Por ke viaj planoj realiziĝu sukcesplene en harmonio kun propra konscienco kaj faroj, intencoj servu ankaŭ aliulojn
Sunday, December 30, 2018
Bondeziroj por jaro - 2019
Bondeziroj. En novjaro 2019, ni estu ĉiuj sanaj kaj feliĉaj kiel ĉi papilioj, krome saltu nur al bonbelaj aferoj similaj al ĉi floroj.
Por ke viaj planoj realiziĝu sukcesplene en harmonio kun propra konscienco kaj faroj, intencoj servu ankaŭ aliulojn
Por ke viaj planoj realiziĝu sukcesplene en harmonio kun propra konscienco kaj faroj, intencoj servu ankaŭ aliulojn
Wednesday, December 26, 2018
Pensoj por sekva jaro
Cignoj traktas amon ĝis tombo |
Neniam
estas malfrue Por esti amikon,
Por bela enamiĝo,
Por siaj sentoj konfesjo,
Por sentema kiseto, Por
brakumi infanon
Por
romantika danco, Por homa repaciĝo
Por ke mi
estu denove, Por
mirakla momento kun Dio
Por ke vivo
konkordu kun koro, Por feliĉa
konvertiĝo
Por ludi
sian melodion, Por iri bonan direkton
Por ĝojiĝo sia poemo Neniam estas malfrue.
Por laboro
ravonta Ne gravas pasinteco aŭ aĝo
Por siaj
saĝaj malkovroj, Pasintaj agoj, vortoj,
Por vojaĝo
sopironta Ĉar plej gravas nur:
Por siaj viva revoj Est' ĉiam la tempo, por ke mi provu.
El pola mi tradukis poemon de Stachura
Monday, December 24, 2018
La vintro - 2018
vidaĵo de mia ĝardeno |
Sunday, December 23, 2018
Sunday, December 16, 2018
Konferenco pri klimato COP24 en Katowice
Partoprenantoj de Konferenco /foto el retejo/ |
Mia familio - komenco
Mi edziniĝis en la jaro 1984 en urbo Lipno. Tio estis komenco de mia familio. Post jaro ni havis filon, kaj la sekvan jaron filinon. Vere, ni estis kaj estas feliĉa familio, sed la plej agrablaj jaroj, mi rememorigas, kiam inafanoj estis etaj kaj nin ĝojiĝis ĉiaj la unuaj ploroj, ridetoj, dentoj, paŝoj, faladoj, ĉioj estis tiel novaj por ili, kaj ni gepatroj instruis pri ĉio.
Mia edzino tiam ne laboris, nur ŝi zorgis infanojn. Mi aldonu, ke niajn infanojn ne partoprenis antaŭlernejon. Mi laboris tiam por subteni pri materiala situacio de familio.
Mia edzino tiam ne laboris, nur ŝi zorgis infanojn. Mi aldonu, ke niajn infanojn ne partoprenis antaŭlernejon. Mi laboris tiam por subteni pri materiala situacio de familio.
Saturday, December 15, 2018
Thursday, December 13, 2018
Saturday, December 8, 2018
Mia taglibro - Jubileo
Karaj amikoj, ĵus pasis 10 jaroj, kiam mi komencis skribi miajn notojn esperante. Verdire, mi tiam pensis pri, kion mi skribos, kaj, ĉu estos iuj homoj, kiuj legos ĝin? Post dek jaroj, tamen, mi estas kontenta pro tiu ĉi entrepreno, malgraŭ, ke ne estas tro multe da legantoj. La mondo estas larĝa, kaj mi trovis lokon por mi, kvankam iomete.
Tuesday, December 4, 2018
Danĝeraj protestoj en Francio
En Francio la lastaj semajnoj estas maltrankvilaj pro protestoj de civitanoj. La franca ĉefministro Edouard Philippe anoncis mardon nuligi pliiĝo pri ekskluziva imposto pri benzino planita por la 1-a de januaro por trankviligi la protestan movadon de la "flavaj vestaĵoj". Sed la afero estas pli serioza, protestantoj ne estas kontentaj de tuta politiko de sia registaro. Ili eĉ postulas pri rezigno de prezidanto de la lando. Similaj protestoj estis antaŭ 50 jaroj, do, ĉu estas granda krizo?
Wednesday, November 14, 2018
Bicikla ekskurso
Hieraŭ, mi faris ekskurson al urbeto Skępe bicikle, por liveri dokumentojn en mia afero. La vojaĝo estis agrabla, sekura, ĉar sur ĝi ne veturis preskaŭ neniaj aŭtoj. La distanco mezuris 17 kilmetrojn, kaj reveno tiel same km. Kvankam vetero ne tro bela, eĉ momente pluvetis, tamen, mi kontentis. Mi havis eĉ plezuron flari tre agrablan aeron, ĝi devenis de planto de sinapo. Vere, pura plezuro tra 2 km.
Sunday, November 11, 2018
Tre grava datreveno en mia lando
Ankaŭ en mia loĝloko ni festis belan celebron |
nia loka preĝejo |
Saturday, November 10, 2018
Wednesday, October 31, 2018
Mia abelejo - aŭtune
abelo kunprenas nektaron |
mia kampo de Phacelia tanacetifolia |
Saturday, October 27, 2018
La aŭtuno - 2018
ĉu vi vidas birdon? - sur arbo |
Sed, kiam komenciĝis kalendara aŭtuno, vetero ŝanĝiĝis, kaj, la lastaj tagoj de nuna semajno alportis iom da pluvo, ankaŭ ventis.
La prognozoj por proksimaj tagoj estas prosperaj pro milda vetero, sed ni atendu, ĉu aŭguro estos trafa.
Thursday, October 18, 2018
Sur miaj lagetoj - cignoj
ĉu ili trovis konstantan lokon? |
Sunday, October 7, 2018
abeloj oktobre - 2018
En 'pordon' de abelujo ni enmetas tubon por fumi |
Tamen, la lastaj tagoj estas varmaj, kaj abeloj estas tre viglaj, kaj alportas polenon amase, tio min malpaciencas, eblos, ke abelreĝino komencos vermumi. Sekve de tio naskiĝos nvuloj, kaj ili verŝajne mortos pro ne konvenaj kondiĉoj.
Sur foto mi prezentas ilon por fumigi svarmabelojn /medikamento, pinĉilo, elektra fumilo/
Sunday, September 30, 2018
propra kampo
Mi prezentas iom da fotoj el mia kampo en vilaĝo. Mi aĉetis ĝin antaŭ jaron.
La fotoj cirkulas ĉirkaŭ lagetoj /la tri lagetoj/, sed sur resta grundo mi semis grenon
La unua lageto plej granda |
arboj baniĝas en lageto /la unua/ |
aleo de arboj |
akvaj birdoj ili naskiĝis sur ĝi /la dua lageto/ |
akvaj birdoj malproksime /la dua lageto/ |
La fotoj cirkulas ĉirkaŭ lagetoj /la tri lagetoj/, sed sur resta grundo mi semis grenon
Thursday, September 27, 2018
Mia abelejo septembre
Nun mi havas 25 abelujojn kompreneble kun abeloj. Hodiaŭ, mi komencis rigardon de svarmabeloj, ĉar vetero permesis por tio. La lastaj tagoj ne estis favoraj por tiu ĉi celo. Mi devis vesti sin konvene, kaj krome uzi fumilon, abeloj estis nervozaj, ĉar ili pensis, ke mi estas ŝtelisto de mielo. Mi sukcesis montri nur tri abelujojn, kaj zorgas fari tion pli precize, ĉar antaŭ jaro verŝajne ion fuŝis, kaj pro tio svarmoj detruiĝis. Ĝenerale, abelsvarmoj estas fortaj, kvankam pri kvin mi dubas, ĉu ili travivos vintron. La sekvaj tagoj estos por mi laboremaj.
