Tuesday, December 21, 2010

La aŭtuno - 2010



Kiam, mi laste skribis pri aŭtuno, kompreneble plue regas la akra vintro, kvankam eŭropanaj tio spertas ĉiun tagon.
Mia situacio estas sufiĉe perfekta, kompare kun aliaj homoj kiuj devas veturadi necese al aliaj lokoj en diversaj celoj.
Hodiaŭ, mi faris tri glacitruojn en glacio sur mia lageto por liveri freŝan aeron al fiŝoj, kaj sekve ili alfluis al ĝi. Post
iom da tempo multe da fiŝoj ĉerpis la freŝan aeron. Promenante plue sur la lageto, mi rimarkis ĉe suda flanko de la bordo, nigran makulon,/ sur la foto/ evidentiĝis, ke tio estas akvo sen glacio kun miloj da diverslongaj fiŝoj. Oni substreku, temperaturo nokte - 15*C. Al mi ĉefa celo, fari tial, ke ĉiuj akvaj bestetoj estu vivantaj.

Friday, December 17, 2010

Sen kategorio - pensoj


mia ĉirkaŭaĵo
en vintra pejzaĝo
neĝoĉapo kovris la teron
frosto pendas en areosferon.
Post longa tempo hodiaŭ,
brilas la suno,
kaj ĝia boneco
vintre donas varmeco

Ne ĉiuj homoj ŝati la vintron.
Sed, ni petu vin ĝentile,
nur regu, ne tro forte, kaj facile.
Kaj memoru vintro nia,
ke vi devas esti tia.

Monday, November 29, 2010

La aŭtuno - 2010



Ĝi alvenis normale, ĉar laŭvice aŭtuno estas periodo en nia kalendaro. Kvankam ĝuste antaŭ kelkaj da tagoj en Eŭropo regas la vintro, kun neĝo, frosto kaj vento. En mia distrikto ankoraŭ sufiĉe milda, sed poste ?. La dikeco de glacio sur mia lageto ĉ. 4 cm, sed nia lago ' Kikolskie' glacio nevidebla. Ankoraŭ, mi devas konfesi, ke vintro malhelpis, eble tute rompiĝi grava laboron ĉe mia domo. Ĉi novembro esti sufiĉe pluvema, do nivelo de akvo tro alta, kompare, antaŭa jaro. Tio estas profito por grundo, kaj lagoj, eĉ mia lageto. La fiŝoj kaj aliaj akvaj bestetoj havos pli oksigenon. Dum antaŭa vintro la plej grandaj fiŝoj sufokiĝis en mia lageto. Sincere, mi timas pri nuna vintro.

Thursday, September 30, 2010

La vivo 9 - trafaj decidoj!?


Ĉu ni ĉiam elektas ĝustan adadon aŭ pravan decidon. Mi dum mia vivo faris kelkajn malĝustajn, Laste, mi proponis ŝanĝon la pecon da grundo al alia homo. Sed, mi instruita aliajn malĝustojn, diris al li, mi devas ankoraŭ tion pripensi. Komence, ni ambaŭ estis kontentaj, li eĉ duoble. Mi detale konsideras la aferon, kaj ne prenis finan decidon. Laŭ mi, transakcio al mi estas malprofita. Mia grundo apudas ĉe lago,sur ĝi plantas herbejo, lia grundo kovrita branĉoj kaj ne apudas ĉe lago. Mi havas alian solvon, sed ĉu li tion akceptos?
p.s. foto bildas etan tre belan ranon,

