Thursday, December 15, 2011

Esperanto - 9

La novembra numero de revuo "Esperanto" alkatenis miajn okulojn pro interesaj artikoloj, precipe, du allogis mian atenton, laŭ mia opinio. Sed, kial gravaj ili por esperanta movado. Esperantistoj, abonantoj de ĉi tiu periodaĵo divenis verŝajne senerare, pri kio temas. La unua tuŝas la monon, ĝin skribis B. Pietrzak, kaj temas pri mondonaco de geedza paro el Norvegujo. Ili grandanime donacis al U.E.A. 120 mil eŭroj. Kiam oni legas ĉi tiun informon, nenia komento senbezona. Kaj, la dua iom malgaja, de sinjoro E. Miyoshi. La titolo sonas "Ĉu ni mortu aŭ prosperu?", interalie aŭtoro citas vortojn de prof. Geremek, kompreneble pri lingvo Esperanto.
1- Granda plimulto en Eŭropa Parlamento kontraŭas la anglan dominadon.
2- Estas profunda manko de scio pri Esperanto.
3- Ekzistas fortaj antaŭjuĝoj kontraŭ Esperanto.
 Plie, la aŭtora havas proponojn, ekzemple, investi monon  en informadon, kaj reklamadon per ĵurnaloj aŭ televido, ankaŭ diskuton per retejo. La fino de ĉi tiu artikolo sonas tro danĝere, do, mi ĝin ne citos pro ĝia malgajeco.

Demando al mi mem, kion mi faris por disvastigo de Esperanto. Mi nur apartenas al U.E.A., kiel individua membro, kaj abonas revuon Esperanto, kvankam tio signifas ne tro multe, kaj tamen io. Sed mi havas ankaŭ revojn...

No comments: