Monday, January 31, 2011

Mia familo

Mi naskiĝis en vilaĝo Kikół, distrikto, vojevodio 'kujawsko- pomorskie', proksime de urbo Toruń. Tiu ĉi loko de mia naskiĝo kaj de miaj infanaj jaroj fluis tre rapide ĝis 1959. La infaneco al mi estis agrabla periodo, mi kun miaj gefratoj precipe ludis en diversaj kortludoj, krome, ni devis labori kaj helpi al gepatroj en kamparejo. La laboro, al ni knaboj estis peza, sed tiam estis tiaj cirkonstancoj. Aldone, ni volonte tion faris, nome, nutri dombestojn,zorgi pri ili, forigi sterkon, kultivi plantojn, kaj multe aliajn. Se temas pri lernado, mi k. miaj fratoj, ne estis tro diligentaj, ĉar gepatroj tion ne postulis de ni. Oni memoru, estis la 40, 50-aj jaroj. Larmo en okulo turniĝas, kiam mi komparas mian infanecon kun...  Sume, al tuta familio, la tempo estis  malriĉa.
p.s. mi publikis ne ĝustan foton

Thursday, January 27, 2011

Agrikulturo- bovino

Komence, mi ne kredis, sed kiam tralegi en faka periodaĵo, ke bovino dum sia periodlaktado ĉ. 305 tagoj, kapablas doni 98 litrojn da lakto po tage, tio kredigis min. La fakto, estas ebla, tion konfirmis mia frato bredanto de bovin

oj, sed li ne akiras tiom imponan rezulton.
Temas pri nederlandaj agrikulturistoj. Mi memoras kiam mia patro bredis bovinojn, antaŭ 50j, ili donis 20 litrojn po tage da lakto, tio estis ega sukceso, tiam mi kaj miaj fratoj trinkis ĝin freŝe. Pripensinde, kiel bredanoj nutras hodiaŭ bovinojn, ili tuj respondos, normale. Sed la plej grave, kion enhavas nutraĵo, ni provu fari analizon. Ĉu senreliefantoj pritaksos tion? Finfine lakto devas esti sana, oni ĝin analizas en laboratorio, sed ĉu ĝi estas bongusta? En mia lando estas diro " krawa pyskiem doi "- bovino per muzelo melkas, alie, ju pli ĝi manĝos des pli melkos

Sunday, January 23, 2011

La vintro - 2011



Lasu nin, nia vintro, sed ĉio laŭvice. Verdire ĝi ekis la kvina /5/ decembro 2010, neĝis kaj frostis ĝis la sesa /6/ januaro 2011.
Post tiu ĉi tempo ekis degelado, ĝi daŭris al la dudeka /20/ januaron. Sed nun iomete neĝas kaj frostas, oni antaŭvidas ne tro akran vintron, ĉio okazos poste. La noticoj bezonas al mi, por kompari sekvontan jaron.
La vintra periodo al mi estis iom damaĝa, mi rompis la ripojn. Ankaŭ leporoj damaĝis pomarbejojn, malgraŭ ke ili estis ĉirkaŭsekurigitaj.