Wednesday, April 4, 2018

La aprilo - 2018

Abeloj tre volonte sidas sur krokusoj
Ĝi eksplodis - printempo, ĵus hodiaŭ temperaturo de tagmezo atingis +21*C, ankaŭ sune, ĝenerale tre bela tago. Por mi la vetero hdiaŭa konvena, korpo kaj animo krias laŭte, finfine ĝi alvenis, kvankam nuda ankoraŭ ĝi estas, malgraŭ ĉio ĝoiga. Multaj landoj havas ĉiam varmajn kaj sunajn tagojn, sed ni orientuloj devas atendi preskaŭ duonon da jaro por varmaj tagoj. Laŭ mia observdo la lastaj monatoj evidentiĝis preskaŭ sensunaj. Tio estas realo.
Poleno de safranfloroj estas valoraj por abeloj
Mi iam skribis, ke indikilo de bona vetero estas aktiveco de abeloj, kiu montriĝis ĵus hodiaŭan tagon kiele komenco de printempo. Mi ankoraŭ aldonu, ke mia abelejo tre suferis dum vintra periodo.
Nur domaĝe, ke estas malmulte da krokusoj

1 comment:

Moskvio said...

Saluton, estimata Piotr!

Mia nomo estas Kirill, mi estas Esperantisto el Moskvo, Rusio. Mi serĉas Esperantistojn kun sperto de blogado ĉe blogspot.com por mia projekto. Ĝi nomiĝas Moskvio (https://moskvio.blogspot.com) kaj celas liveri al internacia aŭditorio interesan informon pri la historia centro de Rusio. Mi serĉas kunlaborantojn, kiuj tradukados materialojn de la projekto el Esperanto en siajn lingvojn kaj publikigados ilin en nacilingvaj versioj. Ĉu vin povus interesi kunlaboro en ĉi tiu projekto? Antaŭdankon.

Kun estimo,
Kirill Ŝvedov.