Monday, August 30, 2010

La somero 2010


En mia distrikto nuna somero estis preskaŭ normala. Kvankam, juliaj tagoj okazis varmegaj. La temperaturo akiris eĉ 35*C tio estas rara en mia lando. Oni konstatis, ke simile estis antaŭ 150 j. En majo kaj junio sudaj regionoj kaj regionoj ĉe riveroj spertis ega surpluvegon. La loĝantanoj perdis ĉion: domojn, rikoltojn. Tio estis al ili terura travivaĵo.Simile estis ankaŭ en proksimaj landoj. Resume, majo kaj dek, unuaj tagoj de junio ofta pluvoj. Restaj tagoj de junio ĝis 20 - an de julio varmega vetero. Postaj tagoj ĝis nun 30.08. alterne, pluvo kaj suno. Tio estis merkrede 25.08. , kiam mi promenadis tra mia fruktoarbaetejo mi rimarkis belan pomon, sed ĝi estis iom damaĝita je vespo. Do, mi pripensis, se ĝi estas tiel grandioza, mi ĝin manĝos. Mi mordis la sendifektan flankon de frukto. Poste, kelkfoje mi ankoraŭ muelis en la buŝo tutan enhavecon kaj englutis tuton. Tuj eksentis ion fremdan en la buŝo. Mia maldekstra interna vango kaj lipo fariĝis ŝveli. Evidentiĝis, ke tio estis laboro de la vespo. Feliĉe, ĉio bone finis. La doloro ne estis longa , sed ŝvelaĵo daŭris du tagojn. Mi pensas, kaj miaj familianoj ankaŭ, ke la hazardo povus fini malfeliĉe al mi.
Mezuro de alteco de akvo en la lageto minus 19 cm.

Sunday, August 29, 2010

La vivo 8- papilio


Ĝenerale, urtikaj folioj kaj radikoj estas bonaj por manĝado, precipe herbaj folioj, mi preparas teon, Ĝi kreskas en diversajn lokojn, sed ĝi preferas riĉan grundon. La urtikaj folioj estas baza al evoluo de venontaj papilioj. Komence, plenkreskaj uloj produktas ovetoj ĝuste sub folioj de urtikoj, el ili kovitaras raŭpetoj. Ili tre rapide grandiĝas, kiam ili formanĝis proksimaj folioj, poste rampas nekstajn foliojn. Post iom da tempo restas nur solaj bastonoj de urtiko. Plua paŝo, raŭpoj aliformiĝas al krizalidoj La lasta formo, el krizalidoj naskiĝas belaj papilioj. La vojo estas komplika, eĉ tragika al multoj, sed bele finas, kaj ĝojiĝas niaj okuloj

Sunday, July 11, 2010

Ekologio 4 - malkovro


Ĉu antaŭe esti pli freŝa aero, akvo, manĝado, eĉ etoso, certe ĉiuj tio prijesas. Sed, nun tute alie, ni malmulte faras por stopi la aferon. Ĉio dependas de sola homo, la afero estas kunmetita. Oni devas eki jam agi, komencante de infanetoj. Ŝanĝi alkutimiĝojn de plenkreskaj civitanoj peza tasko. La naturo havas eblecon ŝanĝi, sed ĝis iun momenton, poste ĉio verŝajne komplikos. Laste fosante ĉe la bordo de mia lageto, por fortigi ĝuste la bordon, mi forĵeti ŝelon de molusko. Ĝi estis preskaŭ en bona stato, La longeco ĉ 20 cm, larĝeco 8 cm. Mia malkovro atestas, ke en mia lageto vivis tiu speco, kaj antaŭe,/50 j/ devis esti tre pura akvo. Mi tute ne aplikas artaj sterkoj, sed najbaroj ĝin apliki, krom tio aero estas malpurigita de fumaj fabrikoj. Oni jam multe fari en mia lando por ripari ekologion, sed ankoraŭ nemulte.Sed, Aliaj landoj, mi ne precizas?

Tuesday, July 6, 2010

La lageto 8


Laŭ mi, mia lageto aspektas somere, bele, verdeco ĉirkaŭas la akvon, altajn arbojn respegulas en ĝi, la hirundojn flugas supren ĝi, serĉante nutraĵon, fiŝoj ofte saltas de sub la akvo, do la vivo disevoluiĝas rapide. Printempe, mi enmetis en la lageton cent da diversaj specoj de fiŝoj. Ĝenerale alteco de akvo en la lageto estas sufiĉe bona, kvankam, la varmego kaŭzi, ke ĉiun tagon akvo malaltiĝas,/dudek kvin da centimetroj de deka junio/. La bordoj dum printempo damaĝiĝis, do mi devos ĝin ripari. Laste mi konstruis la moleo, ĉe la bordo, precipe al fiŝistoj, mi mem ne ŝatas kapti la fiŝojn.

