Friday, June 28, 2013

Tio kaj alio - finala festivalo de kanzono en Kikół

La afiŝo de la festivalo, iom rompita
Kaj posttagmeze ĵus hodiaŭ en vilaĝo Kikół  okazis finala festivalo de kanzono "ranĉera". La vorto ranĉera oni prenis eble el angla lingvo, ĝi funkcias jam en pola lingvo, kaj ĝi similas al vorto vilaĝa. Por mi la vorto estas iom stranga, sed tia ĉi estas realo.
En festivalo partoprenis 13 asembleoj finalistaj el tuta Pollando. La finalon kaj ĉefpremion gajnis asembleo  sub la nomo 'Hałasy'.
Ankaŭ vizitis mian vilaĝon famaj aktoroj, kiuj ludas ĉefajn rolojn en televida serialo 'Ranĉo". Ĝenerale, la seria filmo temas pri vilaĝaj aferoj.
La junaj partoprenantoj de asembleo el vilaĝo Kikół.

Tio kaj alio - festeno, 28.06.2013

Junaj partoprenantoj de orkestro
Hodiaŭ en Kikół, mia vilaĝo okazas festeno. Ĝi estas iom speciala, ĉar ĉefrolas pola nacia televido, la programo "TVP -1", precize, "La trinkkafo, ĉu trinkteo" /kawa czy herbata/
Ĉio komencis sufiĉe fruan matenon je la sesa horo, kurantaj eroj de festeno onin montradis sur anteno de pola televido. En centra ĉefloko de vilaĝo oni prezentis diversajn postenojn el tuta provinco, /pole, - powiat/ Ĉion-ĉi komentis fama redaktoro, kaj intervjuis kreintoj de siaj laboraĵoj, ekzemple, pentriston, bakistojn, bareliston, brodaĵiniston, kaj multe aliaj.
Krome, du lokaj politikistoj instigis kaj alvokis al vizitado de nia regiono pro ĝia ĉarmeco, kiel kutime faras politikistoj dum la similajn okazintaĵojn, ĉar ili vere inicis la ĉi-festenon.
Ni vidas logon de "kawa czy herbata"
Ŝi faras benjetojn el  terpomj
Junaj sportistoj   


Wednesday, June 19, 2013

La somero - 2013

To są poziomki.
 Ĉi-jare la somero kunfandiĝis kun printempo, ĉar majaj tagoj estis tre varmaj, kaj belaj. Do, iom da miaj impresoj pri la somero.

La someraj trezoroj.

Kion signifas por mi someraj trezoroj,
Nome, varmaj sunaj radioj,
Ankaŭ mildan venteton, kiu puŝas grenspikajn aromojn,
Kaj, ĉirkaŭe senlime etendantajn verdaĵojn.

Arbareton novan, el kiu floras rezino,
Kaj, mi pigre promenadas sole inter  sveltaj arbetoj,
De tempo al tempo, mi vidas  vokante pri la  helpon birdetojn,
Nur, hodiaŭ ne rimarkis  la kapreolinon.

Ne povas manki la akvan vidaĵon
Do, feliĉe mi havas ŝatatan lageton.
En ĝi mi observas kurantan vivaĵon,
Ho, oni povas dri bagateleton.

Mi ŝatas kolekti herbaĵojn,
El ili vintre prepari trinkaĵojn.
 Mi ŝiras fruktojn en la bokalon ankaŭ,
Por ke almenaŭ rete regali vin ankaŭ. 

