Sunday, May 7, 2017

Tio kaj alio

Vetero ofte  varias, do, hieraŭ tago belis kaj hodiaŭ suno ne brilis, posttagmeze pluvis, temperaturo nur +8-10*C, ĝenerale oni povas diri: kaprica tago, malgraŭ tio unuopaj abeloj serĉis nutraĵon. Hodiaŭ, promenante ĉirkaŭ lageto, mi hazarde trafis je nesto de anaso, en kiu ĝi kovis, ĉar, ĝi estis kaŝita en urtikoj. Ĝi tuj forflugis, mi ne estas certa, ĉu ĝi revenos.
Mi aldonu, ke antaŭ kelkaj tagoj du nestoj kun ovoj de anasoj estis formanĝitaj, verŝajne ia besto tion faris. Mi ege bedaŭras tion.  Ho, naturo ĝi estas bela, sed tiel kruela.
Pro  problemo fotografio aperos poste.

No comments: