Saturday, October 31, 2015

Polaj aferoj -fina rezulto de balotado

La diagramo montras kiom da procentoj akiris partioj dum balotado
Pollando jam estas post balotado al landa parlamento. Venkis partio "Juĝo kaj justeco" - ĝi atingis la plej bonan rezulton de 25  jaroj. Tiu ĉi partio kreos memstare novan registaron.
Jen rezulto dum balotado jenajn partiojn:

1. Juĝo kaj justeco -    235        parlamentanoj
2. Civitana platformo-138              "
3. Kukis 15                   42              "
4. Novoĉesna de Petru  28             "
5. Agrara - PSL             16            "
6. Alia                             1             "
                        entute  460              
Restaj partioj ne estos en pola parlamento

Thursday, October 29, 2015

Mia familio - nepo Franio

Hodiaŭ mia la dua nepo Franciŝek solenas sian la unuan naskiĝdatrevenon. Sed ĉefa festo okazos dimanĉe, do plia informo estos poste.
Mi nur aldonu, ke li jam de du monatoj memstare piediradas.
Certe por li tio estas granda travivaĵo
 Franio - tiel sonas eta, karesa formo por Franciŝek. Li provas forblovi kandelon, sed antaŭe li volis tuŝi flamantan kandelon.
Helpe kun gepatroj li tamen sukcesis plenumi taskon. Ni ĉiuj partoprenantoj dum ĉi festo komence ekkantis al solenulo Franio "cent jaroj" - 'sto lat'. La etoso estis agrabla.

Sunday, October 25, 2015

Polaj aferoj - prognozo

Sondo post fermo de elektaj ĉambroj.
Hodiaŭ en Pollando ni voĉdonas al pola parlamento kaj senato. Ni elektas 460 parlamentanoj kaj 100 senatanoj. Startas 8 komitatoj elektaj. Ili reprezentas diversajn partiojn.

Thursday, October 22, 2015

Trafaj decidoj - en la vivo 2

Unu el monumentoj de Bydgoszcz sur /malnova urbo/
Hieraŭ, mi estis en mia regiona urbo Bydgoszcz ĉefe por partopreni en juĝafero administracia en juĝejo. La afero tuŝas jenan problemon. Antaŭ kelkaj jaroj mi decidis mezuri mian kampon, ĉu estas tiom da grundo, kiom mi aĉetis. Dum ĉi tiu procedo mi tre fidis al geodeziisto /termezuristo/ kaj subskribis ĉian dokumentaron sur puraj paperoj ne vidante nenion. Li certigis min, ke ĉio estos bone. Poste li enskribis mezuradon en dokumentaron. Evidentiĝis, ke mankas ĉ. 10 aro da tero, krome li faris vojon sur mia kampo. Mi ricevis de li dokumentaron, kaj ankaŭ de administracia instancejo pri tiu ĉi situacio, sed ĉio ĉi estis  post iom da tempo. La geodeziisto cele  prokrastis limdaton, eble mi forgesu pri mezurado.
Verdire, estis iomete mia kulpo pro tio, ke tuj ne intervenis.
 En loka administracia instanco, mi malgajnis la aferon, do puŝis la aferon al juĝejo pri ĝi mi skribis komence. Oni indikis daton   je 21.10.2015. Mi kompreneble vojaĝis por partopreni juĝafero, ĉar ĝi tre gravas por mi, kaj imagu al si, ke juĝafero ne okazigis, simple juĝisto malsanis. Por mi tiu ĉi situacio estas malkomprenebla. Mi atendas klarigon de juĝejo. Mia kolero...

Ĉe la okazo mi faris iom da fotoj, kaj prezentas ilin.
 La rivero Brda, kiu fluas tra la urbo
La tabulo diras, ke en tiu ĉi loko iam estis preĝejo - sinagogo

Saturday, October 17, 2015

Miaj abeloj

mia abelarejo
Antaŭ unu semajo, mi aplikis la unuan fojon medikamenton al ĉiuj abelujojn, por ke detrui insektojn malutilajn  en ili, ĝi latine nomiĝas /warroa destrucor/.  Mi ripetis la saman agon post 6 tagoj - 15.10.2015. Por konstati, ĉu ili estas en abelujo, oni devis enmeti kartonon ŝmiritan per oleo sur fundo de abelujo, kaj atendi 20 horojn sekve de apliko de medikamento, mi aplikis 'apiwarol'
Finfine evidentiĝis, ke insektoj ĉeestis, ĉar ili jam mortintaj algluiĝis la papero, sed dum la dua provo ili ne estis tiel nombre.
Warroa destructor - foto el vikipedio
La insektoj estas tre danĝeraj por abeloj, ĉar ili detruas eĉ tutan svarmon de abeloj. Kiel ili aspektas, miaopinie ili estas similaj al kokcineloj, sed senpunktaj sur la dorso, kaj ĉ. 20 foje malpligrandaj.

Sunday, October 11, 2015

Mia lageto - 44

Nun la herbaĵoj kreskas sur fundo de mia lageto.
Vere, al mi perdo de lageto estas granda travivaĵo, ju pli, ke en ĝi mi vidis multon da ĉarmeco, beleco eĉ interna harmonio en mia vivo, ĉio rompiĝis kiel bobelo sapa. Ĉu mi konsentis kun tiu ĉi situacion, ne, estas mia respondo. Antaŭe mi kun plezuro laboris, promenadis kaj ĝuis inspiron el ĝi, sed nun ĉio silentiĝis, mortiĝis. Kiam homo perdas ion amatan, lia ekvilibro ŝanceliĝas, tio tuŝis min, mi devas tion elverŝi el mia memo.  Mi certe multfoje venos al temo, kaj analizos ĉion.

Sunday, October 4, 2015

La naturo - La monda tago de bestoj

Mia la dua hundino
Se vi decidis havi beston ekzemple hundo, kato, aŭ kuniklo, do traktu ĝin kun estimo, kaj prizorgu bone. Ĉiuj posedantoj ĉi bestojn devas memori, ke ili tre ŝatas amikecon kaj volas esti karesitaj.
Hodiaŭ 4 – oktobro en la mondo, kaj oni festas tagon de bestoj. Ĉi festo en mia lando onin agnoskis de 1993 jaro. Kaj ĝi atentigas  homojn pri sorto  sendomaj bestoj, ĉefe hundoj kaj katoj.
Sur la foto "reksia" tiel mi ĝin nomis - ĝi tre malsanas, malgrŭ ĉio mi tre estimas ĝin.
 Somere ĝi estas mia helpanto, ĉar maltrankvilas vulpo, ĝuste vulpo ŝtelis de mi ĉirkaŭ 20 da kokinoj!

Saturday, October 3, 2015

La naturo - kokcinelo

Jes vi pravas! Ili estas kokcineloj. Tiuj ĉi kokcineloj tre ŝatas manĝi ankaŭ pomoj. Dum manĝado ili interparolas,  la pomo estas bonguste diras unu el ili, restuloj respondas, ke jes, do ni rapidiĝu, ĉar posedanto  ĝin deŝiros baldaŭ, kaj la lasta afero daŭrigas kokcinelo, kie intencas loĝi vi vintre. Kie ajn.

Thursday, October 1, 2015

La sociaj aferoj - tago de maljunuloj

gajaj maljunuloj!
                               1 - a de oktobro Internacia Tago de Maljunuloj.

 Ĉu maljunuloj fartas tiel gaje kiel sur ĉi tiu bildo. Bone estus, sed plimulto el ili fartas male. Nun oni faras grande, por ke maljunuloj estu feliĉaj en kadukiĝanta vivo. Mi hodiaŭ cele vizitis mian amikon en domo de maljunuloj, kaj bildo, kiun mi ekvidis iom min malgajis, sur iliaj vizaĝoj mi ne vidis gajecon. Ili observis televidon, parto el ili sidis kaj rigardis nenion. Mia amiko serioze malsanas, krome preskaŭ neniu lin vizitas. Ni interparolis pri iama laboro, kaj niaj familioj / ni kune laboris/ Fine, kiam mi adiaŭis lin, dezirante al li la sanon,  certe li estis kontenta, kaj promesis, ke ankoraŭ vizitos lin.
Mia rimarko, kiam pensiulo estas sana, tiam li/ŝi estas gaja, vigla, volas bone vivi, ĝui, kaj ĉerpu multe  agrablecojn el la vivo. Bone estas kiam homo, sekve maljunulo havas ian hobion, interesiĝon, pasion, do pli facile trapasas maljunecon. Ho, la vivo de la tria aĝo!?