Friday, August 29, 2014

Mia familio

Hodiaŭ mia familio pligrandiĝis, ĉar mia filino naskigis idon. La antaŭnomo de bebo estos baldaŭ pripensita. Pro tiu ĉi okazo mi estas ege kontenta, kaj sentas grandan ĝojon.

Wednesday, August 27, 2014

La lageto - 30

Mi laboras ĉe bordo de lageto, akompanas la kato, ĝi eble volus ankaŭ helpi al mi.                      
Ĉu la tendenco de sekiĝo de akvo en lageto haltiĝis? Dimanĉe, pluvis ĉirkaŭ du horojn, kaj pro tio nivelo de akvo altiĝis.
Laste, mi ofte laboras ĉe lageto, ĉar en ĝi mankas la akvo, do, tio estas oportuna kaj pli konforme por mi. Ĝuste sur la fotografio mi faris 'harplektaĵon' el arbustoj kaj surmetas ĝin apud la bordo. Poste mi eltiras koton kaj kovras ĝin por fortigi randon.
Plej parte mi tiun agon faras en gantoj, sed tiam mi ne enmetis ilin, kaj imagu al si, ke hazarde mordvundis min ia insekto en la fingron. La piko estis dolorega, krome la fingro tuj ŝvelis, kaj forte jukis. Hodiaŭ nivelo de akvo estas, /manko/  - 64cm.

Ekologio - ventilego

Sur la foto oni vidas kampon de maizo, tio estas mia plantoj.
Ĝi estis konstruita dum unu tago, hieraŭ, mi tion observis. Apartaj detaloj de ventilego, speciala subportilego transportis kaj starigis en sia loko. Supozante zorgoj pri konstruo daŭris kelkaj jaroj. Kial mi skribas pri tio, ĉar la konstruo situas proksime de mia domo, eble 1,5 km, kaj tio ne plaĉas al mi. La pejzaĝo estis malordigita.

Friday, August 22, 2014

La lageto - 29

Ĵus antaŭ momento mi elfosis iom da koto el lageto. Mia lageto, ĉu ĝi estas lageto? Preskaŭ tuta surfaco de lageto ne ekzistas, ĉar mankas en ĝi akvo. Restis nur simplaj fiŝetoj, kiuj kapablas daŭri kaj vivi en malpura akvo. Mi jam posedas 19 jaroj tiun ĉi bieneton, kaj ne vidis tiel malplenan lageton. Mi  volus savi vivon en lageto, sed nenion povas mi fari. Verdire, mi estas pesimisto, se temas pri rapida riparo de situacio.

Saturday, August 16, 2014

La somero - 2014

Herbaĵoj ĉe rando de lageto
La somero 2014 estos longe en mia memoro. Unue, pro varmega vetero, kaj due, nivelo de akvo en lageto - tre malalta.
Ĝenerale, ĉi - somere en mia regiono oni povas diri, ke nur pluvetis, do, estis seka, tre suna vetero.
Hieraŭ iom pluvis ĉirkaŭ unu horo. Do, nivelo de akvo en lageto antaŭ pluvo estis  -66 cm /manki/ kaj post pluvo -63 cm.

Saturday, August 9, 2014

La lageto - 28

Pli granda parto de lageto jam ne ekzistas tiu kokino atestas pri la situacio, sub ĝi estas koto ĉirkaŭ 1 metro. Por mi tio estas modesta afero.

Historio - la dua mondmilito

Forĵeto de atomaj bomboj sur du japanaj urboj. La 6- an kaj 9-an de aŭgusto 1945,- Hiroŝimo kaj Nagasaki suferis pro atako de atomaj bomboj.
La 6an de aŭgusto 1945, ĉielo super Hiroŝimo tuj eksplodis. Fulmo pli forta ol suno, en unu momento fulmis la tutan urbon. Tuje malfermis kvazaŭ pordoj de infero. Dekoj da miloj loĝantanoj simple pereis. Tri tagoj poste la samon tuŝis alian urbon - Nagasaki.
Kaj tie ankaŭ estis kvazaŭ infero.
La uzo de tiuj du bomboj ŝanĝis vizaĝon de la mondo, kaj donis komencon de vetkuro de atoma periodo.

Saturday, August 2, 2014

Esperanto - 21

Lasta fotografio el Bonaero.
Lasta tago de Universala Kongreso. Lo solena fermo estos je la 10.00 horo. Mi citas rezolucion de Kongreso.

REZOLUCIO DE LA 99-A UNIVERSALA KONGRESO DE ESPERANTO

"Ni, 706 partoprenantoj en la 99-a Universala Kongreso de Esperanto, venintaj el 57 landoj de ĉiuj mondopartoj al Bonaero, Argentino,

Diskutinte en pluraj sesioj pri la temo Ĉu la nepoj nin benos? Streboj al daŭripova estonteco;

Konstatinte,


ke Esperanto reprezentas plene aktualan strebadon, kun evidentaj ligoj al aliaj esencaj agadoj kadre de la nuntempaj tutmondigaj tendencoj,

ke la celado al sanaj, dauripovaj socioj, bazitaj sur paco, justeco, demokratio kaj ekonomio servanta al la homoj kun respekto al la vivosubtenaj sistemoj de la naturo, kongruas al la interkultura solidareco kiu ĉiam motivis la Esperanto-movadon,

kaj ke en la diversaj aliroj al daŭripovo ofte mankas sufiĉa atento al la ligo inter la lingvaj demandoj kaj aliaj esencaj agadoj, kio donas al ni la taskon daŭre kaj pli efike labori tiukampe;

Alvokas

ĉiujn subtenantojn de Esperanto fari ĉion eblan por plenumi nian apartan rolon kiel movado por justa, konscia multlingvismo, kaj viciĝi inter la diversaj sociaj movadoj por interkultura kaj kontraŭdiskriminacia edukado, homaj rajtoj, naturprotektado, popola klerigado, rimedosparaj vivstiloj kaj aliaj;

Deklaras,

ke la valoroj necesaj al la konstruado de daŭripova monda socio estas kernaj valoroj de nia movado, ĉar mondo, en kiu Esperanto daŭre havos sencon, estos mondo, kiu ekonomie kaj ekologie, politike kaj kulture, konservas diversecon, pacon kaj justecon."

Kaj samtempe ...

Friday, August 1, 2014

Esperanto - 20

Vendredo, antaŭ lasta tago de la kongreso.
Mi patoprenis prelegon pri estonteco de plia daŭro nia "patrino Tero", sed preleganto bazis ĝin  de franca sciencisto preminto de Nobel - profesoro Duve.  La prelego estis tre interesa, Hazarde mi vidis ankaŭ muzikistoj de gvardio nacia de Argentino, kiuj ludis ĉe monumento 'Obekisko'.