Tuesday, November 30, 2021

La novembro - 2021

La lasta tago de novembro alportis vintron. Preskaŭ la tuta tago abunde neĝis, kaj nokte estis eĉ eta frosto, tio kaŭzis, ke la vetero hodiaŭ estis malagrabla. Ankaŭ ĉi tia vetero influas malbone por nia sano. Min ekzemple, la tuta tago kapdoloras. Ankoraŭ estos du monatoj je simila vetero, eblas, ke okazos pli malbela, putra, malvarma vetero. Nenion ni povas fari, ĉar tia estas realo. Ĝis nun la vetero estis por ni en mia regiono sufiĉe milda, eĉ flugis abeloj, papilioj, vespoj, k.s, mi tion rimarkis dum duono de monato /20 nov/

Saturday, November 13, 2021

Pli bona vojeto?

Tion mi devas fari. Tial, por ke mi havu pli perfektan trairadon je la dua flanko de kampo, ĉar tien estas eta stanlejo. La ĉefa barilo estas lageto, ĉar ĝi tion malhelpas. Ĝis nun tio ankaŭ estis ebla, sed hodiaŭa jaro estas iom pluvema, kaj akvo en lageto iom pli altiĝu. De kiam mi posedis tiun ĉi posedaĵon, komence, mi forigis arbustojn el la estonta vojo, sekve ĵetis koton, sablon, kaj sur ĝin kuŝis tranĉitajn lignojn. Nun mi scias, ke tio estis primitiva laboro, tamen, servis du jarojn. Ĉiun jaron mi plibonigis vojon, sed ĉiam estis malfacilaĵoj por trairi je la dua flanko, pro malsekeco, moleco. Finfine, mi decidis, ke vojeto estos perfekta. La laboro estis laŭ mi slida, forta, kaj mi pensis, ke ĝi servos tre longe, Sed mia pensado estis falsa. Jes, lignoŝuo servis kelkajn jarojn, poste, de tempo al tempo ion difektiĝu, do ĉiam, mi devis ripari. Laste ligno komencis putri, kaj ĉio faliĝi. Nun, mi ekis konstruon de nova vojeto, nur, ĉu tio sukcesos.

Thursday, November 11, 2021

Ni poloj memoru la daton 1918

Hodiaŭ tuta Pollando festas kaj solenas la daton, kiu okazis 11.11.1918. Ĝuste hodiaŭ poloj en ĉiuj anguloj de lando civitanoj organizas laŭ eblecoj aranĝojn rememorantaj tiun ĉi daton: diroj, marŝoj, festvaloj, kuradoj, piknikoj, religiaj diservoj, kaj similaj. Ĉefa festo okazis kompreneble en Varsovio. Ankaŭ en mia loko estis organizita modesta aranĝo de tiu ĉi festo. Tiu ĉi tago memoras la reakiron de sendependeco de Pollando en 1918 - post 123 jaroj de dispartigo. Tiu ĉi dato estas ege grava en la pola historio, ĉar dum la dispartigoj nia lando malaperis el la mapoj de Eŭropo kaj neniam estis revenonta, restante sub la okupado de la tri potencoj de Rusio, Germanio kaj Aŭstrio-Hungario. Post pluraj malsukcesaj ribeloj por sendependeco, post jaroj de okupado de germanoj kaj rusanojo, ŝajnis, ke sendependeco neniam estos reakirita. Tamen, dank' al persista, organika laboro kaj neŝancelebla patriota sinteno de multaj poloj, ni gajnis nian liberecon. Multaj partioj kunlaboris por reakiri sendependecon, de dekstre al maldekstre. Fronte al la okazo, kiu aperis en 1918, ni unuiĝis kaj plene uzis ĝin per komunaj klopodoj en multaj kampoj, de armea ĝis diplomatia kaj socia. La malfacilaĵoj de ĉiuj tiuj partioj estas simbolitaj per la 11-a de novembro, simbola dato, ĉar tiam Józef Piłsudski, kiu venis al Varsovio el Magdeburgo, prenis la potencon el la manoj de la Vicregistaro. Tamen, ĝi ne estis la nura grava dato rilata al la reakiro de sendependeco. Unu monaton pli frue, la 19-an de oktobro, naskiĝis la fundamentoj de la pola ŝtatiĝo - en Cieszyn estas establita la Pola Nacia Konsilio de la Duklando de Cieszyn. La 28-an de oktobro en Krakovo fondiĝis la Pola Likvida Komisiono gvidata de Wincenty Witos. La 7-an de novembro, la Provizora Popola Registaro de la Respubliko de Pollando estis establita en urbo Lublin sub la gvidado de Ignacy Daszyński. La 27-an de decembro, post la alveno de Ignacy Jan Paderewski al urbo Poznań, eksplodas ribelo en regiono /Grand-Pollando/(WielkoPolska). Pollando ankaŭ akiris rekonon en la internacia areno, kiu estis esprimita en la fama programo de 14 poentoj de la usona prezidento Woodrow Wilson, same kiel en la dispozicioj de la Traktato de Versajlo rekonanta la sendependecon de Pollando. Tamen, malgraŭ tiuj sukcesoj, Pollando ankoraŭ devis fari heroan batalon por konservi siajn limojn - libereco neniam estas donita unufoje por ĉiam. Preskaŭ tuj ni devis defendi nin kontraŭ la bolŝevika atako, kiu estis inundi Eŭropon. Dank' al la granda ofero de niaj soldatoj ni atingis unu el la plej grandaj venkoj en la historio - ni gajnis la Batalon de Varsovio. La 11-an de novembro - Nacia Sendependeca Tago memorigas nin pri tio ĉiujare. La granda peno, kiun niaj prapatroj faris por Pollando antaŭ 100 jaroj, devus fariĝi ekzemplo por ni hodiaŭ.

Saturday, November 6, 2021

Lageto ĉe la domo

Tre longe mi ne estis sur "insuleto" de mia lageto ĉe la domo. Kial? Unue, estis sufiĉe alta akvo en la lageto, due, mi ne havis tempon. Kiam, mia edzino konstatis, ke arbo falis en akvon, ĉar verŝajne vento damaĝis ĝin, do, mi iris tien por pritasi situacion. Jes, arbo kuŝis en la lageto, sed kaŭzo okazis alia. Tio estis farata pere bestoj, kiuj submordis gin. Imagu al si, ke estas kelkaj aliaj arboj en la sama situacio. Krome, ili provas aranĝi sur la lageto domon por siaj bezonoj. Vere, mi estas dubata, ke tiel proksime de domo bestoj- kastoroj alproksimiĝis, kaj volas loĝi. Tio min malpaciencas, ĉar ili mian antaŭan laboron difektis. Mi probable ne permesos por ĉi tia agado de bestoj.
Kiam mi skribas pri 'insuleto', mi, ĝin antaŭe iom plibeliĝis, sed nun pro manko de forto, ĝi iom sovaĝis, kaj tion rimaris kastoroj, kaj ili komencis regi. Mi tre bedaŭras pro tio.
Ilia aranĝata domo

Monday, November 1, 2021

Grava festo - 1.11.2021

Hodiaŭ estas festo de "Ĉiuj Sanktuloj". En Pollando tio estas malnova tradicio, ke ni solenas ĉiujn sanktulojn, kiujn agnoskis Katolika Preĝejo en la Romo. Ankaŭ ni poloj grupiĝas sur tombejoj por preĝi je niaj proksimuloj, jam mortintaj. Ĉe la okazo oni aranĝas tombojn pere floroj, kandeloj, kaj similaj aĵoj. Sur la foto nia loka katolika preĝejo.