Sunday, October 31, 2021

Tio kaj alio - ezoko

Mi savis ĝin. Tiun ĉi ezokon kaptis pere fiŝhoko mia filo, sed al mi ĝi aspektis tiel sendefenda, kaj mi decidis liberigi ĝin. La afero ne estis simpla, ĝi eĉ mordis min, kiam mi malfermis ĝian muzelon por eltiri klinkon. Finfine ezoko ĝoje enprofundiĝis en akvon. Tio okazis ĉe mia lageto.

Saturday, October 30, 2021

La lasta tago de oktobro

La lasta semajno estas agrabla por ni, antaŭ ĝi ni havis ventegajn tagojn, sed nun estas bela senventa vetero. Tio ankaŭ min ĝojiĝas, temperaturo atingas dum tago eĉ 15 - 18 plusaj gradoj. Mia indikilo, alie, abeloj volonte flugas, kaj alportas al siaj abelujoj ankoraŭ la polenon, ĝi devenas el plantaĵoj de sinapo. Papilioj - miaj ŝatataj jam kaŝiĝis, kelkaj el ili trovis lokon en mia kelo, sed multe da larvoj de papilioj perdiĝis, ĉar ili malfrue naskiĝu. Akvaj birdoj ankaŭ jam forflugis, al pli favoraj terenoj, kvankam estas sufiĉe varme ĉe ni.

Monday, October 25, 2021

Klarigo por legantoj

Karaj legantoj, ofte multe el vi ne komprenas situacion politikan en Pollando, do mi tion iomete klarigas helpe de alia homo, kiu inspiris min por traduki lian voĉon. Estas la suvereno, t.e. la nacio, kiu elektas la deputitojn, al Parlamento - Sejm, kaj tial la Sejm ... Ĉi tio establas la ID 'Ĉambro de disciplo' en la Supera Kortumo kaj ankaŭ kreas la Nacian Konsilion de la Juĝistaro - KRS, kiu proponas juĝistojn por aprobo al la Prezidanto de la Respubliko de Pollando. Estas la Prezidanto de la Respubliko Pollando, kiu decidas kiu estos la juĝisto, kaj kiu nepre ne ... La prezidanto akceptas ĵuron de la akceptita juĝisto, punkto ...! Fino…! Ne estas apelacioj kontraŭ la decido de la Prezidanto de la Respubliko de Pollando...!, laŭ Pola Tribunalo de Konstitucio. Iu juĝisto de la TSUE nomumita por plenumi ĉi tiun rolon de la politikisto de la lando, de kiu li venas, devas decidi, kio povas kaj ne povas esti decidita en Pollando de la Sejm kaj la Prezidanto...?! Ĝi estus vera dramo pruvanta, ke Pollando tute ne ekzistas, kaj la Prezidanto de la Respubliko de Pollando ne havas iujn rajtojn ...! Post momento, ETCP - Europa Tribunalo de homaj rajroj, aŭ TSUE deklaros, ke la Prezidanto de la Respubliko de Pollando estas malĝuste elektita kaj ĵurkonfirmita. La Konstitucia Tribunalo en nia lando - en Pollando - baziĝas sur tio, ke la koncernaj aŭtoritatoj povas demandi lin, ĉu la elekto de iu aŭ alia juĝisto estis laŭleĝa, t.e. kongrua kun la Pola Konstitucio. Jen ĉio, ĉar ĉio estas farita laŭ la leĝo kaj la Konstitucio de la Respubliko de Pollando...! Se temas pri mi, do mi plene aprobas agojn de pola registaro, ĉar ili juste, kaj leĝe agaj por civitanoj, krome ili helpas laŭ eblecojn en diversaj anguloj en la mondo.