Tuesday, February 28, 2012

Tio kaj alio - kaprino

Tiu ĉi historieto okazis vere, hieraŭ. Unu el etaj kaprinetoj, neatendite eksiĝis de sia bestokuŝejo kaj forkuris, komence tra grundo sekve sur maldika glacio de la lageto. Kaj, plue rapide enpaŝis en arbustoj kun alta seka herbaĵo. Mi tion ĉi vidis kaj tuj entreprenis agi por kapti ĝin, sed senrezulte. Tuj, post nelonge, mi alvokis edzinon kaj kune komencis serĉi ĝin. Mi prenis eĉ kaprinon de tiu ĉi kaprineto, por ke ĝi alvoku  sian 'infanon', krome edzino prenis la duan suĉbesteton en manoj, kaj ni tiel maniere serĉis perdinton. Ni krozis kun bestoj trans densaj arbustoj, samtempe la bestoj blekadis bedaŭrajn, malserenajn serenadojn,  en certa espero havi sukceson. Ni vagadis 5 horojn senrezulte. La varbanta kaprino kaj ido preskaŭ perdis la voĉojn pro konstanta blekado Eĉ ŝajnis al mi, ke mi, en la unu momento sukcesos kapti ĝin, sed ĝi estis pli lerta ol mi kaj forkuris. Kiam oni aŭskultas voĉon de ido de la kaprino, tio ĉi rememorigis la ploron de suĉinfano, tiel plena doloro kaj bedaŭro.
Mi ne troigas, miajn okulojn esti malsekaj pro malpovo dum serĉado, sed mi havas tamen esperon, ke ĝi trafis en homaj manoj, aŭ havis mallongan morton.
Verdire, mi travivis ege tiun ĉi perdon de la kaprineto, tiel ĉarma kaj vigla besteto.

Monday, February 13, 2012

La naturo - soriko

Irante hodiaŭ dum frostan matenon
sur dika glacio de mia lageto,
mi rimarkis etan beston.
Ĝi aspektis, kvazaŭ rapide fuĝanta ŝrŭbeto.
Sed piedetoj jam estis senmovaj,
nur ili tuŝis duran glacion kaj korpo kiel ŝtono.
La vosto rememorigis la sagon de l' arko,
kiu strebis transporti korpeton al sekura varma loko.

Ĉu ĝi intencis promeni,
aŭ serĉi nutraĵon, eble viziti konatojn,
tio nur restos mistero?

Elirante ĝi el varma dometo
ne supozis, kaj ne sciis, kio estas frosto.
Nur ĝi estis certa atingi elektatan celon.

Ĝi faris tion nokte,
ĉar nokto estas pli sekura ol tago,
romantike, la lumanta luno, brilantaj steloj.

Tiu ĉi historieto okazis sur faco de la lageto,
kaj trafas ne nur priskribitan besteton - sorikon

Sed, ankaŭ dum la vintro pereas birdoj kaj bestoj,
pro malvarmo kaj manko de nutraĵo.
La naturo, ĝi estas bela,
sed samtempe tiel kruela.

Friday, February 3, 2012

Tio kaj alio - kanteto

Tiu ĉi la kanteto orgini de pola regiono 'Mazowsze'- legu- mazovŝe, Kaj traktas pri la vivo kaj la morto humore. La kanteto tradukis el la pola lingvo la fama pioniro de esperanta movado Antoni Grabowski.

Iras Maciek
Kun batil' ĉe zono iras Maciek voje,
Ekantante iam; tindirindi - ĝoje.
Se iu baras straton, Ricevas frapbaton,
Oj dadana...
   Ho, ve, malsaniĝis Maciek nia kara,
   En drinkej' ne estis dum vespero kvara,
   Jam al ni ne kantas,
   Bieron ne aĉetas.
   Oj dadana...
 
Mortis Maciek, mortis, venis lia horo.
Pacon la eternan donu Di-Sinjoro.
Li estis brava viro,
Ĝis lasta spiro.
Oj dadana...
   Nia Maciek kuŝas sur kverka tabulo,
   Se muziko ludas, dancus la mortulo.
   Mazuro aliforte
   Moviĝas eĉ postmorte,
   Oj dadana...

Klarigoj: La pola titolo de kanteto- 'idzie Maciek'
          'Maciek'- antaŭnomo de la heroo
           'mazuro'- speco de la danco
           'oj dadana- alkantado