Saturday, March 31, 2018

la naturo - fuliko

De tri tagoj alflugis al mia lageto la akva birdo fuliko. Nun herbaĵoj estas sekaj kaj maldensaj, do ĝi ankoraŭ tre timas, kiam min ekvidas, sed mi pensas, ke ĝi rapide alkutimiĝos al mi. Kompreneble estas la paro de ĉi birdo. Ĝi ankaŭ estis dum la antaŭa jaro. Interese kion ĝi manĝas, veŝajne nur fiŝojn, ĉar nun mankas io ajn. Tamen, mi bone scias, ke ĝi tre ŝatas panon. Sur la fotografio vi vidas ankaŭ pecon da pano, kies mi ĵetis al ĝi.

No comments: