Wednesday, September 18, 2019

Cigna familio kompleta

Ili fulas as manĝejo
Al mi trafis bonŝancon. Kial? Pro tio, ke cignoj elektis mian lageton por havi idojn. Kaj tio al ili sukcesis, sed al mi donis bonan premion, ke mi povas vidi, observi ilin ĉiutage. Mi ĝojas, ke ili ĝis nun feliĉe kreskas, nivelo de akvo estas konvena / malgraŭ manko de akvo en lando/ pli, ili havas bonan manĝaĵon en lagetoj. Ankaŭ ili beliĝas, tio signifas, iliaj plumoj blankiĝas. Generale, mi tiel pensas ilin senti sin feliĉa, kune kun mi.
Ili fluas dum manĝejo
Nun 'familio' matenmanĝas, do mi deiris, por ke ne malhelipi ilin serĉi manĝaĵon

Tuesday, September 17, 2019

Laŭ mi aŭtoro pravas

Nia loka lago
Vi devas antaŭeniri kun la vivantoj,
 Kaj kapti novan vivon,
 Kaj ne en la velkinta folio de laŭro
 Obstine beligi kapon,
Vi ne returnos la vivon de la ondoj!
 Nenia plendo helpos:
Senpova koleroj, vana bedaŭroj!
 La mondo iros sian propran vojon!

   aŭtoro: A. Asnyk traduko- Piotr Rumiński


Sunday, September 1, 2019

Historio - 01.09.1939

Poloj neniam forgesos tiun ĉi detrevenon. Antaŭ 80 jaroj komenciĝis la dua mondmilito, ĉar najbara lando atakis suverenan teritorion - Pollando. Hodiaŭ - la unuan de septembro kolektiĝis ĉefuloj de 40 landoj por memorigi ĉi daton, kaj indiki por ke neniam ripetu simila milito en la mondo.