Friday, August 31, 2012

La somero - 2012

Nur restis flaroj de la somero en glasaj skatoloj.
La nuna somero estas bela periodo en mia regiono, ĉar vetero estis ĝenerale favora al ni. Sed, okazis ankaŭ en mia lando en aliaj regionoj egaj pluvoj kaj tornadoj. Kvankam ĝi laste estas senpluva. La temperaturo atingis eĉ 35 gradojn, al mi tio estis tro granda. Sed varmegoj certe jam pasis.
Mi, paŝo post paŝo preparas al aŭtunaj tagoj, sed tio ja ne novaĵo, ĉar tia estas vico en la naturo. Ĝuste, la naturo estas prudenta, ĝi scii kion fari, kaj ni homoj nur konstatas, konfirmas, ke la naturo estas saĝa. Gravas, ni ne malhelpu al ĝi per malprudentaj faroj, ŝparu la naturon.
Jes, la somero evidente iras al fino. La plantoj velkas kaj flavas. La birdoj ankaŭ ĉesis kanti. Do, iomete mi domaĝas pro tio.

Thursday, August 30, 2012

La lageto - 13

La eta lageto, dekstre, la akvo kun abunda cilio /lemno/
La vivo en la lageto vigle evoluiĝas, mi tion vidas. Kvankam, nivelo de akvo tre malaltiĝis, ĉar manki la pluvon, laste serioze pluvis la 7an de julio, /al la lageto mankas alfluoj/. Ankaŭ tre forvaporiĝi akvo el la lageto pro varmo, krome grandaj arboj ĉerpi multe da akvo. Sume, la nivelo de la akvo hodiaŭ estas -37 cm, laŭ normala nivelo, -+zero, /mia fiksita mezuro/.
Nun, ĉefe mi flegas la bordojn, t.s. riparas damaĝitajn pecojn de lageto, ankaŭ surmetas sekaj branĉoj kaj  enfosas bastonoj por ke fortigi bordojn, ĉio ĉi kovras per torfa koto eltirante el fundo de lageto.  La laboron mi komencis antaŭ unu monato kaj tio daŭras de tempo al tempo.
Jes, de monato mi iom ekis laboro, ĉar mi permesis al diversaj herboj ankaŭ medicinaj kreski ili. Kiom da variaj herboj kaj grandiozaj ili estas!
Vere, mi havas du problemojn, manko de akvo en lageto, kaj tro mulete da fiŝoj etaj en ĝi.

Foto bildas: eta lageto enplektita sur lageto kun insuleto, estonte sur ĝi estos floroj, tasko al venonta jaro, eble?

Sunday, August 19, 2012

Tio kaj alio - forcejo

Jen, la eta forcejo
Laste, mi ricevis de konatuloj forcejon senpage, ĉar al ili ĝi malhelpis sur la korto. Do, mi kaptis la okazon kaj transportis  ĝin al mia loĝloko. Kompreneble, mi  ĝin transportis en pecoj kaj poste konstruis proksime de la domo kun mia filo denove kiel tuto. La laboro estis simpla, sed ni devis esti atentema pro glasoj. Tamen, mi konstatas, ke metala konstruaĵo estas ne tro fortika kaj ĝi fleksiĝas.

Al mi tio estos nova sperto, kaj aldona laboro, kvankam ĝi estas ne tro granda, kaj tamen tio postulas iom da tempo kaj forto de mia flanko. Sed mi estas kontenta pro nova tasko.