Friday, December 25, 2009

La lageto 7


La lasta somero estis ĉe ni varmega, ĝenerale dum majo, junio tute ne pluvis, do en mia lageto nivelo de la akvo malaltiĝis ĉirkaŭ 80 centimetroj. La akvo en la lageto nur devenas el pluvado, do mankas ion alfluon ekster. La plej granda defluo de la akvo iras trans arboj. Ĉirkaŭ lageto kreskas jenaj arboj; poploj, betuloj, salikoj, kverkoj, alnoj kaj aliaj, rimarku, ke ekzemple unu betulo "trinkas"minimume 500 L da akvo je tago, kaj mi havas 90 grandajn arbojn, kalkulo estas simpla, 45000 L!!! Anakoraŭ oni devas aldoni vaporadon. Ega manko. Kaj mi samtempe bone scias, ke arboj donas al ni OKSIGENON. Bedaŭrinde mi de tempo al tempo fortranĉas malnovajn, damaĝaj de insektoj, arbojn, plantante novaj arbetoj. Tia metodo estas racia. Mi devas konfesi, ke mia domo, mi varmigas nur per ligno devenanta de miaj arboj. Nun la lageto estas frostiĝa, dikeco de la glacio ĉ. 10 cm. Kaj hodiaŭ la unua tago de Kristnasko, pluvas, temperaturo +8*C Sur la foto, salikoj.

Monday, December 14, 2009

La vivo 6- papilio



Lasta flugo

"Vi kien flugas, papilio
Trematene kaj rapide?
Jam mortis rozo kaj lilio,
Kaj venas frost' perfide"....
verko de E. Privat

Kion mi rimarkis, ke dum vintro papilioj oportune ripozas kaj dormas.
Ili jam bone orientiĝas kie trovi novan lokon, tio ekas en mia distrikto dum la unuaj tagoj de oktobro.
Nur, kiam mi malfermas mian kelon de mia domo kaj apuda dometo ili lokiĝas sub la plafono.
Mi observas tiam kaj kalkulas ilin, ĝojante kaj permesante ilin tio danĝere fari.
Papilioj trankvile atendos la printempon.

Sunday, December 6, 2009

Sen kategorio - Vagabondoj


Lastan semajnon oni montris en nia televido jenan historion. La internacia paro, li norvego kaj ŝi germanino vagabondas tra la tuta mondo, postlasinte ĉion, laboron, familion. Ili nune estas en Polujo, proksime de mia distrikto, kaj kio estas interesa en tion. Ili jam vagabondas / atento/ 25 jarojn!!! Ilia plej proksima celo estos Mongolujo. Interese, kia maniero ili tion faras, imagu, ke piede kaj helpas ilin tri azenoj,kiuj portas diversajn pezojn. Ankoraŭ, oni sciigis, ke kiam ili dormis nokte, kompreneble bonaj homoj gastigis ilin hejmen kaj azenoj paŝtiĝis en arbaro, okazis malagrabla incidento. Iu malbona pafisto nokte mortigis azenon, ĉar li eble pensis ,ke ĝi estas kapreolo...

Tuesday, December 1, 2009

Esperanto 6


mia Eo plue.
... mi preskaŭ ĉesi interesiĝi pri Esperanto, nur de tempo al tempo mi aŭdis mallongajn sciigojn en nia radio pri esperanta movado. Mi mencias pri partopreno en landa esperanta kongreso en Szczecino, kaj du eksterlandaj ekskursoj. La duan de decembro 2007 jaro esti al mi la dato, kiam mi denove esperantiĝis. La cirkonstancoj estis tre simplaj, sed mi longe pensis ĉu meti la fingro sur butonon ĉe mia komputilo, kiam mi rimarkis la paĝaron "Lernu". La decido estis malfacila, sed finfine decidis pozitive. Jes dank' al Lernu mi registriĝi si, kiel uzanto de ties paĝaro, kaj estiĝis Esperantisto. La Esperantisto sonas fiere, sed korekte skribi kaj bele paroli ne estas facila vojo. Mi estas konscia pri tio. Estimata leganto rimarku /se vi legas mian taglibron/ tre longan paŭzon pli ol 40 jaroj. Ĝuste..
P.S. Sur la foto la unua eldono de lernolibro en la pola lingvo nur kovrilo- ne orginala