Saturday, September 22, 2018
La somero - 2018
Mia kampo de fagopiro |
Monday, September 3, 2018
Miaj hundoj
Nur restas rememoro |
La nomoj de ili: kropka, kaj piki |
Nun mi havas tri hundinojn kaj du idojn
Antaŭ monato mi ankaŭ posedis grandan hundon, sed bedaŭre ĝi forpasis, verdire ĝi estis jam maljuna, sed tio sekvis preskaŭ tuje. La afero min ŝokis, ĉar ĝi fartis ĝis sia fino tre bone. Mi supozas, ke senpera kaŭzo estis koro. Malgraŭ, ke ĝi, ĉe mi estis nur unu jaro, mi ege alkutimiĝis al ĝi. Kvankam, mallonge, sed ni bone interkompreniĝis, pro tio ĝi estis fidela hundino kaj ĝi mankas al mi. Mi travivis ĉi okazaĵon. Antaŭ jaro, mi aĉetis posedaĵon 2 ha da grundo en apuda vilaĝo, kaj tie estis ĉi hundo, ĝi gardis posedaĵon, kaj vendanto petis min, prenu ankaŭ hundinon, mi konsentis.
Sunday, September 2, 2018
Mia familio - genepoj
Saturday, September 1, 2018
Pola historio - la jaro 1939
![]() |
Devigaj laboristoj, inter ili estas mia patro |
Wednesday, August 15, 2018
Sunday, July 15, 2018
Pola historio - batalo sub Grunwald
La bildo de pentristo - Jan Matejko |
Sur fronto de Kruckavalira armeo estis la Granda Majstro Urlich von Jungingen. Oni kalkulas, ke la Kruckavalira armeo kalkulis 27,500 homojn (16.500 ĉevalrajdantojj 11,000 batalirantoj kaj kavaliroj).
Pola armeo kun kamaradoj venkis Kruckavaliroj, kaj tio montriĝis pri forto de pola ŝtato.
Saturday, June 30, 2018
Lozaj pensoj
La bildo de mia lageto |
Friday, June 1, 2018
Tago de infano
Mia nepino Zofia, ŝi naskiĝis la 4-an de majo |
Thursday, May 31, 2018
La monato majo - 2018
La majo 2018 - mi memoros kiele belan monaton, ĉefe pro tio, ke ĝi estis suna tre varma kaj preskaŭ senpluva. Hodiaŭ, la lasta tago de monato temperaturo en mia regiono atingis +32 gradojn. Vere, mi ne ŝatas egan varmecon. Sed probable ni devas alkutimiĝi al ĉi veteron. Akacioj jam de unu semajno forĵetis siajn belajn armajn florojn. Ĉi arboj kreskas proksime ĉe mia domo, ili estas tre ĉarmaj, kaj allogis multe da abeloj. Kun bedaŭro, mi adiaŭas la monaton majon.
Thursday, May 3, 2018
Pola historio - Konstitucio el 1791
Hodiaŭ ni Poloj solenas datrevenon de Konstitucio el 1791, Tiu Konstitucio estis tiam moderna, kaj aspiris solvi multe da problemoj de la ŝtato. Sed, poste evidentiĝis, ke ĝi estis vana zorgo. Tamen, por venontaj generacioj tio estis perfekta leciono.
Thursday, April 26, 2018
Mia lageto- akvaj birdoj
ĉu vi vidas bekon de anaso |
Du anasoj jam sidas sur ovojn, mi prognozas, ke ili sukcesos havi idojn, ĉar alteco de akvo estas sekura, kaj eblas, ke ovojn savos. Verŝajne bestoj ne manĝos ovojn. Sur fotografio ni vidas perfektan kamuflon de anaso, eĉ mi havis malfacilon ekvidu ĝin.
La lasta alflugis galinulo, ĝi nun penetras teritorion, kaj serĉas lokon por nesto. Por mi estos granda ĝojigo, ke mi povus spekti naskiĝadon de ĉi akvaj birdoj.
Wednesday, April 4, 2018
La aprilo - 2018
Abeloj tre volonte sidas sur krokusoj |
Poleno de safranfloroj estas valoraj por abeloj |
Nur domaĝe, ke estas malmulte da krokusoj |
Sunday, April 1, 2018
Saturday, March 31, 2018
la naturo - fuliko
De tri tagoj alflugis al mia lageto la akva birdo fuliko. Nun herbaĵoj estas sekaj kaj maldensaj, do ĝi ankoraŭ tre timas, kiam min ekvidas, sed mi pensas, ke ĝi rapide alkutimiĝos al mi. Kompreneble estas la paro de ĉi birdo. Ĝi ankaŭ estis dum la antaŭa jaro. Interese kion ĝi manĝas, veŝajne nur fiŝojn, ĉar nun mankas io ajn. Tamen, mi bone scias, ke ĝi tre ŝatas panon. Sur la fotografio vi vidas ankaŭ pecon da pano, kies mi ĵetis al ĝi.
Wednesday, March 21, 2018
Printempo - 2018
Printempo alvenis, kvankam kalendare. Vere ĝi naskiĝas en doloro, sed malrapide paŝoj ĝin starigas sur nia tero. La unuaj simptomoj okazis jam de longa tempo. Ĉefe pro vekiĝo de abeloj, kaj cirkulo de sovaĝaj anseroj. Ekzemple, lunde ĉi semajnon, mi observis eksterordinaran fantomon. Matene sur ĉielo ne tro alte aperiĝis amaso de anseroj. Ili flugis de okcidento al oriento, vere mi ankoraŭ ne vidis tiom da ĉi birdojn, laŭ mi tio estis fenomena okazintaĵo. Mi ne havis ĉe mi fotilon por eternigi tion, bedaŭre. Tamen, prognozo aŭguras varmajn tagojn de semajnfino. Do, ĉio evidentiĝos baldaŭ.
Kiom mi rimarkis post tagmeze, ke probable la sama grupo de birdoj revenis de oriento al okcidento, mi aldonu, ke lunde frostis -6*C
Kiom mi rimarkis post tagmeze, ke probable la sama grupo de birdoj revenis de oriento al okcidento, mi aldonu, ke lunde frostis -6*C
Friday, March 16, 2018
Miaj pripensoj
Unu el anguloj de mia lageto |
Ĝuste estas en nia vivo bonaj, belaj, agrablaj momentoj, ke ni volus, ke ili daŭru senlime, por ĉiam. Ni bone scias, ke tio ne eblas. Tial ni volas eternigi ĉi momentojn pere de fotografioj, taglibroj, filmoj, skribado de libroj. Ĉi rimedoj servas, ke ni de tempo al tempo memorigas al si en malfacilaj momentoj de nia vivo.
Friday, March 9, 2018
Thursday, March 8, 2018
Wednesday, February 28, 2018
Ankoraŭ unu foje pri vintro
Vintro tenas forte, en mia lando precipe tre frostas, sed ankaŭ en eŭropaj landoj. Mi de longa tempo ne memoras tiel longdaŭran froston. En mia regiono ĝi atingas nokte -15*C. kaj dum, tagmeze -8*C. Sed norde, sude de lando - granda frosto. Se aldoni venton, tio kaŭzas ankoraŭ pli altan temperaturon.
Miaj lagetoj frostiĝis, interese, ĉu fiŝoj travivos. Ankaŭ, mi transportis 5 abelujojn en kelon, por pli varmigi abelojn, afero ne aspekas roze.
Miaj lagetoj frostiĝis, interese, ĉu fiŝoj travivos. Ankaŭ, mi transportis 5 abelujojn en kelon, por pli varmigi abelojn, afero ne aspekas roze.
Wednesday, February 14, 2018
Vintro - 2018
mia lageto dum vintro |
Vento blovas ofte en diversajn direktojn, hieraŭ ĝi blovis de okcidente, kaj hodiaŭ de norde, do ĝi alportis iom da malvarmo. Mia lageto frostiĝis, ankaŭ niaj proksimaj lagoj ankaŭ.
Wednesday, February 7, 2018
El mia korto
virnumidoj |
Tio okazis posttagmeze, hodiaŭ, kiam kortbirdoj intencis eniri al sia ejo por dormi. Surprize atakis ilin vulpo, murdis kokinon, sekve kaptis numidinon kaj forkuris kun ĝi. Mi aŭdis bruon de birdoj, kaj vidis tra fenestro situacion, do, tuj alkuris por forpeli ĝin, sed vane, numidino estis ŝtelita. Restis nur tri virnumidoj, ĉar inoj pereis je similaj konstancoj. Bedaŭro granda.
Mi ŝatas montri dombirdojn, kiam ili promenas ĉirkaŭe domo, krome ili ankaŭ trovas ion konvenan por maĝado.