Sunday, June 6, 2010

Mia familio


Mia familio enhavis dek geinfanojn kaj gepatrojn. La fotografio estis farita en 1949 kaj montras gepatrojn, du fratojn naskiĝitaj antaŭ la dua mondmilito /ankoraŭ estis fratino/, sed ŝi ne eksponas sur la foto. Probable patro volis prezenti nur filojn, mi tion bone ne scii, ĉar neniam demandis lin pri tio. Mia pli maljuna frato eksplikis al mi, ke ŝi tiam estis ĉe avino. Sur la foto estas mi, 'Piotrek'. La temon mi daŭrigos.

Sunday, May 16, 2010

La naturo- anaso 2


Hodiaŭ 'mia' anaso surprizis min, ĉar mi revidis ĝin. Matene, kiam mi promenadis ĉe la bordo de mia lageto / mi tre ofte tion faras/ , mi rimarkis ĝuste anason kun siaj idoj. Ili ĉiuj apetite matenmanĝis, eĉ ne rimarki min. Sed post momento la anasopatrino orientiĝis en situacio kaj ordonis al siaj idoj formarŝi post ĝi. Ili tion senhezite plenumis. Certe ĝi konstatis, ke la loko estas taŭga , ĉar lageto plilarĝiĝis / unu hektaro/ post maja togoj, pluvoj, ankaŭ lageto abundas je nutraĵo. Kiel viglaj kaj ĉarmaj ili estas, mi povi tion observi kun ega plezuro. Komence mi pensis kaj bedaŭris , ke mia anaso lasis la lageton, do mia ĝojigo estas plena tute. Mi anoncis komenton en antaŭa noticio pri naturo , sed ĝi estas neaktuala. Eble mi ion skribos pri mia anaso.

Friday, May 14, 2010

La taglibro


Karaj legantoj, amikoj nun mia ĉeesto en taglibro estas sufiĉe malofta ankaŭ aliaj paĝaroj suferas, pro diversaj kialoj. mi pardonpetas
La fotografio bildas...

Monday, May 3, 2010

La naturo- anaso


La sovaĝa anaso trovis la lokon sur mia lageto por sia nesto sur 'insuleto', kie mi plantis la florojn. Ĝi de longa tempo observis la tereno kaj finfine decidis ĝuste fari en tiu ĉi loko. Mi preparis al ĝi alian lokon, se ĝi neglektis ĝin. La nesto ĝi, konstruis el sekaj arbaj folioj,kaj proprajn plumojn. La pasintan jaron, ĝi perdis ĉiujn ovojn, probable la pigo rimarkis la ovojn kaj manĝis ilin. La pigo ankaŭ proksime havas la neston sur alta poplo. La anaso jam sidas sur ovoj du semajnoj. Mi kun malpacienco atendas kio okazos, kaj skribos pri tio.

Tuesday, March 30, 2010

Mia familio


Al memore, Kelko da noticoj pri mia familio, precipe por miaj infanoj, mi esperas, ke ili tion iam tralegos. Nia memoro estas efemera, eble mi ankaŭ rememoros diversajn faktojn, jen mi ekas. Miaj gepatroj geedziĝis en majo 1935. Patro lia antaŭ nomo 'Józef' naskiĝis en 11.03. 1911, patrino ŝi antaŭnomo 'Pelagia' en 10.08.1917. Mia patrino, kiam, ŝi ankoraŭ vivis rakontis pri ilia gefianĉeco, ĝi daŭris tre mallonge, eble kvar semajnoj. Patro de mia patrino, diris al sia estonta bofilo,dum unuan rendevuon, "vi devas decidi rapide, ĉar al longa periodo de renkontiĝojoj nenion novan vi atingos" Nune, tempoj estas tute aliaj...
p.s. sur la foto miaj gepatroj

