruita nur el unu partio /PIS/ Juro kaj justeco/ Tio okazis post 25 jaroj, kiam partio regas memstare. Poloj profunde kredas, ke politika situacio ŝanĝos en diversaj specoj. Mi simpatias kun ĝi.  Restaj partioj kreas opozicion.

Saturday, November 14, 2015

Eksterlandaj aferoj - terorismo en la mondo

La afero estas serioza, ĉar temas terorismon en la mondo. Tio okazas en diversaj anguloj de la mondo, sed la lasta akto de terorismo en Francio atestas grande pri ĝi. Respondecaj, honestaj homoj en la tuta mondo kondamnas tiun ĉi atakon de terorismo, dum, kiu pereas multo da hazardaj homoj, kaj pluraj aliaj estas vunditaj. Ni homoj eĉ ne scipovas kompreni, kial ekzistas tia malbono, ke la unua grupo de homoj detruas la alian. Ĉu bonedukado en direkto: paco, toleremo, justeco estas ebla sur la mondo? Ŝajnas al mi, ke mia demando estas senresponde.

Wednesday, November 11, 2015

Polaj aferoj - nacia festo

Precize 220 jaroj antaŭe, 24an de oktobro en  1795 jaro: Ruslando, Prusio kaj Austrio aneksis al propraj landoj polan teritorion.  Per tio Pollando kiele ŝtato ĉesis ekzisti je 123 jaroj.
Pollando hodiaŭ solenas grandan feston – la 79a datreveno de sendependeco. Tio okazas ĉiun jaron dum 11a de novembro.
 En Varsovio – ĉefurbo de Pollando okazas ĉefa solena festo, parado de diverspecaj soldataj regimentoj, oni kunmetis kronojn ĉe monumento de "nekonata soldato", ĉefan parolon diris prezidanto de lando A. Duda. Ankaŭ  en aliaj urboj, vilaĝoj okazigis marŝojn, kunvenojn.

Saturday, November 7, 2015

Tio kaj alio - iom pri bono

"Bona gloro pli valoras ol oro" - tiel diras malnova proverbo. Mi volas esti bona homo - ĉi vortojn mi aŭdis de mia proksimulo, pro tio mi ege ĝojiĝis. La deklaro estas grade enkondukata en la vivo. Mi tiel pensas, ke tio estas tamen proceso, kaj ĝi realiĝos post iom da tempo. Ĉu ĉiu homo starigas similan deklaron al si? Rimarki proprajn erarojn tio estas granda eco, kaj ...,  Ĉi vortojn mi dediĉas al ...
Ĉu bono, pri kiu mi skribas, meritos al gloro, tio evidentiĝos.

Thursday, November 5, 2015

Mia lageto -- 45

Dekstre oni vidas mian laboron
Sur lageto nenio okazas, plue mankas akvo, kvankam la koto faras iom pli mola, ĉar arboj jam ne ĉerpas akvon. Do, mi kaptas okazon, kaj kunprenas branĉetojn.
Ankaŭ mi fortigas randon metante sekajn bastonojn poste kovrante ilin per torfo. Kial mi tion faras, ĉar ankoraŭ esperas, ke la sekva jaro estos pli favora por lageto.
La foto, kiun mi prezentas, ne estas impona, sed ĝi atestas por mi ian adon.

Sunday, November 1, 2015

Moroj kaj kutimoj - precipa tago en la jaro

Tombo de miaj gepatroj
Tago de ĉiuj sanktuloj, ĝi estas unika tago, ĉar ni en ĉi tago vizitas tombojn  amase de niaj proksimuloj. Mi ankaŭ tion faris. Ni dum restado sur tombaroj memorigas mortintojn. Por realigi tion, ni starigas florojn, kandelojn sur tombejoj, kaj preĝas. Per tio ni omaĝas   jam forpasintajn proksimulojn.