Sunday, December 31, 2023

La jaro 2023

La lasta tago de la jaro 2023, do, estas tempo sumigi ĝin. Sed nun pri hodiaŭa vetero. La tago estis suna, kaj preskaŭ senventa, sed ne varma. Se temas pri nokto, do luno brilis bele, oni povu vidi sen arta lumo. La jaro 2023 ĝenerale estis milda, sen eksterordinaraj veteraj okazintaĵoj, mi menciu nur pri la somero, ĝi estis eĉ varmega. En mia privata vivo nenio ŝanĝis, krom tio, ke mi maljuniĝas iom malsanas, sed fartas diverse, bone aŭ malbone ... Ankorŭ unu afero, la lastaj novaĵoj en mia lando, sed tio mi priskribos en komentoj...

Tuesday, December 26, 2023

Mia abelejo - fine de decembro 2023

Mia abelarejo en decembro 2023, kvankam la abelujoj estas en vintra medio sur la fotografio, sed estas nenia spuro de vintro hodiaŭ. Kaj eĉ abeloj elflugis el kelkaj abelujoj por etendi siajn flugilojn. Hodiaŭ estas venta vetero, sed sufiĉe varme, la temperaturo tagmeze atingis +9*C. Mi eĉ volis rigardi en du abelujojn, sed finfine mi rezignis, eble pli varmiĝos, do, mi tiam faros, finfine hodiaŭ estas festo, Sankta Szczepan - la martiro en katolika eklezio.

Monday, December 25, 2023

Wednesday, December 20, 2023

Novaj ordoj en pola - TVP

Hodiaŭ en mia lando estas haltigata ŝtata nacia televido TVP, faris tion nova registraro. Nova registaro konstatis, ke ĉiuj novaĵoj sendataj estis ĝis nun malveraj, precipe enlandaj. Al multo da civitanoj tiaj ŝanĝoj ne plaĉas kompreneble. Sed nova registaro volas enkondukti novajn ordojn. La situacio estas eksterordinara, ĉar tio ne okazis de 1989 jaro.

Sunday, December 17, 2023

Ĉu gravas tion ?

Unuavide, la foto ŝajnas sensignifi, fasko da pajlo kaj iom da rubaĵo sur la glacia surfaco de la lageto. Jen kiel ĝi aspektas, kaj tamen tio, kion mi priskribos, donas al vi multon por pripensi. Ĉi tio okazis sur mia lageto. Du knaboj, Dorian ok jara, kaj Kacper dekdu jara enpaŝis mian posedaĵon, ĝi estas barita, sed por ili tio ne estis problemo. Ili puŝis vaskon de pajlo en lageton, krome forĵetis fajansajn figurojn: cigno, testudo, kapreono en lageton. Kompreneble figuroj rompiĝis. Mi informisis policon pri damaĝo, sed gis nun senrezulto. Mi prenis aferon en propraj manoj, kaj fiksis, ke ĵus tiel du knaboj faris tion. La figuroj menciitaj estis gravaj por miaj nepoj, ili tre ŝatis ilin pro belaj iliaj vizaĵoj. Mi prenis ĉiajn cirkonstancoj je la atento, longe pensis, komparis faktojn /mi aldonu, ke mi antaŭe konis ilin/ kaj fine konjektis, ke nur ili povus fari tion. Kiam mi konfrontis ĉion, la supozo estis trafa. Finfine, mi renkontis kun knaboj, iliaj gepatroj, kaj ĉio precize estis eksplicite. Gepatroj devas perdon ripari. La plej grava demando, kial ili tion faris, kaj kiel ili estas kondutaj? Ĉu gepatroj jam ne regas je geinfanoj. Ĉu dum mia infanaĝo, estis simila? Laŭ mia scio antaŭe regis pli granda disciplino en familio.

Wednesday, December 13, 2023

Historio kaj ...

Militleĝo estis enkondukita en Pollando antaŭ 42 jaroj. Tio estis farita por malhelpi la nacion decidado pri libereco kaj suvereneco. Tiam multaj homoj estis arestitaj kaj metitaj en malliberejojn.La 13 de decembro 1981 jaro. Ĉi tio estas memorinda dato.

Saturday, December 9, 2023

Pensoj

Nenio pasas sen spuro. Kion ajn mi faros, ĝi estos registrita en mia vivhistorio, same kiel ĉiu eta detalo estas registrita en mia medicina historio. Io, kio jam okazis, estas farita por ĉiam. Ĝi malaperis kaj mi ne plu povas ŝanĝi ĝin. Ŝajnas ke ne ekzistas, sed ekzistas. Iu memoras ĝin kaj mi memoras ĝin, kaj vi povas nenion fari por ŝanĝi ĝin. Sed multaj el la agadoj, precipe la malgrandaj, estas por mi negravaj kaj mi neniam memoros ilin en ĉi tiu vivo. Aŭ eble en la dua vivo ili revenos kaj, ĉu mi konsideros ilin? Sed, mi ŝatus vivi alian vivon, sen zorgoj kaj problemoj... Mi volus vivi inter bele flarantajn ne velkantajn florojn, kaj sub blula ĉielo, kaj konsideri pri...

Friday, December 8, 2023

CZEKA nas ZUBOŻENIE! Prof. Modzelewski: Będziemy BIEDNIEĆ i WYLUDNIAĆ się

La profesoro intervjuas pri ekonomiaj probelmoj, precipe polaj, sed ankaŭ ĝeneralaj. Nun, mi rememoras, ke mi renkontis lin en la naŭdekaj jaroj dum ia konferenco, li prelegis. La titolo de prelego estas jena: Atendas nin malriĉeco kaj senhomigeco