Friday, March 26, 2010

La printempo 2010


Post longa kaj laciga vintro sekvis la printempo. Lunde, 22.03.2010, mi rimarkis jam motaciloj, ili promenadis sur glacio de la lageto kaj manĝadis io, mi ne scias kio, sed certas, ili trovi ion konvenan al sia eta korpo. Ankaŭ abeloj ekis laboreman agadon, ili kunportas la florpolvon, precipe de florantaj koriloj kaj aliaj arbetoj. La lageto sabate 21.03.2010 ankoraŭ estis tute glaciiĝita, mi marŝis sur ĝin, sed post tri tagojn, ĝi malfrostiĝis. Alflugis eĉ birdojn /ŝterno arkta/ por kapti malfortajn fiŝojn. Nia "kikola" lago hodiaŭ estas ankoraŭ frostiiĝata, ĝi distancas de mia loĝloko 0,5 km. La papilioj hodiaŭ eksentis la varmon kaj moviĝis al subĉiela mondo. Oni vidi ankaŭ ne multaj floretoj sur la nudaj terkampetoj.

Friday, March 19, 2010

La vintro- 2010



Hodiaŭ lasta tago kalendara de vintro, kvankam malfruan aŭtunon ree venos. Du lastaj sabatoj neĝis sufiĉe abunde /6, 13. 03. 2010/ ankaŭ frostis ĉ -10*C.
Hieraŭ kaj hodiaŭ sufiĉe varmaj tagoj, temperaturo tagmeze + 14 *C, eĉ abeloj elflugis de abelejo. Bedaŭrinde restis nur sola abelosvarmo, restaj pereis. Mi tre ŝatas observi ilin precipe kiel ili laboras.
Interese, se temas pri sovaĝaj anseroj , antaŭ kelkaj tagoj ili ŝvebis de sudo al norden. Kaj kion mi rimarkis hieraŭ kaj hodiaŭ , ili ŝanĝis la direkton, nun ŝvebas ree suden, verŝajne pro tio, ĉar lagoj ankoraŭ estas frostiĝataj. Ĝenerale, mi observas birdojn: paserojn, pigojn, paruojn, merlojn, k.a, ili gaje kantas, kaj serĉi lokon por nestoj. Printempo, mi sopiras al vi, venu rapide kaj daŭru tre longe, via dankema vivanto.
p.s: sur la foto, birdetoj atendantaj je manĝado

Friday, March 5, 2010

La vivo 7- motacilo


o czym artykuł,
o pliszce.
Komence , mi devas ekspliki, la foto farita 29.05.2009.
Ni estas nudaj, etaj, kaj havas unu aŭ du tagojn, grave ni havas fortan volon vivi, kvankam por ni la vivo estos ne tro longa. La tago post tago nia patrino nin instruos, kiel vivi por travivi, ĉar danĝeroj okazas je ĉiun paŝon. /Tiel diras la homojn. / La motacilo, ĉiam elektas sekuran lokon por daŭrigi pluan vivadon

Monday, February 22, 2010

La vintro- 2010


rezulte de tiu ĉi vintro, ni ĉiuj suferadis, ja ni alkutimiĝis al mildaj vintroj. Ĝi vere surprizis nin, pro ĝia severeco, kaj longeco. La lastaj tagoj jam estas pli varmaj, kaj ni havu la esperon, ke tio longe ne daŭros. Mi esperas, ke insektoj, ekzemple iksodoj pereis, sed fakuloj diras, ĝuste al insektoj la vintro ne malhelpas. Iom pri malfacilaĵojn, dum nuna vintro.
1, konstanta laboro, deneĝpurigado la vojojn, placo antaŭ la domo
2, destino plimulto da ligno, por varmigado de la domo 3, bandaĝado de fruktoarbetoj, malgraŭ, tio ĉi leporoj ĉirkaŭmanĝis 60 arbetoj, mi malfrue faris la agon
4, la vintro devigis min fari kelkajn truojn en glacio de mia lageto, mi ne certas , ĉu la ago helpis al pligrandajn fiŝojn, evidentiĝos poste.
5, la du abelejoj de abeloj frostiĝis, supozeble svarmoj estis ne multnombraj aŭ malsanaj? 6,al kokinoj kaŭzis malvarmo, ĉar ili donis malpli da ovoj, pro tio mi havi ankaŭ malpli da mono. La profito vintra, la grundo havos pli multe da akvo, ankaŭ en mia lageto, do fiŝojn en ĝi certe ekĝojos.
Resumon, post la fino de la vintro, mi raportos

