Tuesday, September 23, 2014

Aŭtuno - 2014

Hodiaŭa tago, la unua tago de aŭtuno similas al aŭtunaj tagoj, precipe ĝis tagmezo. Matene ventis, folioj falis de arboj, iom pluvis, kaj, mi observis jam  reveno de birdoj al sudaj varmaj landoj.

Sunday, September 21, 2014

Lageto - 31

De unu monato mi ekis novan strategion, se temas pri mia lageto. Kaj aranĝas ĝin en alia maniero, mi supozas, ke savos konvenan nivelon de akvo en la lageto. 

Somero -2014

Do, la somero preskaŭ finiĝas en la jaro 2014. Ĝi estos memorinda por mi, precipe pro tio, ke mia lageto sekiĝis, kaj ankaŭ pro vetero - varmegaj tagoj.

Wednesday, September 17, 2014

Historio - el pola historio


Ĝi estas grava dato en pola historio, ĵus en tiu tago en la jaro 1939 sovetaj soldatoj konkeris orientan parton de Pollando. Tio okazis surbaze de interkonsento de pakto Ribentrop - Mołotov.

Monday, September 1, 2014

Historio - La dua mondmilito

historia foto, soldatoj trapaŝas polan limon
La unua septembro 1939, akurate je 4:40 unuaj bomboj falis sur pola lando. Tiam germana kirasŝipo Schleswig-Holstein komencis bombardi  Westerplatte. Ĝi estis signo, ke komenciĝis la Dua Monda Milito. La 75a datreveno de la eksplodo de la konflikto. Kaj en Westerplatte hodiaŭ oni delegis memoran apelacion kaj estis pafita honora Salvo. Ankaŭ oni  metis girlandojn ĉe la Monumento de la Defendantoj de la Bordo.

Ankaŭ samtempe, aviadiloj ekis bombardi polan urbeton - Wieluń, kvankam en ĝi ne estis nenia milita industrio, nur temis, por ke timigi polajn civitanojn. Tiam pereis 2 mil civitanoj, kaj centro de urbo estis tute detruita