Sunday, July 31, 2016

La lasta tago de renkontiĝo en Krakovo

nokta gardostaro de junularo
Hodiaŭ, dimanĉe finiĝis renkontiĝo - la mondaj tagoj de junularo /śdm/ Kaj, Papo Francisko anoncis, ke la sekva renkontiĝo de junularo okazos en lando Panamo - en 2019 jaro. Dum predikoj interalie Papo parolis al junularo pri memoro, kaj kuraĝo. Temas, ke ni devas memori pri prauloj, historio, kaj prenu ĉi faktorojn  en nia vivo, por pli bone kompreni aferojn. Ankaŭ kuraĝo, sen ĝi ni nenion atingos. Krome, ni ĉiam devas konstrui pontojn, sed ne murojn.
 Dum renkontoj gejunuloj parolis pri diversaj aferoj, precipe kortuŝan alvokon eldiris junulino el Sirio el urbo Aleppo, kaj fine ŝi diris: karaj, preĝu por mia patrujo Sirio,  mi amas mian patrujon.

Friday, July 29, 2016

Plue pri renkontiĝo de junularo

Ĉiam aktualaj vortoj - mi petas, dankas, kaj pardonpetas - ili estas receptoj por esti bona homo, precipe en edzeco.  Ĉi vortoj eldiris Papo Francisko en Krakovo dum renkontiĝo de tagoj mondaj.

Se ni bone komprenas ĉi vortojn, kaj aplikas ilin en kutima, simpla tago, do ni estas modeloj al ni mem kaj por aliuloj kiele bona ekzemplo - mi tion aldonas de mia flanko.

Tuesday, July 26, 2016

La mondaj tagoj de jumularo en Pollando

Hodiaŭ posttagmeze inaŭguris La mondaj tagoj de junularo en Krakovo - Pollando. Tio estas religia kunveno, kaj en ĝi partoprenas ĉirkaŭ 500  miloj da gejunuloj el 187 landoj. Krome, dum, ĉi la mondaj tagoj ĉeestos ankaŭ Papo Francisko, kaj tio daŭros ĝis la dimanĉo.

Sunday, July 17, 2016

Eksterlandaj aferoj - tragikaj

Kiom da dramaj eventoj okazis dum lasta semajno en la mondo: Francio - terorista atenco, Turkio - provo de falo de registraro. Bedaŭrinde ili finiĝis tragike. Mondo kien vi iras?

Mia abelaro

Kiel ili rapidiĝas.
Mi estis certa, ke jam finiĝis svarmado de abeloj, sed tio okazis ankoraŭ hodiaŭ. Kion fari, mi devis ĉi svarmabelo kunpreni el arbo de akacio. Tamen, ĝi estas interesa, ke abeloj ekŝategas ĉiam la saman arbon. Vere, mi jam ne volas kapti svarmon. Ĉar tio estas por mi granda ŝarĝo, krome tio ligas kun aldona kosto. Sed, fina produkto - mielo, malfacile vendi.

Monday, July 11, 2016

Historio - 11 julio 1943

Ukraina delegacio antaŭ monumento de viktimoj sur placo: skwer Wołyński
Oni taksas, ke en jaroj 1943 -1945 estis mortigataj sur sudorienta, 'Wołyń' regiono de Pollando ĉ. 100 miloj da poloj. Tion faris ukrainaj nacionalistoj. Oni diras, ke tio estis buĉado de homoj, tiel kruela, ke skribi pri tio estas terure, por normala homo neimageble.
Kaj la dato 11 de julio estis la tago la plej akra. Kiam, mi hodiaŭ aŭskultis atestanton de tiamaj tagoj, pensas, ke homoj al homoj estis vulpoj. Ne vulpoj, ĉar vulpoj mortigas por manĝaĵo, sed ili faris tion por celo nuligi alian najbaron. Atestantoj de tiamaj tempoj estas ne tro multoj. Kial oni diras kaj memorigas tion hodiaŭ, ĉar en la antaŭaj jaroj, por, tiel nomitaj, "bona rakonto historia" inter Ukraino kaj Pollando - simple silentis. Tiamaj tempoj onin devas precize klarigi kaj korekte pritaksi, kaj laŭte diri, por homoj, kiuj ne kredas en tio. Por mi persone la afero, vere estas novaĵo.

Sunday, July 10, 2016

Internaciaj aferoj -NATO

Finiĝis  Konferenco de NATO en Varsovio, kiu daŭris du tagoj, 8-9. Oni nomis ĝin kiel historia, pro gravaj decidoj por defendo de orientaj landoj. Temas pri tio, ke en kvar landoj: Pollando, Litovio, Estonio kaj Latvio, kie estos lokitaj soldatoj por gardi limojn de landoj. Oni substrekis, ke tio servu  por signi ĉeeston. Kaj eventuala agresanto timu, krome tio servas por doni pli bonan sekurecon de ĉiuj landoj grupigitaj en NATO. Ankaŭ, oni decidis, ke alianco de NATO estos aktiva en batalo kun Islama Ŝtato.

Monday, July 4, 2016

La naturo - verbasko

Verbasko - ĝi tre bele prezentiĝas dum mateno,
pole oni ĝin nomas 'piękna panna', bela fraŭlino,
ankaŭ ĝi kreskas en ĝardeno.
Kiam vi ĝin ekvidas, tuj krias mia karulino