Sunday, April 30, 2017

Monato majo

Baldaŭ bela majo, mia amata monato.
Mi atendadis ĝin malpacience, kaj delonge,
Sed, mi kaptos vin morgaŭ, mia frato.
Majo, ĉu ĝi lasos ion en mia koro?

Saturday, April 29, 2017

Lageto - 48

De longa tempo mi ne skribis pri mia lageto, do iom da vortoj pri ĝi. Vere, mi ĝojas, ke ĝi denove reviviĝis, ĉar estas en ĝi akvo. Kvankam tri jaroj antaŭe, alteco de akvo estis pli granda, sed nuna abundo estas kontentiga. Do, mi laŭ eblo laboras ĉe ĝi. Ĉefe mia laborado fokusas ĉe fortigado de bordoj.
La unuan de aprilo mi enmetis en lageton iomete da fiŝoj por plua kreskado. Fiŝoj kresku rapide kaj evitu danĝerojn?

Sunday, April 23, 2017

La printempo - 2017

ĝi provu ripari elektron?
Aprilo donis al ni spritaĵon, ĉar ĝi trompis nin. La unuan de aprilo estis tre bela, printempa vetero, sed la sekvaj tagoj ne estis favoraj al homo. Vere martaj tagoj estis pli agrablaj ol aprilaj. Mi prenu hodiaŭan tagon - matene iome frostis, sed la sekvaj horoj alportis pli varman veteron, pinto estis dum tagmezo +18*C, do, el mia korto, ĉiuj abeloj de longa tempo gaje kaj ĝoje komencis labori. Tuj vetero rompiĝis - estiĝis, ke temperaturo malaltiĝis ĝis +5*C, eĉ momente pluvneĝis, kaj fulmis kaj tondris. Fakte, ĉe ni oni diras, ke: aprilo, monato interplektita... /kwiecień plecień.../

Monday, April 10, 2017

Rememoro pri katastrofo de aviadilo


Hodiaŭ pasas sep jaroj, kiam okazis kraŝo de pola aviadilo sur teritorio de Ruslando kun pola prezidanto kaj 95 gravaj personoj el politika vivo. Tio estis 10.04.2010, je la 8.41 horo. Do tial pola nacio memoras pri ili, kaj organizas renkontojn rememorantajn tiama tempo.