Al mi mankas forto - por limigi murdadon de kokinoj tra vulpo, mi liberigas kokinojn nur unu horo antaŭ ilian dormon. Krome, mi gardas ĉirkaŭaĵon, malgraŭ tio estis murdita vendrede du, kaj vendrede unu kokino. /14,16,februaro/. Probable, mi devos starigi barilon. Tiu ĉi vulpo estas tre inteligenta, ĉu ne?
Tuesday, February 6, 2018
Tio kaj alio - Ĉina horoskopo
Ĉina horoskopo 2018 Hundo - ĝenerala antaŭvido
La jaro -2018 estas sub la patroneco de la Hundo, tial homoj naskitaj en jaroj asociitaj kun ĉi tiu ĉina marko ampleksas per speciala protekto. Ilia sorto ankaŭ influas specialajn fortojn, kiuj alportas feliĉon kaj fiaskojn. Oni devas rimarki, ke en la 2018 jaro ĉiuj malsukcesojoj estas trapasaj kaj vere laboras por favoro de la Hundo. Ili helpas lin evoluigi kaj iĝi pli bona persono.
Do, ne estas kialo esti maltrankviligita. Hundo povas resti trankvile en sia koro kaj agi sen timo, ke lia estonteco kolapsos. Sufiĉas ke la Hundo preparu por ĉiuj taskoj atendantaj lin, kaj li certe atingos tion, kion li volas. Almenaŭ li kreos la ĝustan plankon por ĉi tio kaj povos ĝui sukcesojn en futura tempo.
La hundo - verŝajne kontentiĝos el la atingoj de 2018. Kaj ili estos probable pli grandaj ol en la antaŭa jaro. Por Hundo, ĝi estas plua stimulo al agado kaj la kialo, kial valoros fokusigi efikan agadon. Konscienco, ke ĉio iras multe pli bone, aldonas flugilojn kaj permesas rigardi espere en la estontecon.
Laŭ mi ĉi horoskopo diras pri afero tre generale, kaj mi antaŭe ne interesis nenian horoskopon. Sed eble antaŭuloj serioze traktis la temon.
Kial mi mencias ĉi temon, Ĉar ĝi tuŝas min en nuna jaro.
Saturday, January 27, 2018
Famaj poloj - Witold Pilecki
Estis tiu homo - heroo, kiu je la propra volo estis arestata, kaj sekve trafis al germana koncentrejo Auschwitz en 1941 jaro, por ke sperti, kio okazas, kaj kiel kruelaj okazaĵoj oni faras al homoj en tiu koncentrejo. Tien nur estis murdigado de homoj.
Witold Pilecki - pri tiu heroo mi skrbas estadis en koncentrejo ĝis 1943, poste li fuĝis. Li kreis abundan raporton, kaj sendis ĝin al okcidentaj landoj informante pri kruelaĵoj, kies tuŝas homoj en koncentreja tendaro. Do, la ĉefuloj de landoj bone konis situacion, kion faras oni en koncentreja tendaro -Auschwitz. Mi aldonu, ke hodiau estas 73 -a datreveno de liberigo de koncentrejo - Auschwitz
Finfine nia heroo kruele estis murdita el manoj de komunistoj en 1948.05.
Witold Pilecki - pri tiu heroo mi skrbas estadis en koncentrejo ĝis 1943, poste li fuĝis. Li kreis abundan raporton, kaj sendis ĝin al okcidentaj landoj informante pri kruelaĵoj, kies tuŝas homoj en koncentreja tendaro. Do, la ĉefuloj de landoj bone konis situacion, kion faras oni en koncentreja tendaro -Auschwitz. Mi aldonu, ke hodiau estas 73 -a datreveno de liberigo de koncentrejo - Auschwitz
Finfine nia heroo kruele estis murdita el manoj de komunistoj en 1948.05.
Sunday, January 21, 2018
Tagoj de Avino kaj Avo
Kiel ĉiujare en januaro oni festas la feston de ĉiuj geavoj - Avino Tago kaj Avo Tago. Estas tre grave montri al viaj infanoj kiom grave estas festi ĉi tiun feston. La infano devas lerni respekton por maljunuloj. Ĝi ankaŭ valoras montri al la plej junaj, kiel grava la tradicio estas en la vivo de ĉiu el ni. Kiam estas Avoj Tago ĉion plifaciliĝas - ni havas pretekston por kuraĝigi infanojn, por esplori la komuna pasinteco kaj siajn proprajn identecon.
