Monday, April 27, 2015

Eksterordinaraj okazintaĵoj - tertremo

En la skalo Richtera tertremo okazis sabate 25.04 antaŭ tagmeze laŭ loka tempo, kaj ĝi mezuriĝis 7,9 - ĝia ĉefa centro estis 80 km de oriento de urbo Pokara. Tio estis en centro de lando Nepal. La lasta tertremo okazis antaŭ 81 jaroj.

Friday, April 24, 2015

Datrevenoj - antaŭ 100 jaroj

La foto el retejo
Hodiaŭ pasas la 100a datreveno de masakro Armenoj.
Laŭ historiistoj de jaro 1915 ĝis 1917 pereis dum buĉado de homoj kaj forpeladoj ĉirkaŭ 1.5 milionoj da civitanoj tiama imperio  Osmana. La grandeco de tiu krimo ĝenerale onin nomi kiel la unua akto de  homamurdo en XX jarcento. Nune, ekzistas malkonkordo, se temas  pri la vorto homamurdo,la ŝtato de Turkio asertas, ke tio okazis en batalo inter Turkoj kaj Armenoj, kaj estis multe de viktimoj flanke de armenoj, sed kvanto 1.5 da miloj ne estas akcepteble.
Interese, ke hodiaŭ parlamentanoj de Germanujo diskutis pri la afero, kaj konstatis, ke tiama Germana ŝtato kunrespondecas por masakro de Armenoj.

Wednesday, April 22, 2015

La naturo - leporo

Tio estis hieraŭ, edzino diras al mi, iru kaj ekvidu ion malantaŭ nian lageton. Mi tuj tion faris, kaj ekvidis leporon, sed ĝi jam estis mortinta. Kio okazis kun ĝi? Kaj, mi konstatis, ke ĝi havis iom vunditan kruron, sed laŭ mi tio ne aspektis tro danĝere, kio vere okazis, mi ne scias, ĉu tio sufiĉis por mortigi ĝin? Tio estas malgaja historio.

Monday, April 20, 2015

La printempo - 2015

Printempo daŭras, sed ĝi ankoraŭ ne plene evoluis, ĉar estas sufiĉe malvarme, seke, kaj la lastaj tagoj ventaj. Ĉio iras malrapide, nuna printempo miaopinie ne estas gaja. La plej grave ne pluvas, tio kaŭzas, ke plantoj bone ne kreskas.

Sunday, April 19, 2015

Ĉiu taga vivo - io por manĝado

Hodiaŭ mia filo bakis panon, ĝi nomiĝas "pumpernikel" Mi kaj mia edzino konstatis, ke ĝi estas bongusta. Precizan recepton, mi priskribos poste. Mi aldonu, ke ĝi en vendejo estas tro multekosta.

Thursday, April 16, 2015

Lageto - 39

Fasko de arbustoj
Nur tiu homo, kiu uzis manmuelinon, pli bone, nur tiu homo, homoj, kiuj fosis torfon mane, kapablos pritaksi kion de forto kaj tempo onin bezonas por fosi lageton. Jes, mi mane elfosis tri lagetojn, sed tio daŭris, kaj daŭras ĝis nuna momento. Kiel longe? Eble kvin jarojn? Por junulo tio ne estus problemo, sed, ĉu li volus tion fari? Vi rimarku, ke mi estas jam pli aĝulo.
Kion mi nun faras sur lageto? Ĉar ne estas tro alta nivelo de akvo, do, mi enmetas ligitajn arbustojn per ŝnuro, kaj sekve kovras tion per koto kaj kreskas diversaj herbaĵoj.
Dekstre. Ĵus nun mi laboras ĉe lageto "Mój" - mia.              

Friday, April 10, 2015

Smoleńsk - kvina datreveno de katastrofo

La aviadilo "Tupolew" trapitas niajn korojn
Kvin jaroj antaŭe okazis la plej granda tragedio post la dua mondmilito en Pollando. Pereis tiam 96 polaj civitanoj. Tragedio ampleksis – prezidanto de Pollando Lech Kaĉyński, lian edzinon Mario, prezidanto sur eksterlanden Ryszard Kaczorowski, kaj multaj gvidantoj de la socia politiko vivo.
Smoleńsk – la urbo en Ruslando, al ĉi urbo flugis pola delegacio por omaĝi polojn: oficiroj, profesoroj, sciencistoj ili estis murditaj tra sovetoj, nur pro tio, ke ili estis poloj.

En mia lando ĝis nun estas eksplicita afero pri katastrofo, ĉar ĝi estas oficiale ŝtata, ke kulpon de katastrofo kaŭzis pilotojn, kaj alia grupo diras, sufiĉe granda grupo de homoj ne konsentas kun tiu ĉi vidpunkto. Ili asertas, ke tio estis cela tragedio por elimini prezidenton el politiko.

Sunday, April 5, 2015

PASKO - 2015

Miaj nepoj kun kokidoj
Al ĉiuj miaj legantoj okaze de Paskofesto, mi bondeziras feliĉan, gajan, sanan pasadon dum sanktaj tagoj de Pasko.
via Piotr

Thursday, April 2, 2015

Famaj poloj - papo Johano Paŭlo la dua

Hodiaŭ estas la 10a datreveno de morto de sanktulo Johano Paŭlo la dua. La papo JP2 estis 264  papo, la sekvulo de Petro, li mortis la duan de aprilo 2005, kaj aĝis tiam 84 jaroj.
Li pontifikis 26 jarojn kaj 5 monatojn.