Sunday, June 16, 2013

La naturo - galinulo

Maldekstre, kaj en nesto ni vidas idojn.
De kelkaj jaroj tiu ĉi birdo malestis sur mia lageto, sed nun ĝi denove aperis. Mi tamen rimarkis, ke ĝi estas sola. Komence eĉ ne supozis, ke ĝi nestas, en la antaŭa artikoleto pri 'lageto - 19' oni vidis ĵus ovojn de galinulo. Hodiaŭ agrabla surprizo, mi ekvidis ĝis nun almenaŭ 5 galinulidojn. Ili estis solaj sen patrino, ĉiuj en la nesto, sed kiam rimarkis min, do malrapide forlasis la neston. Ĝenerale ĉi birdetoj serĉas nutraĵon ĉirkaŭe de sia nesto, kiam jam estas sataj, ili revenas al nesto. Ĉefa danĝero al ili estas rato akva.
Sur fotografio oni vidas junajn galinulojn, prefere vi devas pligrandigi la foton por ekvidi ilin. Nune mi ne kaptis okazon por fotografi la plenkreskan galinulon.

 Bonŝance, nekstan tagon mi sukcesis fari foton de galinulo. Kiel ĉi tio okazis, do, mi ne estas certa, ĉu anaso provis ataki idojn de galinulo, ĉu ĝi nur hazarde alproksimiĝis al ili. Kaj  ĉefa heroo, alie, galinulinio forpelis ĝin, krome, alte kriis. Imagu al si, anaso pligranda forkuris tre rapide.
Nun, oni vidas pli bone galinulon! 
Kiel amuza situacio, batalo inter galinulo kaj anaso!
oni bone vidas, kiel anaso defluas...

Wednesday, June 5, 2013

De socjalismo al kapitalismo

Mia ricevita signaĵo en 1984, ĝi estas bronza kruco.
Hieraŭ pasis la 24-a datreveno de parte libera balotado en Polujo, tio estis 4.06.1989. La poplo volis provi ion novan, kaj nepre forŝovu malnovan registraron. Mi ankaŭ en tiu tago  partoprenis kaj voĉdonis al dekstraj parlamentanoj.
 Se vi demandos min, ĉu ŝanĝis ion en mia vivo, kiam mi komparas ambaŭ periodoj, socialismo kaj kapitalismo, do mia pensado nenion, sed iomete materia sfero pliboniĝis.
Tamen, nun multaj homoj en mia lando ne estas kontentaj pro sia situacio viva, sed ili ne volus, ke tiamaj tempoj revenu denove.

Sunday, June 2, 2013

La lageto -19

Dum promeno akompanas al ni ankaŭ kato, ĝi atendi fiŝeton. fot /3/
Ni kaptas okazon, dum malesto de... fot/4/

Kara leganto nun mi kunprenas vin por promenado tra mia lageto. Sed, estu pacienca, ĝi estos maldanĝera eskskurso, nur virtuala. Kvankam ĉi jare, bedaŭrinde, januare mi gastigis junan junulon el Brazilio, kaj li vidis mian lageton, tiam ĝi estis kovrita pere neĝo, do ĉarmeco de lageto estis malvidata.
Do, en la vojon!

 Tamen, mi havas malfacilaĵojn por publiki fotojn, kaj precipe subskribojn, komentojn, do mi rezignas el pluaj fotoj, pardonpetu al mi.
Ni estas ĉe la unua parto de insulo. fot/ 2/

Ĉi tio estas unu el maniero, por ke mi povu enpaŝi la insulon.
Ankoraŭ ne finita ponteto / fot 1/








Saturday, June 1, 2013

Tio kaj alio - tago de l' infano

Ĉu mi kuraĝe vidas la mondon? La mieno indikas malfacilaĵojn.
Hodiaŭ ni solenas tagon de infano, sed ĉiam ĝi okazas la unuan de junio, kaj tio daŭras de 1952. Ĉu ĝi estas grava dato? Certe jes, ne nur por infanoj, sed ankaŭ plenkreskuloj.
En multaj landoj de la  mondo bedaŭrinde infanoj ne scias ĉi daton, kaj ĝi estas fremda, malplena vorto, ili peze laboras en malfacilaj kondiĉoj,la plej parte ili ricevas nur etan salajron. Okazas ankaŭ, ke infanoj partoprenas en militaj bataloj.