Wednesday, February 14, 2018

Vintro - 2018

mia lageto dum vintro
Mi supozis, ke hieraŭa tago komencos eble pli fruan printempon, sed la hodiaŭa tago tion kontraŭis. Ĵus, hieraŭ vetero evidentiĝis preskaŭ printempa- estis 5 gradoj de varmeco, brilis suno, do agrabla vetero. Eĉ abeloj, sed ne tro kuraĝe elflugis el siaj abelujojoj.
Vento blovas ofte en diversajn direktojn, hieraŭ ĝi blovis de okcidente, kaj hodiaŭ de norde, do ĝi alportis iom da malvarmo. Mia lageto frostiĝis, ankaŭ niaj proksimaj lagoj ankaŭ.

No comments: