Tuesday, July 25, 2023

Mia lageto fine de julio

Ĉu nuna jaro 2023 estos simila al la jaro 2014, kaj ĝi ripetiĝos, kiam sekeco kaŭzis, ke malgrandaj lagetoj kaj sekiĝis. Ĉi tiu situacio daŭris tri jarojn. Nuntempe mia lageto spertas ĉi tion, tiu proksima al la domo. Mi havas ankaŭ aliajn lagetojn, kiuj estas en alia loko, sed tie la akvo ne tiel rapide sekiĝas. La ĉefa kialo, se temas pri mia lageto esti la manko de pluvo, kaj la arboj, kiuj kreskas ĉirkaŭ ĝiaj bordoj, ili ĉerpas grandan kvanton da akvo. Krome oni devas profundigi la lageton, sed mi pensas, ke mi ne plu faros tion. La simila situacio estas en preskaŭ tuta lando, sed suda flanko de lando aspektas pli bone, tie pli ofte pluvas. La foto estis farita de komenco de junio, sed nun estas katastrofo.

Sunday, July 2, 2023

Francio nune

Mi ne povas imagi situacion, kie estas tumultoj tiaj en Francio nun. Ĉu la morto de junulo, kaŭzis homojn malami ĉion tion, por ke detrui multajn objektojn. Ĉu la ŝtataj aŭtoritatoj ne antaŭvidis tian situacion? Ĉu enmigrintoj de aliaj landoj havas malbone en Francio, aŭ eble ili volas enkonduki anarkion aŭ kulturon el siaj propraj landoj. Ne, mi ne volas vivi en simila lando aŭ simila cirkonstanco.