Wednesday, May 25, 2011

Trafaj decidoj en la vivo!?


La problemo estas kunmetita, ĉar preni ĝustan decidon oni povas ne ĉiam bonfarite. Ĉiun tagon ni decidas, aŭ ne decidas pri la dissolvo de la problemo. Sed procedi la decidon, plej ofte prenas memulo en simplaj aferoj. Se temas ekzemple pri politikaj problemoj, oni faras tion komune, ni starigu la demandon, ĉu ĝuste estas trafa decido. Malgraŭ opinias diversajn ekspertojn, evidentiĝas post iom da tempo, ke oni maltrafis. Laste, mi probable faris maltrafan decidon, do vendis ne grandan pavilonon en urbeto Lipno, antaŭe en ĝi mi servis agadon, glatigis drapojn al civitanoj. Kial, ĉar mi postulis ne tro enspezon. Mi aldonu, la decidon ni kunagis ambaŭ, mi kaj mia edzino, sed pripensu, mia edzino nur konsilis al mi, sed mi fine ĉion akceptis. Investaĵoj oni vendu en kriza situacio, sed, mi ĉi tion faris senbezone.

Monday, May 16, 2011

La naturo - anaso



Promenante, sur lignoŝuo tra la lageton, mi hodiaŭ rimarkis anason kun siaj idoj, supozeble la sama pri, kiun mi anoncis ,ĉar nesto jam estas malplena. Kiel ili estas viglaj, la beketoj senĉese serĉis manĝaĵon, ankaŭ cilion /lemno/. Lageta akvo abundi je ĝin. Ili naĝis ĉefe ĉe la bordo, do elektis maldanĝeran vojon. Verdire, akva herbaĵo proteki ilin, sed povi esti danĝera. La grupo enhavas 9 idojn. En aliaj lokoj mi rimarkis ankoraŭ tri nestoj kun ovoj, ili havas iomete verdan nuancon. Sed mi ne pensis, ke anaso kovas sur 12 ovojn! Ankaŭ sukceson al ĝi, eble per ĉi tio mi helpos ĝin. Ho mi revanto.

Friday, May 13, 2011

La ekskurso


Hieraŭ, mi bicikle ekskuris al urbeto Skępe. La vetero estis perfekta, do biciklado plene sukcesis. La veturado okazis ĉe ŝoseo numerata '10' en Pollando. Bedaŭrinde, kiam oni konstruis la vojon, laŭlonge preskaŭ ne faris vojetojn al biciklistoj. /en okcidentaj landoj, mi aŭdis, ke, tio estas normala praktiko, vojetoj al bicikloj/. sed niaj decidantoj kiel miopaj, oni ne pripensis pri piedantoj, biciklistoj. La distanco kalkulis ĉiarkaŭ 24 da kilometroj. Jen unua fot. el mia ekskurso, ĝi bildas preĝejon en vilaĝo Karnkowo. La revenon mi priskribos poste.

Wednesday, May 11, 2011

La printempo 2011


Majo, la plej bela
monato en la jaro.
Ĝi flaras miela,
ĉar abeloj kunprenas nektaro'
Eĉ flava sonko al ili hela
nur sambuko al ili nokt-aro.


Post ĉi vintro restis ĉe mi nur unu abelujo, sed ĝi estas tre multnombra de abeloj. Du abelujoj de abeloj ne travivis la vintron, mi ne konas kaŭzon de ĉi tio. Sed mi esperas, ke ĝi triobliĝos.
p.s.Komence, mia versaĵo, do estu indulgema al mi.

Wednesday, May 4, 2011

Sen kategorio - pensoj


Mi volus esti tia junulo...

Lakton mi volus volinta
sed ricevis cucumon.
Mi volus gepatrojn
sed ricevis ludilon.
Mi volus paroli
sed ricevis legolibron.
Mi volus lerni
sed ricevis notaron.
Mi volus pensi
sed ricevis nociojn.
Mi volus tutvidaĵon
sed ricevis ideeton.
Mi volus esti libera
sed ricevis disciplinon.
Mi volus ami sed ricevis moralon.
Mi volus profesion sed ricevis postenon.
Mi volus feliĉon sed ricevis monon.
Mi volus liberecon sed ricevis aŭton.
Mi volus sencon sed ricevis karieron.
Mi volus esperon sed ricevis timon.
Mi volus ŝanĝi sed ricevis kompaton.
Mi volus vivi...

Al mi plaĉas la versaĵo, aŭtoro nekonata. Miaopinie, ĉiuj gejunuloj, povas krei ion simile, kaj poste kompari kun sia vivo.