Saturday, October 29, 2016

Mia familio - nepo Francisko

Mia la dua nepo Francisko hodiaŭ finas du jarojn. Kvankam pere 'skajpo' mi interparolis kun Francisko /karese, Franio/ Ĉar li loĝas malproksime de mi en alia lando kun siaj gepatroj. Mi gratulis al li pro tio. Dum interparolo Franio prezentis al mi diversajn plastikajn bestojn, kaj nomiĝis ili korekte, kaj ĝirafo verŝajne tre plaĉis al li, ĉar diris, ke ĝi estas bona ĝirafo.

Sunday, October 23, 2016

Eksterlandaj aferoj - Hungario

Grava datreveno por Hungario
Nacian batalon de hungaroj oni nomas ankaŭ hungaran revolucion.  Ĝi  eksplodis   23-an de oktobro 1956. Partoprenantoj de batalo postulis liberecon de vivo, precipe liberon de parolo, kaj dependecon de Sviet-Unio. Komencaj sukcesoj rapide finiĝis, ĉar okazis invado de sovietaj soldatoj, kaj finfine sange kovris batalantoj.
Do, pro tiuj ĉi eventoj hungaranoj omaĝis tion per speciala solenaĵo tiamaj tagoj- ĵus hodiaŭ la 23 –an de oktobro 2016. Ĉefan parolon donis ĉefministro de Hungario – Orban.
Interalie li diris: Se vi havas du vojojn por elekto, do, elektu malfacile. Tio estas la unua principo de kuraĝo. Nuntempa mondo suferas, ĉar forgesis pri ĝi, Hodiaŭa Eŭropo elektas prefere, tion, kio estas simple, facile koste. Anstataŭ propraj infanoj elektas alvenintoj, anstataŭ laboro – spekulo, anstataŭ prava vivo - kreditoj

Monday, October 10, 2016

Iom pri juro

Kiel homaro konstruis leĝon, mi diru pli multe, tiel malsimplan leĝon. Ĉiu lando havas propran leĝon, kiu agas laŭ Konstitucio de ĉi tiu lando. Generale, Konstitucioj estas similaj en ĉiuj landoj, sed ne ĉiam. Tio dependas de kutimoj, kulturo, religio kaj aliaj faktoroj, kiuj cirkulas en la ŝtato. Kion mi persone pensas pri ĝi? Miaopinie leĝo estas  malpreciza, kaj tiel fleksa, ke prokuroro kaj juĝisto, juĝisto kaj advokato havas en la sama afero, diversajn opiniojn. Okazas, ne ĉiam, ke lerteco, ekzemple de advokato kaŭzas, ke kulpanto venkas la juĝaferon.
Mi demandis iam advokaton, kial leĝo ne estas simpla, li respondis, ke lia profesoro diris: Kiam leĝo estis tiel simpla, do larĝa grupo de prokuroroj, juĝistoj, advokatoj estus senbezonaj. Mi aldonu, ke ĉi grupo havas grandajn privilegiojn kaj ricevas bonan salajron. 'Demanda signo prenita el retejo'.

Wednesday, October 5, 2016

Mia abelaro - fina laboro

ni vidas etajn insektojn-varroa destruktor
Malrapide finiĝas laboro ĉe abelaro. Mi devas ankoraŭ montri ĉiujn abelujojn. Apliki du foje kuracilon por likvidi insektojn /varroa destruktor/.  Kovri surfacon internan de abelujoj per specialaj kusenoj. Kaj aliaj agoj.

Monday, October 3, 2016

La aŭtuno - 2016

mia arbareto
De hodiaŭ komenciĝis reala aŭtuno. Ĉar temperaturo malaltiĝis ĉirkaŭ dek gradoj, kaj plej grave pluvas, ĉielo kovris nubojn. Folioj de arboj ŝanĝas kolorojn. Do, la tero ricevos iom da akvo.