Wednesday, July 31, 2013

La naturo - Kapreolo

La fotografio estis farata malfruan vesperon, do iom obskura
Je la dua flanko de lageto mi havas  kampon kun tritika greno, ĉirkaŭ unu hektaron, kaj en ĝi kapreolo naskiĝis du idoj. Do, la parto de kampo estis detruita. Krome, laŭ bordo de lageto estas diversaj arbustoj kaj herbaĵoj, larĝe 10 metroj.  Ĉi-bone servas al ili, kaj ili sentas, kaj trovis perfektan medion por vivi preskaŭ sen malhelpoj. Komence, ili estis singardemaj, sed, nune, kiam ili min vidas ne forkuras rapide. Sed kun graveco paŝo post paŝo la unua forlasas paŝtejon la kapreolo kaj idoj saltante sekvas ĝin. La triopo kaŝas sin en arbustoj, kaj ili estas sekuraj. La vidaĵon, tutan 'familion', mi observas fruan matenon, malfruan vesperon, ankaŭ ĉi tiu okazas dum tagmeze.

Mia loza rigardo estas jena, ke bestoj, kvankam ili estas sovaĝaj povi rapide ŝati la homon, sed gravas, ke homo devas havi paceman rilaton al ili.

Sunday, July 28, 2013

La somero - 2013

Sur insuleto de lageto ĉie ĉi regas 'salikario vulgara', kaj plue ni vidas ankaŭ belajn ...

Mezo de nuna  somero  akcentas sian altan temperaturon. Hodiaŭ mia termometro indikas +34*C, do estadi ekstere la domo pli longe, por mi estas iom danĝera.  Kiam, mi sidas sur insuleto de lageto, vaporo pluse pligrandiĝas ŝvitan aeron, do al mi ĉi tio estas ne tro komforta situacio.
Malgraŭ tio mi kaptas la okazon kaj iomete laboras ĉe mia lageto, oni devas profiti varman veteron, ĉu ne?

En mia lando oni jam rikoltas, sed mia grenaro ankoraŭ ne maturiĝis, ĉar ĝi estas printempa, sed baldaŭ tio ĉi sekvos, nur 2 ha.

Tuesday, July 9, 2013

La lageto - 20

lageto tordiĝas dekstren kaj fluas plue.
Nun, mi prezentas la duan parton de mia lageto, ĝi aspektigi ankaŭ bele, kiam mi komencis iom labori ĉe ĝi antaŭ kelkaj tagoj, denove malkovris ĝian ĉarmon.
Mi aldonu, ke tiun ĉi parton de lageto mi preskaŭ kreis de sama komenco, la ĉefan laboron elfosis  fosilmaŝino, tio verŝajne estis en 2003.
Do, mi iru al detalo de lageto, temas pri monteto, kiun mi kreis ĉe la bordo, /http://piotr46.blogspot.com/2009/05/la-lageto-4.html/
Pri afero mi rememorigis al si, kiam observis ankoraŭ ne prizorgitan monteton. Tuj, mane falĉis herbaĵon, kaj restis ĝi por sekiĝi, tio protektas antaŭ sekiĝado de tero. Sekve aĉetis mi dujarajn piceojn en potoj kun bona sistemo de radikoj, kaj plantas ilin sur monteto. Eble,  mi ĝisvivos okazontan arbareton.
Krome, vi vidas regulitan bordon, kaj freŝe elĵetitan koton el fundo de lageto.
Promenantaj kokinoj, ili serĉas insektojn.