Thursday, March 31, 2011

La lageto - 9


Lageto, ĝi ne estis mia antaŭe,
kaj poste certe ne estos mia ankaŭ,
sed, nun ĝi estas pasio mia.

Kiam mi hodiaŭ rigardas mian lageton, ĝi plilarĝiĝis pro alta nivelo de la akvo en ĝi. Aranĝitaj "konstruaĵoj" en la centro de lageto, tiel, sufiĉe, bele laŭ mi, nun ili estas preskaŭ ne videblaj. La plantitaj herboj, arbustetoj, floroj kaj aliaj pereis. Domaĝe. Ĉar mia laboro tiel peza al mi, evidentiĝis senproduktiva. Do mia ĝojigo rompiĝis. Nune, mi ne konas ĉu, ĉio denove mi riparos. La ĉefa kaŭzo de tia ĉi situacio, neĝa vintro. Ĝuste hodiaŭ vizitis mian lageton, paro de cignoj.

No comments: