Tuesday, April 30, 2013

Mia familio

Ili iras al altaro en la prĝejo
La monato aprilo por mia familio gravas, ĉefe pro mi kaj mia filo. Ĝuste en aprilo en la jaro....
mi edziĝis, kaj ĉi-jare dum aprilo ankaŭ edziĝis mia filo.
Mi perfekte memoras mian geedziĝan ceremonian feston, kaj, kiam komparas ambaŭ festoj, do ili en gravaj momentoj ne diferencas.
La ceremonio enhavis du partojn, prĝejan kaj nuptan. Sed, geedziĝofestoj nun kompreneble estas pli abundaj, belaj kaj grandiozaj.

Friday, April 12, 2013

La lageto - 17

Hodiaŭ, lageto  jam spiras, ĉar freŝa aero tuŝas ĝian surfacon, tio signifas, ke komencos denove la vivo post longa kaj peza vintro. Kvankam, la temperaturo de aero hezitas inter +8- 12 gradoj,kaj eta venteto, sed tio sufiĉis por venki glacion sur lageto.
La loĝantantoj de subakva mondo certe sopiris je la lumo kaj varmeco, antaŭ ĉio, nutraĵo necesas por plua vivo.
 Mi ankaŭ ĝojas pro la fakto, ke vintro forpasis.

Nuna vintro, tamen, ne estis tro favora precipe al fiŝoj, sed mi rimarkis, ke unu speco de fiŝoj  mortiĝis, pro manko de aero, sed, ĉu la tuta kvanto da speco tio baldaŭ evidentiĝos. La bildo  nur parte montriĝas pri malprofitoj de lageto.

Monday, April 1, 2013

Tio kaj alio - la unua aprilo, ŝercotago

Prima aprilis - oni tiel parolas pri ĝi en Polujo, mi pensas, ke tiu ĉi kutimo funkcias ĝenerale en plimulto da landoj en la mondo. Alie, oni povas diri; trompi, surprizi alian personon, ankaŭ reciproke, sed tio estas nur ludo. Kiam trompitan personon ni surprizis per trompo, kaj li/ŝi akceptis tion kiel veron, ni post iom da tempo havas devon klari, kaj revoki trompon, krome, eksplicite paroli, ke tio estis simpla ludo.

Sed, hodiaŭ 'prima aprilis' - montris al ni veran vizaĝan senŝercon, kaj ne trompis nin. Okazis neĝado, rezulto - 15 cm da neĝo.
Ĉu ĝi surprizis nin.