Friday, March 27, 2009

Esperanto 4


mia Esperanto - parto 3
... kaj en ĝi partoprenis nur duono da lernantoj, tio estas 18. Post kelke da tempo nia instruistino diris al ni, ke tri plej bonaj lernantoj vizitos Hungarujon. Tio donis al ni pli grandan motivon al lernado de Esperanto. Mi devas substreki, ke viziti fremdan landon jam estis granda sukceso, ĉar tio akiradis malmultojn. Ni memoru, tio estis 1962 en majo. Nia instruistino ĉion zorgis kaj ni ekskursis al Hungarujo. Ni veturis pere de trajno, sufiĉe longe, sed tre gaje. Tiam en Hungario estis landa kongreso en urbeto Keĉkemet. Ni knaboj estis tre fieraj pro tio kaj al ni tio estis ega travivaĵo, kaj mi memoras tiun eventon ĝis nun.
En tuta lernejo la Esperanton, oni instruadis en kelkajn klasojn, kiel nedeviga lernobjekto. La plej aktivaj lernantoj estis en nia klaso. Mi ankoraŭ memoras jenan fakton, mesaĝon, kiu cirkulis de klaso al klaso informante ĉiujn lernantojn pri nia ekskurso al Hungarujo. Sekvan jaron mi perfektiĝis...