Sunday, April 23, 2017

La printempo - 2017

ĝi provu ripari elektron?
Aprilo donis al ni spritaĵon, ĉar ĝi trompis nin. La unuan de aprilo estis tre bela, printempa vetero, sed la sekvaj tagoj ne estis favoraj al homo. Vere martaj tagoj estis pli agrablaj ol aprilaj. Mi prenu hodiaŭan tagon - matene iome frostis, sed la sekvaj horoj alportis pli varman veteron, pinto estis dum tagmezo +18*C, do, el mia korto, ĉiuj abeloj de longa tempo gaje kaj ĝoje komencis labori. Tuj vetero rompiĝis - estiĝis, ke temperaturo malaltiĝis ĝis +5*C, eĉ momente pluvneĝis, kaj fulmis kaj tondris. Fakte, ĉe ni oni diras, ke: aprilo, monato interplektita... /kwiecień plecień.../

No comments: