Thursday, June 29, 2017

Mia lageto - 49

Idoj de ranoj, ili nur prezentiĝas por fotografio.
Longe mi ne anoncis pri lageto, do, kun granda ĝojo mi skribas pri ĝi.  Ĝis nun lageto vivas, ĉar en ĝi ankoraŭ estas akvo, kvankam nivelo malaltiĝis ĉirkaŭ 30 centimetroj. Ĝenerale surfaco estas kovrita per diversaj herbaĵoj. Pro tio estas perfektaj kondiĉoj por evoluo de ranoj, vere  nuna jaro abundas je ĉi tiuj bestetoj. Mi taksas ilin multege. Mi aldonu, ke dum junio de tempo al tempo pluvas, tio estas ĝojiga fakto. Fiŝoj, kiujn mi enmetis iom pli grasiĝis. Estas problemo, ĉar ĉirkaŭe de lageto kreskas multe da plantaĵoj, precipe urtikoj.

No comments: