Wednesday, February 23, 2011

La vintro - 2011


Lastaj tagoj de februaro al ni estas malfavoraj, hodiaŭ, matene la temperaturo egalas -23 gradoj. Kompare kun la jaro 2010, la historio ripetiĝas, vintro preskaŭ en la sama periodo revenis, sed nune, plifrostiĝe. Post la degelado, la 10 an de februaro ekis neĝi kaj frosti, ĉio ĉi verŝajne daŭros ĝis sabato 26 de februaro. ĉio evidentiĝos.

Por varmigi kaj malapudi la vintron, mi enmetas plifavoran foton.

Thursday, February 10, 2011

La vivo- 9 papilio


Finfine la eksperimento malsukcesis... Somere, mi kunprenis nemulte da raŭpoj kaj enmetis ilin en la glasan skatolon. Kompreneble, konvene alĝustigis ĝin, nome plantis urtikojn, kaj aliajn plantojn, ĉio akvumis. Kial mi tion faris? Mi estis scivola vidi naskiĝon de papilioj. La raŭpoj estis manĝavidaj, ili ĉiun tagon pligrasiĝis, kiam al ili jam sufiĉis la manĝaĵon, do ili pendiĝis si sub nudaj bastonoj de urtikoj, ĉirkaŭiĝis per membrano en saketon. Mi observis diskrete tion, kaj la evoluado paŝis je bona direkto. Sed post ia tempo krizalidoj estis senmovaj, tio min malpaciencis. Evidentiĝis, ke ili jam estis mortaj. Miaopinie, ili eble malhavis mankon de vaporo. Al mi la situacio estis malgaja. La ĉarma papilio estas esence la sama estaĵo en la ovo, en la raŭpo, en la krizalido. Nur mistera impulso, kiu igas ke la sekvantaj formoj atingas fine flugantan insekton. La papilion. Resume, la naturo estas latenta, kaj ne ŝatas fremdan inicion. Sed la homaro ĉiam suspektas ĝin, kaj kunprenas bezonajn utilojn.

Wednesday, February 2, 2011

La sano

Al sano

Ho, nobla sano,
Neniu ekscios
Kiel ĝi bongustas,
Ĝis tempodifekto.
En malsan' homo ĉion
komprenas klare,
Kaj mem li diros,
Nenio super la san'
Nek la gloro,
Nek la valoro,
Perloj, brilanto,
ankaŭ junaĝo
Kaj donacobelo,
Postenoj altaj,
Regnoj vastaj
Ili bonaj, sed-
Kiam mankas la san',
Kiam lasis vin fort',
Kaj la mondo esti la mal'.
Juvelo kara,
Mia la dom' povra
Sindona al vi
Amikumu ĝin bone.


La verso de Jan Kochanowski. mi ĝin tradukis, Piotr Rumiński