Thursday, March 21, 2013

La printempo - 2013

ĝojiga knabo
La unua tago de printempo bonvenigis nin per neĝado. Neĝis la tuta tago, sed, tage estis +4 gradoj.
Komparante pasintan jaron 2012, kiam mi skribis artikoleton pri lageto, 19.03.2012. Tion mi perfekte memoras estante ĉe la rando de lageto, kaj observante paron de anasoj, ili ĝojige banis en la akvo. Tiam neĝon kaj froston manki, sed tio nur rememoroj por mi.

En mia lando estas kutimo, skola junularo adiaŭas vintron kaj samtempe bonvenigas printempon, "dronigado de marzanna" en riveron, ili tiam elparolas vortojn, fluu 'marzanna, ĝis la maro. 'Marzanna' ĝi similas inon, kaj estas konstruita el pajlo kaj iom privestita. "Marzanna" - ĝi simbolas vintron

Wednesday, March 20, 2013

La vintro - 2013

La vetero iom furiozas, ĉar estas jam vico por la printempo, kaj, ĝi ankoraŭ plue daŭras. Kvankam hodiaŭ estas la lasta tago de la vintro!
De naŭa de marto ĝi denove etendiĝis  ĝia regno. La temperaturo hezitiĝas de -5* ĝis -17* gradoj. La neĝo kaj frosto regas en areon kaj surfacon de nia tero. Oni prognozas similan veteron ankoraŭ du semajnojn! Terure!
La unuaj tagoj de marto, kiel belaj, ĉion indikis, ke la printempo tuj estiĝos. Mi jam flaris freŝan, sudan venteton, vidante viglecon de abeloj kaj kanton de birdoj, do, mia koro kaj korpo ekĝojiĝis pro tiu  fanfarono. Ho, mi revulo. Sed, la vetero surprizis nin ĉiujn.

Estas interese, ĉar mia alpa violo ekfloris nun, anstataŭ 3 monatoj antaŭe, krome, ĝi havas nur unu floron! Ĉu eble ĝi volis ion diri al mi?

Thursday, March 7, 2013

Ekologio 6 - kokinoj

La virkoko gardas sekurecon de kokinoj
Ĝenerale estas sciate, ke ekologiaj produktoj, oni taksas pli favore kaj sane por la homa organismo. Sed, ne ĉiuj tion aprezas. Ho, estas eĉ homoj, kiuj asertas, ke ili ne vidas diferencon inter  ekologiaj produktoj, kaj grandamasaj produktoj, kies bredantoj produktas. Mi kompreneble estas adepto de ekologie bredataj bonaĵoj.
Mi ne tro grandskale bredas kokinojn, kaj sekve vendas por kvin amikaj personoj la kokinajn ovojn. Ĝi ampleksas ĉirkaŭ 140 ovojn po semajne.
Kiel mi nutras kokinojn, la nutraĵo deveni de mia kampo, kaj ĝi konsistas ĉefe el grenoj muelaj, herbaĵoj, terpomoj, kaj plej grave ili havas je propra dispono 2 ha da kampo, kie ili serĉas ankaŭ nutraĵon pli specialan nutraĵon, sed ili bone scias kiel fari tion.
Ni vidas tion sur ĉi tiu foto, kiel ili ĝuas kaj ŝatas ĉi laboron, kaj banadon en mola sablo! Rimarku, ke virkoko observas sian haremon, krome, ĝiaj okuloj ĉiame elŝutas danĝeron, nome, vulpon aŭ akcipitron.

Por pruvi diferencon inter ekologiaj ovoj, kaj ovoj el skatola bredado, mi faris eksperimenton. Foje mi vendis al unu el mia aĉetantino ovojn el skatola bredado, ŝi tuj tion rekonis, kaj diris,  ke plue ne aĉetos ovojn de mi. Sed, mi afable tion klarigis kaj pardonpetis ŝin pri tuta embaraso. Ĝis nun miaj fidelaj aĉetantoj estas ege kontentaj. Sed mi demandas min, ĉu la bredado de kokinoj al mi donas grandan profiton?

Ĉu vi eble vidis kokinojn el skatola bredado, kiel ili aspektas? Mi tion jam ne priskribos.