Wednesday, February 7, 2018

El mia korto

virnumidoj
Restis nur iomete da plumoj.
Tio okazis posttagmeze, hodiaŭ, kiam kortbirdoj intencis eniri al sia ejo por dormi. Surprize atakis ilin vulpo, murdis kokinon, sekve kaptis numidinon kaj forkuris kun ĝi. Mi aŭdis bruon de birdoj, kaj vidis tra fenestro situacion, do, tuj alkuris por forpeli ĝin, sed vane, numidino estis ŝtelita. Restis nur tri virnumidoj, ĉar inoj pereis je similaj konstancoj. Bedaŭro granda.
Mi ŝatas montri dombirdojn, kiam ili promenas ĉirkaŭe domo, krome ili ankaŭ trovas ion konvenan por maĝado.

Al mi mankas forto -   por limigi murdadon de kokinoj tra vulpo, mi liberigas kokinojn nur unu horo antaŭ ilian dormon. Krome,  mi gardas ĉirkaŭaĵon, malgraŭ tio estis murdita vendrede du, kaj vendrede unu kokino. /14,16,februaro/. Probable, mi devos starigi barilon. Tiu ĉi vulpo estas tre inteligenta, ĉu ne?

No comments: