Saturday, March 31, 2018

la naturo - fuliko

De tri tagoj alflugis al mia lageto la akva birdo fuliko. Nun herbaĵoj estas sekaj kaj maldensaj, do ĝi ankoraŭ tre timas, kiam min ekvidas, sed mi pensas, ke ĝi rapide alkutimiĝos al mi. Kompreneble estas la paro de ĉi birdo. Ĝi ankaŭ estis dum la antaŭa jaro. Interese kion ĝi manĝas, veŝajne nur fiŝojn, ĉar nun mankas io ajn. Tamen, mi bone scias, ke ĝi tre ŝatas panon. Sur la fotografio vi vidas ankaŭ pecon da pano, kies mi ĵetis al ĝi.

Wednesday, March 21, 2018

Printempo - 2018

Printempo alvenis, kvankam kalendare. Vere ĝi naskiĝas en doloro, sed malrapide paŝoj ĝin starigas sur nia tero. La unuaj simptomoj okazis jam de longa tempo. Ĉefe pro vekiĝo de abeloj, kaj cirkulo de sovaĝaj anseroj. Ekzemple, lunde ĉi semajnon, mi observis eksterordinaran fantomon. Matene sur ĉielo ne tro alte aperiĝis amaso de anseroj. Ili flugis de okcidento al oriento, vere mi ankoraŭ ne vidis tiom da ĉi birdojn, laŭ mi tio estis fenomena okazintaĵo. Mi ne havis ĉe mi fotilon por eternigi tion, bedaŭre. Tamen, prognozo aŭguras varmajn tagojn de semajnfino. Do, ĉio evidentiĝos baldaŭ.

Kiom mi rimarkis post tagmeze, ke probable la sama grupo de birdoj revenis de oriento al okcidento, mi aldonu, ke lunde frostis -6*C

Friday, March 16, 2018

Miaj pripensoj


Unu el anguloj de mia lageto
Estas domaĝo, ke ni ne povas halti gravajn momentojn, ĉi tie kaj nun, por vivi en ili por ĉiam.
Ĝuste estas en nia vivo bonaj, belaj, agrablaj momentoj, ke ni volus, ke ili daŭru senlime, por ĉiam. Ni bone scias, ke tio ne eblas. Tial ni volas eternigi ĉi momentojn pere de fotografioj, taglibroj, filmoj, skribado de libroj. Ĉi rimedoj servas, ke ni de tempo al tempo memorigas al si en malfacilaj momentoj de nia vivo.

Thursday, March 8, 2018

Tago de Virinoj



                                                Al  virinoj
Bonan festadon de la Internacia virina tago! Sanon kaj feliĉon, Vivu Virinoj