Wednesday, February 17, 2010

Esperanto 7


mia Esperanto
Laste, mi alligis al U.E.A. de 2009 kaj intencas aparteni plue al ĝi, do mi fieras pro tio. Ankaŭ mi ĉeestas al Ipernity, Lernu, Blogger, Orcut, kvankam tio estas modeste, sed mi iomete disvastigas la internacian lingvon. Laŭ mi ĉiu sfero de la homa agado, ni nepre devas aldoni, kiel politika afero. Ni prenu kulturon, sciencon, simplan vivadon, ekzisto de entrepreno, bankojn, internaciajn organizaĵojn, k.t.p., ĉio postulas sen escepto la monon. Ankaŭ al tiuj apartenas Esperanto, sed multoj el ni dezirus vidi ĝin kiel neŭtrala afero. Fakte en Eŭropo jam ekzistas, kaj oni kreas esperantajn partiojn en diversaj landoj, tio estas tre bona rimedo al venko. La plej grava en ĝi estas la programo, ĉar ĝi devas servi por la homaro. /en mia lando verŝajne ĝi ne ekzistas/. Ankoraŭ pri junularo, ni elpensu rimedon por instigi ilin,ke ili ne forgesu vojon al Esperanto

Sunday, January 31, 2010

La vintro- 2010


La similan vintron, kiel nune, ni havis multajn jarojn antau. Tio laŭ mi estis en 1979, sed oficiala komparo okazos poste, kiam la vintro finiĝos, kaj faros tion pli kompetentaj aŭtoritatoj klimataj. En mia regiono temperaturo atingadis eĉ - 26* C. Tre ofte neĝis kaj neĝas, dikeco de neĝo hezitas de 30 ĝis 80 centimetroj, okazas ankaŭ plie. La fizika vintro ekis en mia distrikto 16 de decembro 2009, kaj daŭros laŭ la prognozo sufiĉe longe. Al mia najbara vilaĝo Konotopie oni eĉ ne povas veturi, ĉar la vojon kovris dika tavolo de neĝo,kaj morgaŭ infanoj komencos lernadon, post la ripozo. Pri efikoj, tiel akra vintro, mi skribos ankoraŭ.

Sunday, January 17, 2010

Sen kategorio - Vagabondoj


Kiam mi laste raportis pri vagabondoj, ankoraŭ oni informis en komerca, nia televido, du fojojn.
Fine, kio poste okazis,laŭ sciigo. La urbestro kaj vicurbestro de urbeto G.B, aĉetis al ili novan azenon el propra salajro. Se temas pri pafmortigita azeno, ĝi estis kremaciita kaj vagabondoj havi fortan volon kunpreni cindrojn en cindrourno, kiel memoraĵon. Dume, lastan Kristnaskon, niaj kuraĝuloj ankoraŭ loĝis en tendaron, kaj kiam ege frostis hejmen. Kial mi skribas pri tiuj ĉi piedveturantoj. Al mi, ili montras sian , volon, determinon, karakteron, kaj antaŭ ĉio, la celon. Alia maniero por plua vivado. Mi konjektas, ke ili celas al nobiligo, tio verŝajne ilin pliriĉiĝas, korpe, anime. Multoj el ni povus diri, ke tiu entrepreno ne valoras. La vivo donas al ni ebligi, kian ni vojon elektos.

Saturday, January 2, 2010

Sen kategorio - diversaj rimarkoj


Ĉu vi scias, ke la vorto 'tragedio' devenas el la greka vorto "tragos", kaj signifas virkapron.
Kaj la vorto 'kaprico' devenas de latina lingvo, "kapra", kaj signifas kaprinon.
Fakte, kaprinoj, kaj homoj havas proprajn kapricojn. Ĉu estas ia reala rilato inter vortoj, tragedio, kaprico - kaj kapro, mi nun ne esti certa, sed... Eble vi konas dissolvon? Sed mi havas certon, mi skribas pri mia kaprico.

Sur la foto kapra haremo sur mia herbejo,