Thursday, November 30, 2017

Iom pri vetero

En mia lando la tagoj novembraj apartenas al tre malagrablaj en la tuta jaro. Ĝis nun pli multo da tagoj dum novembro estis pluvemaj. Kaj pro tio vetero al ni estas premada. Mi menciu, ke hodiaŭ posttagmeze en mia ĉirkaŭaĵo ekis neĝado. Krome, tagoj estos grado post grado pli malvarmaj. Mi tiel kalkulas, oni devas atendi ĝis la una de januaro, sekva jaro, tiam tagoj estos pli longaj, klaraj, eble bonvenos sunon sur la ĉielo, ĉu ne?

No comments: