Monday, April 28, 2014

La naturo - pri oriolo

Ĵus hodiaŭ matente mi aŭdis la voĉon de oriolo, ĝi estas mia ŝatata birdo.

Tuesday, April 22, 2014

Mia familio - datreveno

Ĵus hodiaŭ estas nia geedza  datreveno. Mi kaj mia edzino solenas gravan por ni datrevenon. Ni bone memoras tiun tagon, tio estis dimanĉo la unua tago de Pasko.

Thursday, April 10, 2014

Smoleńsk - rememoro pri katastrofo

Hodiaŭ pasas la 4-a datreveno de katastrofo kun 96 personoj, dum kiu ĉiuj pereis. Tio estis en nia postmilita periodo la plej granda tragedio, ĉar en ĝi pereis Prezidento de Pollando kun lia edzino kaj 94 aliaj eminentaj homoj. Ĝis hodiaŭa tempo la popola vere ne konas kaŭzon de tragedio.

 Mi citas unu el opinioj pri la katastrofo 10.04.2010. "Prof Staniszkis 10/04: Kuraĝo ne iĝis pli malkara. Donald Tusk-Ĉefministro de Pollando,  prenis nepardoneblan decidon, doni al la rusoj esploron."

Wednesday, April 2, 2014

La printempo - 2014

Ploranta saliko, jam havas la unuaj folioj
Pola proverbo pri la monato aprilo diras: 'Kwiecień - plecień, to przeplata trochę zimy trochę lata'
"Aprilo - interplektilo
Ĝi alterne interplektas iom da vintro,
Kaj  iom da la somero".

Ĵus en monato aprilo en nia klimata regiono, nia korpo devas ŝanĝi sian pensadon kaj manieron por alia ritmo. Ni jam eble havas tion en nia naturo.
La vivo kun harmonio, kun la naturo estas ŝlosilo,  dank’ al tio oni kovras  plimulton da ĉarmo en la ĉiu taga vivo. Tial gravas, por ke oni komprenu ĉi tiun principon,  ke la esenco de natura ordo estas kolekto ripetantaj ritmaj procezoj, ili influas sur nian sanon, fizikan forton kaj ekvilibron psikan. La funkcianta mekanismo en naturo reagas sur sinfarton de homo, kiu estas parto de la mondo.  Por ke pli bone  ekkoni ĉirkaŭantan realon kaj ĝisdatiĝi ritmo de laboro, ankaŭ sian propran mion de la vivo, oni devas posedi konvenan scion,  rilate al  tiuj fenomenoj, kiuj havas la plej grandan influon.