Wednesday, September 27, 2017

Mia abelejo - fine de septembro

kampo kun fragopiro
De du tagoj ne pluvas, kaj estas sufiĉe varmaj tagoj, do abeloj elflugis el abelujoj. Mi zorgis, ke dum aŭtunaj tagoj ili havu  freŝan manĝadon sur kampoj. Por tiu ĉi celo mi semis preskaŭ du hektarojn plantoj, kiujn ili tre ŝatas, nome facelio kaj fagopiro. Bedaŭrinde, ili amase ne sidas sur ĉi tiu planto - fagopiro, ĝi bele, blanke floras, mi supozas, ke pluvo kaŭzis, ke nektaro estis ellavita. Restis ankoraŭ facelio, ĉar ĝi ankoraŭ ne floras, supozante oni devas atendi unu semajnon.

p.s facelio, - mi ne konas tradukon de tiu ĉi vorto al esperanto 

No comments: