Saturday, June 30, 2012

Tio kaj alio - festeno

Hodiaŭ okazigas en mia vilaĝo, festeno, kiu kolektis multe da homoj el proksimaj vilaĝoj. Oni preparis diversajn konkursojn, krome, komunuma asembleo kantis popolajn kantojn. Kaj kompreneble oni povis trinki, manĝi, danci, ĝenerale estis gaje kaj simpatie.
Tia ĉi aranĝo arta asimilas homojn kaj proksimiĝas al pli bona interkompreniĝo. Kvankam vilaĝo Kikół ne estas tro granda urbeto tamen homoj tre volonte ludas kaj ŝatas liberan tempon aktive trapasigi ĝi. Sed, mi persone pensas, ke similaj aranĝoj oni povis aranĝi pli ofte, ĉar gejunuloj trovas sian lokon en propra vilaĝo kaj ili ne serĉos forte "alian mondon".

Wednesday, June 27, 2012

La somero - 2012

La bukedo de kampaj floroj: cejano, agrostemo, papovo kaj delfinio.
Kvankam la nuna kalendara somero ekis antaŭ nelonge, sed verdire ĝi daŭras jam de la majo, ĉar la temperaturo tage akiradis super 20*C eĉ 32*C. Bedaŭrinde, regis seka vetero pro tio multe da plantaĵoj velkiĝis precipe sur sablaj kampoj. Sed la vetero ŝanĝiĝis jam de 13 junio, ĉar pluvis, la pluvado, ekzemple, 20.06 - merkrede pluvegis intense.
La pluvo savis niajn kampoplantaĵojn, herbejojn, arbarojn, ĉar ĝi donis "manĝon" al ĉiuj.
Mi persone ekĝoiĝis pro plialtiĝo de la akvo en mia lageto, la situacio aspektis danĝere.

Somere, mi promenas inter la kampoj kaj admiras belecon de la naturo, precipe kampaj floroj liveras al mi ĝojiĝon.