Sunday, June 25, 2017

Mia abejejo junie

Tio estas tre granda ablsvarmo
Mia abelejo pligrandiĝis pro abelsvarmiĝado, tio signifas, ke en abelujoj naskiĝis nova abelreĝino, ankaŭ junaj abeloj, kaj por ili manki lokon, sekve ili forkuras. Ili ne scias, ke trovi novan lokon estos malfacile. Sed, ili provas, okazas, ke ili perdas.
Kiam abelisto vidas, ke abeloj komencas amase danci antaŭ abelujo, li  plejparte kaptas ilin. Abelisto bone scias kion tio fari.
Por mi ĝuste fino de majo kaj junio estis laborema, interalie pro menciita situacio, kaj miela rikolto.

No comments: