Friday, November 17, 2017

La aŭtuno - 2017

ne tro videbla, sed en la lasta momento mi faris ĉi fotografion
La aŭtuno - 2017
La nunjara aŭtuno evidentiĝas pluvema, nuba, malserena. Ĝenerale estis ne tro belaj tagoj. Kamparanoj havis malfacilaĵon por rikolti aŭtunan produktojn, krome ili ne povas eĉ en ĝusta tempo semi grenojn.
Pro malkonvena vetero mankis tiel bela aŭtuna okazintaĵo - somero de santa Martino. Ĝi okazigas nur dum sunaj, iom ventaj tagoj.
Mi pensas, ke birdoj el nordaj landoj jam revenis al pli varmaj regionoj. Mi vidis tre longan ŝnuron de gruoj, vere impona. Mi tiel longan ŝnuron de birdoj ankoraŭ ne observis. Tio estis la sesa novembro.

No comments: