Saturday, December 31, 2016

Taglibro - mia taglibro

Baldaŭ finiĝos malnova jaro, ĝi trapasis rapide. Kaj, ni eniras Novan Jaron - 2017. Ĉiu homo en la mondo demandas sin, ĉu ĝi estis bona por mi, vi, por ni. Do, oni devas tion trakti eble per profitoj, aŭ male, eble alie?  En mia taglibro, mi larĝe skribis pri polaj aferoj, kaj ankaŭ ne multe pri eksterlandaj. La lastaj, ni observas en naciaj propraj aŭdio-videoj, precipe nin kortuŝas mondmilitoj, kaj tragedio de homoj simplaj.
Mia taglibro traktas multe pri miaj privataj aferoj, pripensoj, ĉar ĝi estas kroniko de mia vivo, kaj ofte mi enpaŝas en ĝin, por vidi mian vojon, kvankam ĝi estas nur simpla, sed grava ĝuste por mi. Ankaŭ, mi ĝojas, kiam legas tiun ĉi libron aliaj homoj. Dankon

Wednesday, December 28, 2016

Miaj abeloj decembre

abelo laboras sur 'origanum vulgare'
Fino de decembro, ĉar ĝis la lasta tago de monato mankas 3 tagoj, do mirinde, abeloj el 7 abelujoj ne tro amase elflugis el abelujoj. Normale ili estus povintaj profunde dormi, strange, ĉu ne? Malgraŭ, ke estas vintro, sed vetero milda, iom da suno, temperaturo tagmeze nur +7*C, kaj ili aerumas flugilojn. Mi havas entute 28 svarm-abelojn, interese kiom da travivos vintron. Kial mi mencias pri tion, ĉar por mi tion estas malofta okazintaĵo. Foto farita somere.

Saturday, December 24, 2016

Kristnasko - 2016

Mi deziras al ĉiuj miaj legantoj Feliĉan Gajan kaj Sanan  - KRISTNASKON!



                                                 Estu paco eterne inter ni