Friday, June 30, 2017

La somero - 2017

Oni povas diri, ke la somero en mia distrikto estas ĝis nun favora, tio signifas, ke ni havas sunajn kaj iom pluvemajn tagojn, sen ventegojn. Hieraŭ, ni havis la unuan fulmotondron mildan. Sed en aliaj regionoj pluvo, ventegoj estis danĝeraj, kaj faris damaĝojn precipe sur agraraj kampoj.
Tamen, estas diro, ke vetero estas varia, kaj precize estas malfacile fiksi ĝin, sed ni devas akcepti ĝin, ĉu tio plaĉas al ni, ĉu ne.
Por mi hieraŭa tago restos en memoro, pro eta evento, ĝuste, dum pluvo mi kunprenis abelsvarmon, feliĉe, ke ili ne kapablis flugi, kaj facile mi tio sukcesis. 

No comments: