Saturday, May 6, 2017

Printempo - 2017

La unua ovo en la nesto
Ĉu de hieraŭ komenciĝis vera printempo en mia regiono? Ĵus hieraŭ, mi ekvidis la unuan hirundon, kaj en mia regiono oni diras, ke hirundoj portas printempon. Krome, estas varme +20*C, milda venteto, ankaŭ aperis suno sur ĉielo. Pro agrabla varmo ankaŭ ranoj gaje kvakas en mia lageto.

Ĝis hieraŭ aprilaj noktoj estis malvarmaj, kaj tagoj ne tro varmaj 8-10*C. Nun komencas flori fruktaj arboj, dum la antaŭaj jaroj tio okazis pli frue. Ĝenerale, ĉio disvolviĝas malrapide pro ne favora vetero.

No comments: