Wednesday, November 30, 2011

La naturo - pasero

La plej populara birdeto en mia lando estas ĝuste la pasero. Malgraŭ, ke ĝi karakterizas nur brunajn plumetojn, kiel ĝi estas ĉarma kaj samtempe utila birdo. Ĝi posedas gravan trajton, tre ŝatas konstanta loko. Ĉe mia domo vivas ĉirkaŭ 60 paseroj, ili havas ejojn, sub rando de la  subtegmento. Mi faris al ili speciale 'dometojn', por ke ili povu loĝi kaj kovi ĝiajn idojn. Mi adonu, ĉiuj el la aro volas havi propran ejon. Kiam ekas frua printempo, komencas, vera batalado pri taŭga  kaj konvena loko, ili klopodas pri oportuneco de ĝiaj nestoj, do ĉiuj molaj materialoj, sed precipe plumoj de aliaj birdoj ege valoras kiel luksa varo. Ĉar nesta konstruaĵo devas esti mola. Ekde frua mateno ĝis malfrua vespero ili laŭ la prpora maniero kantas. La paserinoj allogas, kaj varbas virpaseroj por fetiĝo. Mi eĉ scipovas diferencigi inon de virpasero. Poste sekvas naskiĝado kaj nutrado de idoj. Ili ja estas virinaj patrinoj, kiel zorgemaj pri manĝado. Kio konsistigi manĝadon, precipe insektoj el arboj ankaŭ raŭpoj, k.a. La tempo pasas kaj idoj fariĝas plenkreskaj gepaseroj, kaj poste ili ĉiuj grupiĝas en araro. Sed ni memoru ĉiam proksime de ĝia loko. Aŭtune kaj vintre ili manĝas semoj de herbaĵoj kaj gernoj ankaŭ aliaj restaĵoj.

Mi, kaj ili vivas en plena harmonio, supozante, ili komprenas, ke mi ŝatas paserojn.

Monday, November 21, 2011

La aŭtuno - 2011

La aŭtunaj monatoj, kiel ili kutimaj, prozaj preskaŭ sen koloroj. Nur grizeco ĉirkaŭe.  Arboj sen folioj aspektas preskaŭ nude, mi vidas perfekte grandajn malplenajn nestojn. Arbaj folioj jam delonge defalis, ĉar  oktobra frosteto  plirapidiĝis  procezo  defalado de folioj. Kiam mi promenas sub altaj arboj kaj arbustoj flavaj folioj amase kuŝas  kaj atendadas al la momento de transformiĝado  pere fungoj, bakterioj, en utilan materialon. Al mi la folioj estas ne tro favoraj, ĉar ili ankaŭ faliĝu en lageton, do akvo pro tio malpuriĝi ĝi. Preskaŭ novembro finiĝi, do ĝi esti sufiĉe varma, eĉ meze de monato mi obsrevis flugantaj abeloj, ili profitis de sunaj radioj kaj aerumis ĝiaj korpoj. Mi ne predu la fakton, mia lageto estis kovrita per glicio de 15 ĝis 19 novembro. Ĝenerale ĝis nun, nunjara aŭtuno estas senpluva, senventa kaj ne tro malvarma.

Tuesday, November 1, 2011

Sen kategorio - pensoj

Temas pri frazoj. Eĉ unuvorta frazo enhavas sian signifon, ĝi sonas vivodone, aŭ male. Komprenebe ĝi devi havi sian konstruaĵon.  La plej simplaj; Paco, Dankon, Bonvolu, Peti, Pardonpetu al mi, Ĝis revido, kiel, ili portas pozitivan forton, kaj faciligas nian vivon, pro tio la vivo inter la homoj estiĝas pli harmonia.  Ankaŭ indas nepre mencii, Esperanta amikeco /en venonta notico mi, koncernos al ĝi/. Ĉiuj el ili, mi devus aparte valorigi, sed ĝenerale oni scii, pri kio temas. Komence menciitaj frazoj/ vortoj/ respegulas bonan flankon de la homa animo. La frazoj estas fundanentaj iloj por esprimi niajn, ne nur bazajn bezonojn, sed ankaŭ niaj vivaj komplikaĵoj. Okazas, ke frazoj servas por malbona laŭdo aŭ malbeno. Ĝenerale ili ŝanĝadas sian signifon laŭ la volo de parolantoj aŭ skribantoj. Mia ŝatata frazo, kompreneble nur private 'mia lageto', laŭvorte. Ho, kiel grande al mi, ĝi signifas, eĉ emocie. Fine ,persone mi ŝatas mallongajn frazojn.