Friday, March 30, 2012

La naturo - gruo

Miaj kokinoj ne vidis ankoraŭ tiujn grandajn birdojn, la unua  rimarkis ilin virkoko, do ĝi anoncis pri tia evento per sia karakteriza voĉo kaj ĉiuj rapide forkuris.  La situacio estis tre simpla, ĉar paro de gruo vizitis mian herbejon serĉante la nutraĵon. Estas
frua printempo, do gruoj serĉas ĉie la manĝaĵon. Ili volonte manĝas, semoj, ranoj,
moluskoj, fiŝoj, insektoj.
Ili havas laŭtegan voĉon kiel trumpetado “kru-kru”. Mi rimarkis, ke   ili sufiĉe frue revenis el varmaj landoj, kaj estadis proksime de nia regiono. Mi ankoraŭ precize ne konas kiom da paroj estas en nia distrikto.

Monday, March 19, 2012

La lageto - 12

Oni vidas nur etaj pecoj de la glacio
De hodiaŭ mia lageto jam sopiras, ĉar faco de la akvo estas preskaŭ senglacio. La tiu ĉi procezon helpis milda okcidenta vento.
Miaj okuloj ĉion observis kaj la koro ĝuis okazintaĵon. La mola glacio dispartiĝadis en grandaj pecoj kaj sekve ili malpligrandiĝis ĝis la etaj. Varma vento malfaris la produkton de la vintro - dikan glacion  transformis en la akvo.
Mi hodiaŭ nenion faris, nur suspektis detale ĉion, kaj pensadis pozitive pri baldaŭa printempo.
Eĉ sovaĝaj anasoj ĝuis vastecon de tia lageto kaj gaje banis en ĝi. La historieto tiel banala, sed ĝojiga al mi kaj al birdoj.

Sunday, March 11, 2012

Sociaj kaj politikaj aferoj- pensioj

En Pollando nune oni diskutadas pri pensioj, en ĝi prenas la voĉon diversajn mediojn. Temas pri plialtigo de aĝo ĉiuj homoj de 65 ĝis 67 jaroj. Du regantaj koaliciaj partioj /'Civitana platformo' kaj 'Agrara partio'/ opinias  diverse en tiu ĉi sama afero. La tria /'Movo de Palikot'/ apogos la projekton, sed ĝi krome starigi kondiĉojn, postulas konvenajn privilegiojn, ekzemple, la imposto al eklezio preĝeja, k.a. La opoziciaj partioj / 'Leĝo kaj justeco' kaj 'Socialdemokratoj' / kompreneble kontraŭas la projekton.
Se temas pri 'Agrara partio', mi pensas, ke ĝi finfine apogos la planojn, ĉar ĝi devus forlasi la koalicion, kaj samtempe perdi multe da postenoj al siaj partianoj kaj aliaj apogantoj. En venonta tempo eĉ marĝeniĝon de tiu partio.

La ŝanĝoj, nacia registraro projektas enkonduki en agadon venontan jaron, 2013, sed grade plialtigante la aĝon pensian ĝis 2020.

Thursday, March 8, 2012

La vintro- 2012

Kaj nun similas, ke printempo venis, ĝi ĉeestas, ĝi estis nur iluzio. La 29a  de februaro, varma kaj sunoplena tago,  odori  printempe. Eĉ la abeloj jam deklaris pri ĝi, kaj elflugis el la abelujo amase. Ilia ĝojo estis granda kiel ankaŭ ilia kvanto. Tutan tagon ili dancis, ili lernis kun la medio, la medio restas la sama, sed en ĉirkaŭaĵo nur griza  kaj nenia manĝaĵo por ili. Ili ankoraŭ bezonas atendi pacience konsoli unu la alian. Sed, ili vidas la sunon post tiel longa mallumo, do la ĝojo por ili plena.
Hodiaŭ estas ĵaŭdo, la 8a de marto,  kaj tre malvarme ekstere, la temperaturo de -5 °C, kaj en aliaj partoj de la lando eĉ - 15 * C.
Pri detalo kaj resumo de la vintro 2012 ankoraŭ, mi skribos poste. La fotografio prezentas mian lageton kovrita per neĝo, dum profunda dormo