La tradicio de festado de Tago- Avoj ne estas tre longa. Iam geavoj ne havis la eblecon festi ĉi tiun feston. Do, iomete pri historio de la festo. De kie venis Tago de Avoj.
La Tago-Avo venis de urbo Poznań. Estis tie tradicio por estimi la maljunulojn kaj montri al ili respekton. Tiam en Januaro 21, 1965, solenis ankaŭ sian 85–a naskiĝtagon fama aktorino Mieczysława Cwiklińska, kiu prezentis rolon de avino en la ludo. La redakcio de gazeto, kiu organizis kunvenon fondis al ŝi samtempe grandan torton okaze de naskiĝtago. Redaktoroj de tiu ĉi gazeto venis ideon por establi Tagon de avinoj.
Kaj, la sekva tago onin establis kiel Tago de Avo - 22.01. La televido aranĝis konkurson, kaj televido -aŭskultantoj elektis ĝuste tiun ĉi tagon, tio estis en la sepdekaj jaroj. Interese, ĉu en via lando estas simila festo?
La tradicio de festado de Tago- Avoj ne estas tre longa. Iam geavoj ne havis la eblecon festi ĉi tiun feston. Do, iomete pri historio de la festo. De kie venis Tago de Avoj.
La Tago-Avo venis de urbo Poznań. Estis tie tradicio por estimi la maljunulojn kaj montri al ili respekton. Tiam en Januaro 21, 1965, solenis ankaŭ sian 85–a naskiĝtagon fama aktorino Mieczysława Cwiklińska, kiu prezentis rolon de avino en la ludo. La redakcio de gazeto, kiu organizis kunvenon fondis al ŝi samtempe grandan torton okaze de naskiĝtago. Redaktoroj de tiu ĉi gazeto venis ideon por establi Tagon de avinoj.
Kaj, la sekva tago onin establis kiel Tago de Avo - 22.01. La televido aranĝis konkurson, kaj televido -aŭskultantoj elektis ĝuste tiun ĉi tagon, tio estis en la sepdekaj jaroj. Interese, ĉu en via lando estas simila festo?
Tuesday, January 9, 2018
Ekologio - vivo en maroj
fotografio el retejo |
Laste, mi legis pri submaraj arbaroj, do iom pri tio en tiu ĉi artikoleto.
Plivarmiĝantaj oceanoj detruas submarajn arbarojn de algoj. Pliiĝo de la temperaturo de la oceanoj de +1 grado C en la lastaj jardekoj sufiĉis por alporti pereon iam abundaj submara arbaroj de la orientaj marbordoj de Aŭstralio kaj Tasmanio. Riĉaj baldakenoj de algoj, kiuj kovris grandan parton de surfacon de maro, do, algoj velkis pro kreskanta temperaturo de akvo. Truon post la akvoplantaĵoj – algoj plenumis bestojn, kiujn manĝis maraj algoj. Tiuj ĉi bestoj invadantoj / urchin-angle/ lasis sterilan dezerton sur ĉi tiu tereno sen vivo.
Tiuj ĉi 'submaraj arbaroj' onin povas kompari al grandegaj arbaroj amazonaj. Tamen, se estus detruitaj teraj arbaroj ie ajn, tiam proksimume ne pereas tiom da specoj de bestoj, kiel faras detruistojo de subakvaj plantoj, 'submaraj arbaroj', - en folioj de akvaj plantoj vivas pluraj specioj de fiŝoj, moluskoj, kraboj, k.a. La akvavivuloj aliloke ne povis trovi manĝaĵon kaj rifuĝon; multnombraj kormoranoj kaj aliaj fiŝkaptantaj birdoj, lutroj, fokoj kaj maraj porkoj estus mortigitaj per ekstermado; kaj fine indiĝenoj de akvo malgrandiĝas siaj nombroj, aŭ eĉ ĉesis plue vivi.
Subscribe to:
Posts (Atom)