Tuesday, February 26, 2019

Antaŭprintempo alvenis en februaro

Glacio sur lagetoj, lagoj ne regis longe. En mia loĝloko tio daŭris de 27 novembro - pasinta jaro, ĝis 19 de februaro nuna jaro. sed, kiam aero plivarmiĝis, do ĉiuj birdon tion eksentis, ankaŭ cignoj. Ili rimarkis mankon de glacio, kaj cignoj denove revenis al mia lageto, probable la sama paro. Mi supozas, ke ili sopiris al lageto. Ĝi abundas pro bona manĝaĵo, mi konvinkis pri tio, ĉar ĵetis al ili pecon da pano, kaj ili ĝin ne manĝis, eĉ neglektis.
Estas bela vidaĵo, kiam ili majeste neĝas sur lageto, kaj mi havas eblecon tion spekti.

Wednesday, February 20, 2019

Miaj lagetoj - unu el ili

Mia lageto vekiĝis de vintra dormo, akvo aspektas freŝa. Jam akvaj birdoj ankaŭ alflugas. Restaj lagetoj ankoraŭ estas frostigitaj, sed baldaŭ ili ankaŭ reviviĝos. Verŝajne vintro forpasis

Thursday, February 14, 2019

Ĉu inter ni estas ankoraŭ revuloj

nia loka lago


Nenio estis inter ni!
Neniaj kredoj, konfesoj neniaj,
Nenio  nin kunligis
Krom printempaj revoj amindaj;

Krom la aromoj, koloroj kaj briloj
ŝvebantaj en la spaco,
Krom balancaj  arbaretoj per kantado
Kaj ĉi tiu freŝa herbeja verdaĵo;

Krom ĉi tiuj akvovaloj kaj riveretoj
Rosgutantaj ĉiun valon,
Krom  girlando de ĉielarkoj, nuboj,
Krom  naturo de dolĉaj sorĉoj;

Krom ĉi komunaj, helaj fontanoj,
El kiuj niaj koroj trinkis ravon,
Krom primuloj kaj konvolvuloj
Nenio estis inter ni!

A. Asnyk - tradukis mi, Piotr Rumiński

Tuesday, February 12, 2019

Vintra pejzaĵo

Ĉu jam fino de vintro? Hodiaŭa tago ne tro kuraĝe diras jese, sed mi aldonu, mi atendu... ĉar estas tro frue konstati pri tio.
La tago bela, sed ne tro varme, la lasta neĝo jam forpasis hodiaŭ. Ankoraŭ pri neĝo, antaŭ unu semajno ĝi falis, la tavolo estis impona en mia ĉirkaŭaĵo preskaŭ 15 cm, ĝi kuŝis longe, /ĝis hodiaŭ,/ ĉar noktoj estis malvarmaj.
Mi prezentas kelkajn fotojn el vintra pejzaĵo.



najbara vilaĝo